Tial oni restu en SAT

Nun oni petas nin, ke ni decidu ĉu ni daŭrigu nian rilaton al SAT, ĉu ni ĉesu ĝin.

Mi provos konvinki, ke nia loko estas ĉe SAT, kie ni estis de nia naskiĝo kiel asocio, kaj kie ni ankoraŭ kuŝas, eĉ se kelkaj misgvidataj SATanoj kredas, ke deziro –eĉ se plejmulta— iĝas leĝon sen taŭga procedo.

Perfortaj rimedoj

Kiam ni komencis ekzisti, je 1986, ni komencis kiel LEAo. Kelkaj SATanoj loĝante en Hispanio kunvenis, kaj proponis, ke oni kreu hispanan Laboristan Esperanto-Asocion, rilatantan al la Sennacieca Asocio Tutmonda per la Konvencio de Gotemburgo de 1928.

De tiam ni laboris pri niaj celoj, tiom multe, kiel ni povis, kaj ni daŭre faras: ni prelegis, ni instruis Esperanton en la diversaj medioj, kie ni povis, inkluzivante la Ateneo de CNT en Beniaján, urbeto de Mursjo, kaj la sidejo de la Revoluciaj Junecoj Komunistaj. Nun ni estas en konversacioj kun kelkaj framasonoj, kiuj intencas lerni nian lingvon en Archena, apuda urbo al Mursjo.

De kiam mi ekprenis la taskon redakti nian bultenon, estis misfido al mi, vortumata dekomence de la antaŭa redaktoro, Antonjo Marko Botelja, kiam li diris al mi en Sankta Ĥavjero: “Mi ne dubas, ke teĥnike vi plibonigos la aferon, sed mi zorgiĝas pri la enhavo!” Nun tiuj vortoj ne ŝajnas al mi tiom naivaj kaj spontanaj, kiel tiam. Mi memoras, ke mi ridetis al la verŝajna ŝerco de kamarado Marko. Tamen…, post ĉio, kio okazis de tiam, mi demandas min, ĉu konversacioj pri tiu afero okazis, ĉu temis nur pri troigo aŭ “neanstataŭebla” manio de la eksredaktoro.

De kiam mi komencis la redaktadon, mi konstatis, ke ĝis tiam ne ĉiuj povis publikigi sian penson en la bulteno de HALE: eĉ la prezidanto mem, Marteno Bustin’ Benito, sendis artikolon al la antaŭa redaktoro, kaj li rifuzis ilin pro diversaj kialoj. Mi trovis, ke tio estas esence maltolerema kaj dubinde demokrata: fakte, se la Prezidanto ne povas publikigi artikolon, kiu povus? Kaj tio prenis min al pli baza demando: kies estas la bulteno? Ĉu de la redaktoro? Ne en mia kazo, kompreneble. Mi komprenis ek de la momento, kiam mi konsentis preni la taskon, ke la magazino apartenas al ĉiu HALEano, kaj pro tio, ĉiu ano de nia asocio havas la rajton denaskan –se mi povas nomi tiel la momenton, kiam li aŭ ŝi aliĝas nian asocion—publikigi sian penson en Kajeroj el la Sudo. Aldone, mi opinias, ke la Prezidanto havas ion diri al la anoj de la asocio ĉiam, aŭ li aŭ ŝi ne estas bona prezidanto. Povas esti manio aŭ miskompreno mia, sed laŭ mi la vortoj de la Prezidanto oficialigas la bultenon, kaj inverse. Mi ne komprenis, ke la prezidanto, tiam Marteno Bustin’ Benito, ne komprenis tion, kaj konsideris la aferon devo kaj pezo, ne ŝanco komuniki kun la tuta asocio. De tiu momento, la prezidanto havis liberan forumon kaj aliron al ĉiu ano de la asocio. De tiam, la diversaj prezidantoj, kiujn ni havis, profitis la ŝancon komuniki la asocion pri niaj aferoj.

