La Tago Plej Longa
(Ne al milito!)

Ne al milito venis tro malfrue por ili du.

Hodiaŭ datrevenas la tago, kie usonanoj intervenis sur eŭropan grundon, tiel, ke diktatoro ne regu sur la tuta kontinento. Ili povintus, kompreneble, pensi tiam, ke milito estas malbona, kaj, ke solvo pacema ĉiam estas preferinda, do, kial mortigi sian junularon en sencela milito, se perforto nur kondukas al perforto?

Tamen, ne pensis ili tiel, kaj post kelkaj dekmiloj da mortintoj propraj, usonanoj atingis, ke nek blua nek ruĝa diktatoro superregis la kontinenton Eŭropon.

Oni ne povas ne pensi pri aliaj militoj, kie usonanoj intervenis, kaj eĉ se ili ne ĉiam venkis, ili ja premis tiel, ke la alia parto ne forviŝis la sistemon okcidentan bazitan sur demokratio kaj respekto al homaj rajtoj. Oni diras laste, ke usonanoj ne respektas ilin, sed tio estas troigo demagogia: evidente, kelkaj individuoj ja povas perforti ilin, sed en la entuto, la armeo de Usono estas la plej granda garantio kiu iam ekzistis garantii la Homajn Rajtojn tiel, kiel oni deklaris ilin je la Unuiĝintaj Nacioj je 1948.

La apudaj kadavroj apartenis al soldatoj, kiuj kuŝus multe pli komforte apud amantinoj siaj en Usono. Ne havis ili la ŝancon krii sovaĝe «Ne al milito!», kiel laste oni aŭdis ĉe niaj stratoj. Eble tiuj du kompatindaj soldatoj komprenis pri milito, ĝia ekzisto kaj origino, same malmulte kiel tiuj ruzuloj, kiuj je la krio sensenca «Ne al milito!» kaŝas multe da aliaj sentoj, ne ĉiam konfesindaj.

Estas koincido, ke hieraŭ mortis Ronald Reagan, la homo kiu asertis al Gorbaĉov, en Berlino, ke tiu muro estas honto por tuta homaro, kaj oni devas nepre malkonstrui ĝin plej eble kiel urĝe.

Je 1962 oni faris filmon pri tiu evento, kiu rakontis al ni kiom da suferoj kaj malfacilo havis la soldatoj por sekurigi okcidentan sistemon vivi en niaj landoj. Tiel, ke hodiaŭ ni povu akre diri, ke usonanoj estas diabloj, kiuj nur nafton deziras forrabi el lando, kie ili ĵus foririgis diktatoron, kiu ankaŭ mortigis senkulpulojn.

Olga López

Al antaua artikolo Kajeroj ~ Kajero 62 ~ Esperanto Hispanio Sekvonta artikolo
Muziko: Mi ne povis trovi pli taŭgan muzikaĵon ol
la Kvara parto, de la 9-a simfonio de Beetoveno,
pro tio, ke ĝi estas kanto al libereco kaj frateco samtempe.
Mi esperas, ke vi ĝuu la aŭskultadon kaj la pensigon.