Redaktore

Antaŭ kelkaj jaroj Nikolao Ŝil komencis kampanjon kontraŭ ĉi tiu magazino en Laŭte!, kiu finis antaŭ kelkaj monatoj kun eksigo de SAT de ĉi tiu redaktoro, de la asocio kiel LEAo, kaj serioza averto al Prezidanto kaj Sekretario de HALE pri tio, ke ili kondamnu siajn erarojn kaj ne plu ataku SATn. Ŝajnas ke la mem-nomitaj ruĝuloj opinias, ke sia povo ne havas limon, kaj ke ili povas fari ĉion defendi sian ideologion, eĉ se sia ideologio estas esence fia kaj ne defendebla de konscia homa esto, sen bezoni klarigi kial ili faras tion, kion ili faras, laŭ la Statuto de SAT kaj laŭ esencaj homaj rajtoj, kiujn ili diras, ke ili defendas.

Sendepende de tio, tiu sama Nikolao Ŝil jam estis sendinta al mi bildojn, kiujn li mem faris originale aŭ sur aliaj, kiujn li trovis ien ajn, je 1997, dirante ke Ĉar plaĉas al ci mi sendas iujn el miaj afiŝoj. Mi faras ilin sed nur gluante kaj rondante la desegnojn kc... Mi ne kapablas desegni tiom bone, do mi devas konformiĝi per «collage1». Utiligu ilin laŭplaĉe por KelS se vi volas.

Mi uzis kelkajn en diversaj numeroj de nia magazino, sed mi revidis ĉiujn kune denove, kaj mi trovas ilin valorajn kiel esprimon de la pensomaniero ne nur de Nikolao Ŝil, sed ankaŭ de tiuj, kiuj mensogis kaj troigis kontraŭ HALE el SAT kaj pro SAT, tiel vundante SATn multe pli ol ili celis, kaj fakte liberigante HALEn de la balasto sensenca, per kiu la nuna estraro de SAT pezigis la tutan asocion. Mi esperas, ke neniu leganto konsideru, ke Kajeroj el la Sudo defendas la ideojn enhavatajn en la galerio de bildoj, kiun ekskamarado Ŝil sendis al mi, same kiel ni ne defendas la ekstermejojn, pri kiuj ni raportis en antaŭaj numeroj, aŭ la politikan sintenon de Fernando Letamendia, Jakvo Schram aŭ Lenin, kiuj estas same fiaj kaj puneblaj laŭ modernaj leĝokodoj, eĉ se pro manko da spaco, mi ne povas komenti ĉiujn bildojn tiom longe, kiom plaĉus al mi. La montro de tiu ĉi bildaro havas nur la celon, ke oni vidu kiujn valorojn Nikolao Ŝil havas, aŭ almenaŭ havis je 1997, pri kiuj li ankoraŭ ne publike rezignis. Mi konsideras, ke liaj kamaradoj ankaŭ defendas tiujn samajn konceptojn, kaj se ne, mi invitas ilin publikigi per ĉi tiu magazino siajn kontraŭajn sintenojn. Ankaŭ, mi petas inteligentajn kaj honestajn esperantistojn, ke ili decidu, se sia loko estas en asocio, kiu defendas tiujn ĉi ideojn, kiujn HALE jam pruvis, ke kontraŭstaras eĉ se malbonaj sekvoj por si venas el tio, ke oni defendu la rajton libere pensi kaj esprimi sin.

Muziko: Tiu temo estas vere studo por gitaro verkita de Fernando Sor je la deknaŭa jarcento, kaj publikigita de li kiel verko 6-a numero 9-a. Mi midigis ĝin mi mem.

Relegu ~ Numero 69-a ~KajerojProgresu la legadon