La unuaj kvar jaroj de mia redaktado pasis sen multe da peno, kaj mi provis fari la magazinon tiom variita kaj interesa, kiel mi povis. Sed je la jaro 1999 mi partoprenis la Kongreson de SAT en Karlovy Vary. Mi ne estis membro de SAT de 1994, kies antaŭan jaron mi eksiĝis pro tio, ke mi intencis publikigi artikolon kritikante naciisman eron de UEA en diversaj magazinoj, kiuj ne atentis pri tio, sed laŭ mi estis tro multe, kiam eĉ la bulteno de la Sennacieca Asocio Tutmonda ne interesiĝis pri la artikolo, kiu defendis sennaciismon kontraŭ tio, kion oni faris dum la Kongreso de UEA en Valensjo, je 1993. La artikolon publikigis, tre ŝminkita, Marko Botelja en “Kajeroj el la Sudo” numero 22 (Sopiro al interna ideo, paĝo 16).

Kiam mi estis en Karlovy Vary, mi aktive partoprenis la kongreson, kaj je la fino de la kongreso, parte pro la longaj konversacioj, kiujn mi havis kun Ivo Peyrault, mi realiĝis al SAT. Bedaŭrinde, ne multaj homoj estis kiel Ivo. Estis problemo tiam, mi memoras, ĉar la redaktoro de la bulteno “Liberecana ligilo” ne deziris daŭrigi la laboron, do oni devis elekti alian. Oni diris, ankaŭ, ke estas iu Jakvo Schram, kiu sin proponis por tiu posteno, sed li postulis kondiĉojn, kaj oni ne atentis al tio. Sciante ion pri kompostado da paĝoj, mi ofertis mian helpon, sed sciigante, ke mi ne estas ano de SAT, oni pro tio ne konsideris mian oferton, sed valensjanon Antonjon Sebrjan’ Ĥulja’ (hispane Antonio Cebrián Juliá) sinproponatan oni akceptis. Mi promesis helpi lin tiucele, kaj kiam mi revenis en mian hejmon mi sendis al li la ilojn necesajn por fari tion. Sed kelkaj monatoj poste, mi ricevis komunikon de Jakvo mem, dirante, ke li faros la bultenon. Mi esprimis mian proteston, ĉar la asembleo de SAT komisiis Antonjon por tio. Sed Antonjo mem diris al mi poste, ke li preferas tiun solvon, ankaŭ kaj pro tio mi akceptis tion nur kiel provizoran solvon, ĝis la sekvinta kongreso de SAT en Nagykanisza.

Kiam mi estis en la hungara kongreso, mi renkontis Jakvon finfine. Ni du havintis abundan korespondadon de antaŭe, kaj ni parolis abunde kaj libere. Mi suspektis iom da sektismo en liaj vortoj, kaj por pli bone kompreni lin, mi memoras, ke en tiu sentegmenta drinkejeto mi demandis, ĉu li povus paroli kun mi, se mi estus faŝisto. Mi poste vidis, ke tian hipotezon estas danĝere, ke oni faru al homo tiom simpla kiel Jakvo: kelkaj homoj ne havas imagopovon distingi inter teorio, hipoteza kazo, kaj realo.

Poste, kamarado Ivo Peyrault mortis, kaj estis nova prezidanto de SAT. Mi neniam sciis bone pri tio, kio okazis en la Plenumkomitato, sed post kelkaj monatoj, Jakvo Schram iĝis la nova Prezidanto de SAT. La kazo de Jakvo memorigas al mi pri tiu de Lech Walesa, en Pollando: li estis bona klasbatalanto, li bone luktis kontraŭ maljusto, kaj kiam la lando jam estis sendependa, li iĝis la Prezidanto de sia lando. Bedaŭrinde, tranĉeoj ne estas bona universitato por regoscio, kaj post unu mandato, li ne plu venkis la balotadon. Sed SAT ne estas lando, kaj katastrofo ne havas tiom tujan sekvon. Do, estas ankoraŭ homoj, multaj homoj, kiuj en SAT ne vidas, ke Jakvo reprezentas katastrofon por la asocio.

