Kion ne fari kun Esperanto

Mi unue devas konfesi, ke la Prezidanto de HALE malpermesis min tuŝi la temon SATeH en niaj paĝoj, sed pro tio, ke liberpenso kaj liberredakto al mi gravas multe pli ol mia HALEeco, mi kiel ĉiam metis mian postenon je la dispono de la prezidanto de la asocio, sed tamen libere redaktas la bultenon, aŭ ne plu tion faros mi.

Due, mi konstatas, ke tio, kion kelkaj anoj de SATeH faras, ne estas la plej bona ideo disvastigi Esperanton. Oni povas esti maldekstra, dekstra aŭ senpolitikema, katolika, fanatika, atea, gangstera, porregistara, kontraŭsistema, aŭ tiel plu, sed bonvolu oni ne tinkturu Esperanton per tio. Esperanto estu nur lingvo. Oni ne atribuu Esperanton al frenezuloj de tiu aŭ de tiu ĉi ideo. Esperanto estas bona ideo, sed lingva ideo. La samideanoj de SAT en Hispanio opinias, ke esti maldekstra estas grava afero. Tio havas du sensencajn kaj danĝerajn malbonajn sekvojn: Unue, ili opinias, ke nur maldekstruloj estu en esperantaj asocioj, kiel SAT kaj SATeH. Due —kaj multe pli grava!—, ke normalaj homoj povas pensi, ke nur maldekstruloj rajtas esti esperantistoj, ke Esperanto estas afero de maldekstro, kaj dekstro sekve devas kontraŭstari Esperanton. Sed gravaj homoj kutime ne estas tiuj de maldekstro. Se ni blindigas homojn per tiu parolado de maldekstro, Esperanto restos fremda al etosoj decidopovaj. Ni kontraŭstaru tiun turpan movon de SATeHanoj. Ili jam vundis Esperanton sufiĉe.

Muziko: Dek ses tunojn da karbo devis elpreni ministoj en Usono en la 19-a jarcento, kaj ili devis vivi apud la minejo, en urbeto apartenanta al la entrepreno, kiu ŝarĝis la ministojn per absurdaj kaj troigaj prezoj de la varoj, kiuj nur ili vendis tie, kaj kiujn la ministoj kaj siaj familioj bezonis por vivi, kiel manĝaĵojn, vestojn kaj tiel plu, kaj sekve, kiam ili ricevis salajron, ili trovis, ke ili ŝuldis ĉion aŭ eĉ pli al sia firmao. Tiu kanto protestas kontraŭ tio, kio, espereble, neniam plu eblos. La kanton verkis, atribueble, al kantisto usona Merlo Traviso, kaj datumiĝas ĉirkaŭ la jaro 1956.

Regreso lega ~ Numero 68-a ~KajerojProgreso lega