Informas la Prezidanto

Estimataj samideanoj.

Prezidanto de HALE Somero alproksimiĝas, kaj  la esperan­tis­taro havas la eblecon ren­kon­­­­­ti­ĝi en mul­taj kongresoj, kaj alitipaj ren­kontiĝoj! SAT kongresumos en Beogrado, kun malmulte­kostaj duontagaj ekskursoj, ekzemple la vizitado al ĉoko­lado-fabriko kostas nur 2 eŭrojn, aŭ la vojaĝo al urbo  Smederevo kostas nur 7 eŭrojn (kun ves­permanĝo), aŭ la vizitado de ĉina bazaro unu eŭron, aŭ la vizitado al Monto Avala nur du eŭrojn.

Se vi ne havas sufiĉe da mono kaj ne konas Beogradon, SAT kongresumos en  tiu bela ĉef­urbo.

UEA kongresumos en Florenco, kaj preskaŭ ĉiu numero de Espe­ranto parolas pri la kulturo de Italio aŭ la kongreso.

Kajeroj el la Sudo parolas pri Don Kiĥoto danke al samideano Rodolfo Kanet’. Kajeroj el la Sudo publikigas la sekretajn paperojn de Don Quijote, la malgrandan historion pri la publi­kigado de Don Quijote en la esperanta lingvo.

La legantoj povas koni tion, kiu estis Manteka, aŭ kiu estis De Diego, aŭ kiom da mono kostis la tradukado en la esperantan lingvon. La  estroj de la Esperanta mova­do en Hispanio kiam ili devis fari donacon, tion ili faris, ĉar estos la granda   sukceso de la lite-raturo  de la espe­ranta movado en Hispanio.

La Esperanto-Movado povas paroli pri la Universala Kongreso kiel la kongreso de Barselono aŭ la Universala kongreso en Madri­do, sub la diktaturo, aŭ la Uni­versala ,   aŭ la kongreso en Valencia, sed la granda sukceso ja estis  Don Quijote.

En la venontaj numeroj  Kajeroj el la Sudo publikigos artikolojn pri la infaneco en Thailandio aŭ la instruado en Hispanio.

Johano Antono,
Prezidanto de HALE


Al redaktora artikolo.  Kajero de aprilo ~ Kajeroj Progresu al Leteraro.