Flagoj de Hispanio.

RedaktoreNe silentu ni.

Ni ankoraŭ ne silentas, eĉ se ni ne aperis de la lastaj ses monatoj. Mi devas pardonpeti la leganton, sed kelkaj problemoj personaj kaj ankaŭ manko da mono en nia asocio malebligis tion.

Ni ne sukcesis instrui Esperanton en proksima urbeto al Mursjo, Yecla (prononcu ĝekla), sed tion ni faros en la proksimaj monatoj. Pro tio, ke ni ricevos monon pro nia instruado (!), nia buĝeto permesos al ni aperi pli ofte ol dum la jaro 2006.

Antaŭ kelkaj tagoj, la 3-an de februaro, miliono kaj duono da hispanoj diris, ke ja sufiĉas pri terorismo. Espereble, la registaro obeos la voĉon de la popolo, kaj ĉesos negocadon kun murdistoj, kiu kondukos al nenio sed al katastrofo.

Alia problemo, kiu zorgigas nin, estas infanoj. Ili iam regos la mondon, sed ne dum ili estos infanoj, sed kiam ili jam preskeskis. Pro tio, ni devas denunci mistrakton kaj ekspluatadon seksan. Ni pensigas en ĉi tiu numero pri la manieroj helpi fari tion, ke ili kresku pace kaj juste.

Laste mi notigu, ke Sennaciulo daŭre makulas siajn paĝojn per la stultaĵoj mensogaj kaj sensencaj de Tonjo de l’ Barjo pri ĉi tiu magazino. Mi ne rimarkas ilin, ĉar tio estus gravigi ilin du senmerite.

Jesuo


Regresu ~ Kajero 73ª ~ Hejmo ~ Progresu