Alia grava ero en mia parolo estas, ke aperis en Hispanio nova asocio de SATanoj, fakte multaj, kiuj neniam estis en HALE kaj kelkaj, kiuj estis en nia asocio, kiel Marteno Bustin kaj Marko Botelja. Se oni esceptas la kazon de Marteno, oni povas aserti, ke ili neniam kontraŭstaris decidojn aŭ agojn de nia asocio, kaj ne serĉante pacon aŭ interkonsenton, ili fondis novan konkurencan asocion al tiu nia. Marteno komencis debaton, certe, sed ne celante trovi veron aŭ interkonsenton, sed tion, ke ni iru en lian ŝafarejon. Marteno ne agnoskas, ke li povas erari, aŭ ke oni povos eble konvinki lin, ke li eraras, do li, ekkomencante de la ideo, ke Nikolao Ŝil estis maljusta kaj nedeca, alvenis al la konkludo ke ni, atakitoj de Nikolao, kulpas. Kio estas kulpo nia? Nu, laŭ li, ke ni ne estas maldekstra. Mi jam laciĝis memorigante, ke SAT –kaj HALE—ne estas partipolitika aŭ sindikatisma, sed nur kleriga asocio; sed el tio, ke en la dua lineo de sia Statuto, oni asertas, ke SAT celas “a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO pro la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda”, oni eltiras, ke oni devas batali klase kontraŭ burĝoj. Aldone, el la frazo “ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmigon de la instruoj, kiuj ili ricevas en siaj apartaj medioj”, je la dua paragrafo de la Statuto, el tiu longa frazo en la nuna SAT oni eltiras, ke oni estu komprenemaj kaj toleremaj al la ideoj de la klasbatalaj laboristaj partioj. Tamen, ne ekzistas apartaj klasbatalaj laboristaj partioj, krom anarĥistoj kaj komunistoj aŭ socialistoj, kiuj ariĝas ĉirkaŭ koncernaj partioj komunistaj kaj socialistaj. Tiu komprenemo signifas, praktike, ke oni jesu al la rimedoj de ili uzitaj por akiri povon, kaj malamo al la rimedoj de aliaj partioj kaj ideoj. Pro tio, kiam mi venis laste en SATn, dum la jaro 2004, kaj provis defendi liberpenson kaj liberesprimon en la sino de SAT, mi trovis neniun apogon kaj multe da moko kaj kritiko, eĉ se kelkaj SATanoj montris, ke ili aprobas kelkajn faktojn, de mi rezonitajn.

Kiam mi ankoraŭ ne estis en SAT, dum la jaro 2003, mi estis elektita kiel reprezentanto de HALE en la Ĝenerala Konsilantaro de SAT. Oni unue akceptis min, sed poste oni forpelis min de la diskuto listo tia de SAT kontraŭ la propra Statuto de SAT, ĉar oni diris, ke oni devas esti ano de SAT por esti en tiu Konsilantaro. Tamen, la Statuto ne tion diras. La Prezidanto de SAT faris tion kontraŭstatute, esperante, ke en la veninta kongreso, en Ŝodefon’, Svisio, oni pravigus lin. Verŝajne tio okazis en la asembleo, sed ili ĉiuj forgesis, ke ŝanĝi eĉ unu eron en la Statuto de SAT postulas referendumon, kaj asembleo ne estas referendumo.

Post kelkaj monatoj de diskutoj, mi venis en SATn denove, plejparte pro la insisto de nia Prezidanto de HALE reguligi nian situacion. Sed tio jam estis malfrue: La “Asociación Izquierda y Esperanto SAT en Hispanio”, malgraŭ sia titola konfeso pri politiko (Asocio Maldekstro kaj Esperanto SAT en Hispanio) estis agnoskata kiel LEAo en la kongreso de Nagykanisza, anstataŭante tiel nian asocion. Kelkaj monatoj antaŭ tio, ni estis komunikataj, ke ni ne plu estas en la LEA-komitato de SAT. Verŝajne SAT decidis, ke ni havis nenion diri pri tio, kaj oni povas kondamni asocion kaj homojn sen aŭskulti ilin antaŭe. Ili taksas nian proteston, ke ili agis inkvizicieske, insulta, sed la insulto devus esti por Inkvizicio, ĉar eĉ la Inkvizicio aŭskultis la kulpiton antaŭ kondamni lin.

