Malbrok kaj Hispanio

La 18an de julio oni starigos monumenton en la urbo Malbork (Pollando) dediĉita al Hispanio.

Kiel vi scias en tiu bela urbo, Mond-heredaĵo de UNESCO, la lokaj esperantistoj, kun granda entuziasmo, komencis la konstruadon de la «PARKO DE LA MONDO». Tie, iom post iom, oni starigas ŝtonajn monumentojn ka arbojn dediĉitaj al diversaj landoj. Entute jam estas dudeko da landoj reprezentataj. Kaj Parko de la Mondo iom post iom kreskadas kaj disvastigas la nomon de Esperanto Internacie.

Lastaj monumentoj estis inaŭguritaj de Etsuo Miyosi (Japanio), Sean O’rian, prezidanto de Eŭropa Esperanto Unuiĝo (Irlando), Reinhard Selten, Nobelpremiito (Germanio).

Nun estas la vico de Hispanio. Oni starigos la momumenton dediĉita al Hispanio, kaj oni plantos arbon simbolan en nia lando.

Problemo estas ke ĉio kostos ĉirkaŭ 300 eŭrojn. Loka registaro ne havas tro da mono, kvankam entuziasme helpas la movadon (inter alie havigante al la lokaj esperantistojn belan sidejon ene de la urbodomo mem).

Ĉar mi sciis pri tio sufiĉe malfrue, kaj malmulte da tempo restas ĝis tiu ceremonio, mi petis monon al HEF kaj al Fundacio Esperanto. Ankaŭ Valencia Esperanto-grupo iomete helpos. Sed eble tiuj helpoj ne venos ĝustatempe, kaj ne eblas atendi por diri al Malbork ke la skulptisto komencu ĉizi en la monumenton la vorton «HISPANIO», En Esperanto kaj en pola lingvoj, kaj la nomon de la arbo, ankaŭ dulingve, kiu simbolos nian landon.

Pro tio mi petas al ĉiuj bonkoraj esperantistoj financan helpon, grandajn aŭ malgrandajn donacoj, por ke tiu projekto estu realigebla.Se mono trous, kio probable ne okazos, restanta mono iros al la kaso de HEF por aliaj projektoj.

Do, mi fidas je la malavareco de niaj hispanaj (kaj eksterlandaj) samideanoj.

Mi ankaŭ petas al vi helpon por diskonigi ĉi tiun mesaĝon.

Mi ege malamas peti monon al la esperantistaro, sed en ĉi tiu momento ne eblas alimaniere.

Anticipe dankon, kaj elkorajn salutojn:

Augusto Casquero

antauxa ~ Kajero 63-a ~ Kajeroj ~ Sekvanta
Muziko: A boguro estas la plej malnova kanto en la pola lingvo.