La 15a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

En la vilaĝo Cheste (provinco Valencio, Hispanio), kie Esperanto estas granda multjara tradicio, kaj kun granda helpo de urba registaro kaj gastamo de loĝantoj, okazis la 15a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio, la 29an kaj 30an de majo..

Partoprenis reprezentantoj de la E-grupoj de Alicante, Castellón, Valencia, Oliva, ktp, kaj vizitantoj el Madrido, Francio kaj Niĝerio.

Gravaj eroj de la programo estis la kortuŝaj omaĝoj al nia forpasinta samideano José María Bernabeu Franco, kaj al la elstara esperantisto de la urbo Cheste, Walter Máñez.

Prelegoj, koncertoj, E-kvizo, vizito al la rapid-cirkvito de Cheste (la plej moderna en la mondo), vizito al la lokaj vidindaĵoj, Ĝenerala Asembleo, prezentado de la filmo «La sieĝoj de Malbork» en sia esperanta versio, produktita de Roman Dobrzynski, kaj fine, kiel jam tradicie en ĉiu aranĝo kiu okazas en la Valencia komunumo, gustumado de tipa «Paella», invito de la urbestraro.

Augusto Casquero

Al antaua artikolo Kajeroj ~ Kajero 62 ~ Esperanto Hispanio Sekvonta artikolo
Muziko: Valensjo, fama kanto al tiu regiono hispana.
Granda paeljo por grandaj esperantistoj kunvenantaj en Cxeste.