Preter manifestacioj
Dr. José L. Pérez Óvilo

José Luis Pérez Óvilo La plej grava kaj terura atenco de la lasta 11-a de marto en Madrido vekas la plej elkoran kondolencon al viktimoj kaj la plej sinceran agnoskon al ĉiu persono, kiu sincere manifestaciis laŭ tuta Hispanio. Tamen, estas mia opinio, ke tiuj, kiuj estas legitimitaj esprimi sian doloron kaj bedaŭron, eĉ sian rankoron kaj koleron, estas viktimoj kaj siaj rektaj familianoj, rajtante la cetero de hispanoj, post montri kaj postuli de la povuloj ilian apogon, denove stari kaj analizi tion, kio okazis.

Sen alporti ion ajn, estas nenombreblaj komentariistoj, kiuj insultis teroristojn, sen kompreni ke, krom difini sin mem, per tio ili montras sian senpovon evidentan kaj tiun de sia registaro, sekve konfirmante la triumfon absolutan de la murdistoj, kaj atingas, ju plian rankoron kaj malamon, pli grandan plezuron al tiuj, kiuj atingis sian celon: en batalo ne estas pli granda senrespondeco kaj naiveco ol montri tion kaj malforton. Kian sencon havas voki murdistojn kaj teroristojn al tiuj, kiuj jam diras, ke ili estas, escepte agnoskon apartan de la propraj mankoj?

Kia estas la senco de manifestacio? Neniel montri kontraŭstaro al Terorismo, ĉar la tuta Hispanio scias, ke 40 milionoj da hispanoj kondamnas ĝin, escepte de minoritato tre malgranda konita de ĉiuj: kiam civitanoj elliras surstraten protestante kontraŭ trafiko de drogoj, nesekureco, prostituado aŭ perfortoj, ili neniam faras tion kontraŭ trafikantoj, rabistoj, prostitutoj aŭ perfortantoj, ĉar ili komprenas, ke krimuloj estos ĉiam, sed ili manifestacias kontraŭ la Reprezentantoj de Povo (registaro, institucioj, polico, ĵuĝistoj…), kiuj estas devigitaj solvi tiujn problemojn. Pruvo estas, ke neniam oni alvokis manifestacion kontraŭ rabistoj aŭ perfortistoj, eĉ se civitaneco ne estas purigita de ili.

La senco de manifestacio popola estas, laŭ mia opinio, manifesti la apogon kaj kondolencon al viktimoj kaj postuli Reprezentantojn de Povo, ke ili agu kaj plenumu la funkciojn por kiuj oni nomumis ilin. Malgraŭ tio, la komuna praktiko en Hispanio estas, ke politikistoj, ĉikaze la Registaro, alvoku manifestaciojn kaj, eĉ se ne, ili finfine enkapigu ilin, manipulaciante bonvolemajn civitanojn, kiuj partoprenas en ili, kaj tio estas tute netolerebla, ĉar ĉiuj manifestacioj, laŭ historio, estis alvokitaj kontraŭ la Povo.

La popolo manifestacias ĉar siaj solaj armiloj estas ĉifono kun devizo kaj du bastonoj por teni ĝin; kaj pro tio estas konsilinde malebligi, ke manifestacioj estu prezidataj aŭ alvokataj de siaj naturaj adresatoj, kiuj regante siajn Parlamenton, Juran Ordon, Bultenon Oficialan de la Ŝtato, policon, spionan servon kaj armeon, jam pruvis kaj daŭre pruvas sian notindan neeblecon; ĉar manifestacioj devas denove aparteni ekskluzive al popolo, kiel sola laŭleĝa maniero, se mankas referendumo, kiam la povo bonvolemas toleri kaj permesi ĝin.

Murcia, je la 22-a de marto de 2004.

Al antaua artikolo Kajeroj ~ Kajero 62 ~ Esperanto Hispanio Sekvonta artikolo
Muziko: La plendo de Mandrin',
anonimo ludita de Maria Kristino Rue'.