Projekto Pioniroj de la 21-a jarcento

La institucia modelo de la Esperanto Movado baziĝas je propra modelo de socio de la jarcento 19-a, ĉar ĝi estas ĝeneraliga kaj grupa.

Ĝi estas ĝeneraliga ĉar ĝi agas sur la tuta socio, kaj ĝi estas grupa, ĉar la bazo de la disvastigo de Esperanto estas farata de grupoj.

Nun societo estas faka, ĉar tiusence Esperanto faris kursojn por fakistoj, ekzemple tiuj inStruitaj je fakultatoj de Filologio.

La krizo pri Esperanto venas el tio, ke ne ekzistas fakoj, fronte al tiu oferto, kiu estas ĝeneraliga.

Aliflanke grupoj estas la animo de Esperanto, kaj oni sekve devas redifini la rolon de grupoj de Esperanto.

Pro tio, ni kreas la projekton Pioniroj, kies celo estas disvastigi Esperanton per agado gvidata ne de la grupo, sed de la Federacio.

Difinoj:
Pioniro:
pioniro estas tiu persono, kiu organizas aŭ instruas kurson pri Esperanto.
Ago gvidata:
estas la protokolo por agado difinita de HALE por disvastigo de Esperanto per la kunlaboro de pioniroj de la 21-a jarcento.
Kriterioj:
  1. Prefero pri uniformigo. La pioniro instruu per metodo, gramatiko, vortaro, antaŭe normigita de HALE.
  2. Apogo ekonomia. Tiu pioniro, kiu organizas kurson, ricevos ekonomian subtenon, alidirite stipendion, kiu repagas elspezojn pri organizado, transporto, invitleteroj, donacoj kaj tiel plu.
  3. Efiko: Pioniroj ricevu kvanton po lernanto, kiu sukcesas atingi Elementan Gradon.
  4. Faka: La oferto preferinde estu al similcelaj grupoj, kiel naturistoj, joguloj, vegetaranoj, popolaj universitatoj.
  5. Adaptiĝo kaj diverseco: Kiel direktoro kaj organizanto de la kurso, la pioniro povas adapti la kriterion pri prefero pri uniformigo.
Monsubteno:
Por pioniroj, kiuj akceptu la kriterion pri uniformigo:
  • 12 eŭroj por organizi unu kurson.
  • 2 eŭroj po lernanto, kiu sukcesu pri la Elementa Grado.
Por pioniroj, kiuj akceptu la kriterion de adaptiĝo kaj diverseco:
  • 10 eŭroj por organizi kurson.
  • 2 eŭroj po lernanto, kiu sukcesu la Elementan Gradon.
Rehavo ekonomia pri la investo:
HALE povas rehavi parton de sia investo per la disvendo de libroj kaj similaĵoj, ĉar uniformigo pri la kurso faciligas kaj centrigas la disvendon de ili.

Devoj kaj rajtoj de pioniroj:

Johano Antono Cabezos.

Al antaua artikolo Kajeroj ~ Kajero 62 ~ Esperanto Hispanio Sekvonta artikolo
Muziko: Ĉiam fidela,
marŝo verkita de Johano Filipo Sousa en la 19-a jarcento.