Kajeroj el la Sudo
Nr-o 63-a, julio de 2004
  1. Redaktore
  2. Informoj de la prezidanto
  3. La problemo pri SAT
  4. Omaĝo al José María Bernabéu Franco
  5. Pri la graveco esti Letizia
  6. BET40
  7. Malbrok kaj Hispanio
  8. La 12-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.
  9. La Faraono
antauxa ~ Kajeroj ~ Sekvanta

vizitoj de la 18-a de julio de 2004.
Muziko: Preludo n-ro 4-a, de Francisco Tárrega, midigita de mi mem.
SAT, kien vi iras?

Funde de la ĉarma preludo kvara de Tarrego, ni vidas la kovrilon de nia bulteno n-ro 63-a. La simbolo de SAT aperas sur la simbolo ruĝa de komunismo, kvazaŭ la unua falos sur la duan, kaj ĝi bildigas la demandon, SAT, kien vi iras? SAT ĝis nun estis nepartipolitika, ne dogmiga, sed ŝajnas, ke laste estas agoj kontraŭaj al LEAo pro tio, ke ĝi ne estas sufiĉe maldekstrisma, kaj sekve ne sufiĉe SATeca...

Pri tiu temo estas la artikolo La problemo pri SAT, sed ankaŭ la temon tuŝas la Informoj de la Prezidanto kaj Redaktore.

Anoj de HALE kaj SAT estas invititaj premieri siajn plumojn pri tiu ĉi grava temo, se ili havas ion diri, ĉu kontraŭe, ĉu pore.