Post unu jaro da senĉesaj diskutoj kun elstaraj SATanoj en SAT-diskuto, diskuto listo por anoj de SAT (http://fr.groups.yahoo.com/group/SAT-diskuto/), mi rimarkas, ke estas neeble rezonigi kelkajn homojn ekster ilia politika kredo, kaj se mankas al ili argumentoj, ili ne rifuzas mokon, ridindigon aŭ rektan insulton.

Mi provis skizi la gravajn aferojn, kiujn travivis nia asocio laste, kamaradoj, kaj se ankoraŭ oni ne vidis mian ĉefan argumenton resti en SAT, mi klarigas ĝin nun:

Neperfortarimedulo

SAT estas nun en la manoj de kontraŭSATaj homoj. En SAT nun regas la penso, ke ili estas batalantoj por pli bona mondo, kaj oni batalas klase kaj per eksmodaj rimedoj perfortaj, fifamigaj, mensogaj, povaj. Tia SAT ne devas ekzisti. Mi konsideras, ke la sola spirito de la originala SAT, de tiu SAT, kiu vere pluvivos tiun ĉi situacion, estas HALE mem. Ni ne estas partipolitikaj, tamen ni estas kontraŭ maljusteco kaj perforto, ni estas por libera penso kaj libera esprimado. Pervorto, ne perforto. Sinklerigo, sinpostulo, estu niaj armiloj. Ni estas kontraŭ aŭtoritatismo, ni estas kontraŭ diktatoreco, same kiel ni ĉiam estis. Ni ne estas kontraŭ aliaj ideoj, kiujn ni ne havas, ĉar ni kredas, ke tiuj niaj estas plej bonaj. Tamen, ni ne neas, ke ni povas trovi pli bonajn idejon, kaj sekve ni igos ilin niaj. Sed ni estas konvinkitaj, ke se perforto kaj arbitracio devas esti for de nia mondo, unue ili estu for de nia asocio. Tiun etan detalon ankoraŭ oni pretervidas en SAT. Tie oni anstataŭas LEAon pro tio, ke ili deziras havi unikan penson, kiu ebligu ilin aktivi politike, laŭ tio, kio la Plenumkomitato de SAT diras, ke ili havas politikan direkton mallarĝe difineblan kiel klasbatalan kaj pli larĝe kiel maldekstran Ili eĉ asertas, ke Tiun politikan karakteron la statuto atribuas al SAT kaj ke SAT perdos ĉian politikan agadkapablon se oni igas la asocion malferma al ĉiuj tendencoj. Mi opinias, ke tie la Plenumkomitato de SAT eraras tragike. Tragike, ĉar tio signifas la malapero de SAT. Frue aŭ malfrue, sed nepre tio venos. Pro tio mi defendas restadon ĉe SAT.

Rilatojn oni perdas kiam unu parto el du foriras. Ni ankaŭ povas foriri kaj defendi, ke ni havas nenion komunan al SAT. Sed mia opcio, tio, kion mi defendas antaŭ vi, kamaradoj, estas iri nenien, sed resti tie, kie ni ĉiam estis. Ni ne estis dekstro, sed ni ne estis maldekstro. Pro tio oni manipulaciis kaj manipulacias kontraŭ ni, pro tio oni mensogas kaj fifamigas kontraŭ ni. Pro tio, ni devas elteni tiun maldolĉan momenton, kaj atendi. Ĉar ni, samideanoj, estas la esenco de SAT. La esenco, kiun la Plenumkomitato ne trovas amika aŭ eĉ trovas fremda. Kaj kiam SAT finfine malaperos, SAT pluvivos, ĉar ni ekzistos.

Pro tio mi petas vin, ke vi voĉdonu por rezisto al perforto kaj malamikeco de la nuna Plenumkomitato de SAT, kaj atendu ĝis kiam ĝi ŝanĝos, por ke SAT ne malaperu.

Jesuo de las Heras
Por baloti
Reiru ~
Muziko: Enkonduko kaj sceno de La Lago de cignoj, de Petro Ludoviko Ĉejkovski (daŭras 6 minutojn kaj 4 sekundojn).