Tajlando: la krio de mia supliko.

Ekde antaŭ 8 jaroj estas tradukataj miaj libroj en Tajlando, danke al Rasami Krisanamis, profesorino pri hispana lingvo ĉe la Universato de Bangkoko. Ŝi petis al mi la aŭtorrajtojn de mia junul-novelo Cucho (pron. kuĉo), sciigante min ke ŝi ne povos pagi ilin, ĉar ŝi sindediĉis senprofite al la helpo de la malriĉaj infanoj de la nordaj montoj de Tajlando. Mi cedis la rajtojn al ŝi, ne pro malavareco, sed pro mallaboremo. Kiel mi priokupiĝu pri perlaboro de aŭtorrajtoj en la antipodo, kiam kelkfoje estas penige perlabori ilin en Francio aŭ Germanio?

Ekde tiam ĉio estis agrablaj noticoj; ofte ŝi informis min pri siaj profitoj el la vendado Tajlando.de la libro kaj pri la uzoj de ili: lernejoj, stipendioj, domoj por profesoroj, ...kaj mi ne povis elmiri, konscia pri la fakto ke tute nevolonte mi ekestis mecenato en Tajlando. Mi poste cedis ankaŭ la rajtojn de aliaj miaj libroj, kiuj ŝi ne nur tradukis, sed ankaŭ presigis ĉe budhisma presejo —ĉar neplie ŝi montris sin kiel aninon de tre strikta budhisma movado nomita Santi Asoke— kaj ŝi mem respondecis pri distribuo kaj vendo de la libroj.

Unue per leteroj kaj poste, okaze de kelkaj el ŝiaj vojaĝoj, ŝi insinuis, per la tipa orienta ĝentilo, ke mi iru prelegi al la Universitato Chulalonghorn (ĉulalonghornŭL), en Bangkoko, ĉar mi estas la hispana aŭtoro plej tradukita en la tajlandan, kio estis vera danke al ŝi . Kaj, finfine, antaŭ 1 jaro ŝi revenis en Hispanion kaj diris min ke ĉio estis aranĝita tiel ke mi povos vojaĝi prelegi al Bangkoko, kun pagitaj biletoj, k.t.p. Mia edzino kaj mi ridetis al ŝi , dankis ŝian intereson kaj, ĵus forlasinte nin, ni ĵurligiĝis kontraŭ ajna stimulo el la mondo celanta nian vojaĝon al Bangkoko por prelegi antaŭ grupo de budhismaj hispanistoj. Sed fakte, pMizero tajlanda.ost 2 monatoj ni superflugis Romon voje al Tajlando, ĉar Rasami Krisanamis estas kvazaŭ senbridita forto de la naturo kiu, neniam fiedukite, sukcesas pri ĉio kion ŝi volas.

Longa vojaĝo.- En Tajlando okazis al ni tiomaj aferoj ke mi finfine verkis libron pri ĉio tio, kaj mi antaŭdiras ke tio kion plej impresis min estis «La krio de mia supliko», kaj jen alia el la donacoj de la vivo kiujn mi ricevis en mia matureca aĝo: la amikiĝo al la pastro Alfonso de Juan, jezuita misiisto, kunlaboranta kun Rasami je la helpo al siaj proksimuloj. Dekomence, pro etanimeco, mi ne sufiĉe komprenis kian kunlaboron povas fari budhana reformistino kun jezuita misiisto; male Rasami ne sufiĉe komprenis kial mi ne komprenis tian kunlaboron. Ĉu por bonfaradi kune nepras havi la saman kredon?

Pastro Alonso jam de 40 jaroj estas luktanta en Tajlando ĉe la plej diversaj frontoj, kontraŭ la potenculoj kiuj trouzas la malfortikulojn - kamboĝajn rifuĝintojn, «boathomoj» el Vjetnamio..., kaj nun sia batalo estas fokusita en la plej infamian el ĉiuj sociaj makuloj: la infanan prostituadon, kiu komencas je la landlimo de Kamboĝo, aŭ en la nordaj montoj de la lando, sed kiu ŝprucas la tutan homaron. Temas pri ummiljona profita negoco, antaŭ kiu la Estraro malfermas siajn okulojn kredante ke tiu favoras la turisman industrion. Tial stariĝis seksindustrio - jen kiel ĝi estas nomata- kun agentoj kiuj trairas la malriĉajn vilaĝojn aĉetante infaninojn por labori sekse je sia profito . Kiam tiuj kompatindaj infaninoj troviĝas en Bangkoko, ili estas senorientitaj, ili ne konas la lingvon, ĉar ili nur regas siajn dialektojn; ili estas fitraktataj, oni eĉ kripligas ilin tiel ke ili ne povu eskapi. Fine ili ĉiuj estas kontaĝataj de ajdoso. Ili konvertiĝas en infaninojn kun neripareblaj postsekvoj, kaj tre malalta memestimo —ili opinias sin malpuraj—.

Helpo.- « La krio de mia supliko» estas vidbendo farita de pastro Alfonso kun la kunlaboro de Rasami, en diversaj lingvoj, kiu enhavas la suplikojn de tuj infaninoj por ne esti vendataj al la putinejoj kaj ricevi helpon. Kian helpon? Klerigadon. Kiel klarigas pastro Alfonso: Kiam ni sukcesas reteni tiujn infaninojn ĉe ties naskiĝlokoj, doninte ilin utilajn klerigadojn, taŭgaj por lerni profesiojn kaj la lingvon de la lando, ni jam estas savintaj ilin kontraŭ putiniĝoj, ĉar ili kapablas sin defendi. Por tio necesas stipendioj, burokratia koncepto pri kiu mi aŭdis paroli al Rasami kun iom da skeptikeco, ĉar mi ne sciis ke ĉiu stipendio devos utili al infanino 12-jaraĝa, 13-jaraĝa, aŭ pli aĝa. En Tajlando estas problemo, pastro Alfonso devas evoluigi postuleman selektolaboron helpate de valoraj kunlaborantoj. En unu el siaj lastaj leteroj li informis min pri la inkluzivigo en sian teamon de doktoro Arak, kiu antaŭ 3 jaroj estis elektata kiel «Plej elstara kampara doktoro el Tajlando» kaj kiu selektis 6 muzulmanajn infaninojn malriĉegajn, en serioza situacio de danĝero. Tial, vi, amikoj legantoj, estu certaj ke viaj monhelpoj trafos tuje kaj efike la plejneceson, ne prikonsiderinte cirkonstancojn de rasoj kaj religioj. Tiuj belegaj infaninoj , tre maldikaj, kelkfoje skeletaj, havas kiel komunan kvaliton esti facilaj viktimoj de la agentoj de la seksa industrio, ĉar ili apartenas al misfunkciantaj familioj , sen patroj, aŭ kun patroj kiuj plej bone ne estu, ĉar ili estas la unuaj interesitoj vendi ilin.

En la apudaj fotoj aperas pastro Alfonso ĉiam ridetanta, kun feliĉoplena vizaĝo; ne strange, ĉar devas esti mirinde forrabi tiujn infaninojn el la infero kiu minacis ilin. Pastro Alfonso estas kurioza estaĵo, ĉar li ne eltenas la maljustecon, kaj estas en la konvinko pri la fina venko de la bono sur la malbono.

Kalkulante kun tiu ĉi vivitinero, ne estas strange ke la Reĝo de Hispanio nomumis lin kavaliron de la Ordeno de Elizabeto la Katolikulino, kaj al Rasami Krisanamis Damon de la sama ordeno. Tio signifas ke ili estas unu kiel la alia.

La fotojn de la pastro senditaj al mi enmetas mia edzino —kiu estas tre lerta por tiuj aferoj— en panelojn kiuj situas en tre videbla loko de la domo, por ke ni ne forgesu ilin. Kaj ne estas facile forgesi kiam vi estas elrigardinta la problemon.

Johano

Tajlando: kaj paradizo kaj infero.


Regresu ~ Kajero 73ª ~ Hejmo ~ Progresu