Kongreso Virtuala de Esperanto,
organizata de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj

Kamarado aŭ samideano, kiu legas min:

Se vi aŭ ci deziras partopreni, bonvolu sendi mesaĝon al jesuo@ono.com, kaj vi estos en la Kongresa Libro (vi ricevos Kongresan nombron).


Bonvenigata en nian Duan Virtualan Kongreson de HALE, (la Kvara Kongreso de HALE). Ni komencis ĉijare kun malfruo, sed ni decidis diskonigi la aferon unue dum la festumado de la Tago de Zamenhof, en Alikanto, celante pli da partopreno ol dum lastan jaron.

La esperantistoj de Alikanto kaj Mursjo renkontis je la restoracio Capitol por manĝante festumi la 145-an Tagon de Zamenhof la 19-an de decembro, kvankam la vera datreveno de nia fondinto estis la 15-an. Dum nia festumado ni disdonis la Premion Zamenhof de la jaro 2004, kiu estis la artikolo La tago plej longa, de Olga López, kiun ni jam publikigis je la numero 62-a de nia bulteno.

La temo de nia kongreso ĉi jare estas:

SAT-HALE, kiel rilati?

SAT HALE

Mi komprenas, ke la temo estas tikla kaj eble neatendita, sed kelkaj aferoj okazis laste kaj delonge inter ni kaj nia patrina asocio, kaj pro tio kelkaj kamaradoj sentas, ke ion oni devas fari.

Vi ankaŭ pensu kaj reagu al la diversaj proponoj, kiujn oni faros ĉi tie. Ankaŭ vi povas prelegi pri tiu temo, se vi sendas al mi vian prelegon.

Suben vi povas legi ĉi tie diversajn prelegojn, kiuj subtenas diferencajn vidpunktojn pri tiu temo. Oni scias, ke antaŭ nelonge la LEAo Komitato de SAT komunikis nin, ke ni preferinde ne estu en la LEA komitato de SAT kaj ne rilatu al tiu asocio. Ni scias, kaj tiel ni sciigis SATn, ke mankas jura procedo por tion fari, ĉar la spirito de la fondintoj de SAT kaj kompilintoj de ties Statuto ne antaŭvidis tiun kazon, ke oni ne plu volos LEAon en SAT, sed tute kontraŭe, kiel atingi, ke novaj LEAoj kreiĝos. Sekve, male al la sinteno de ili esprimita, ni ankoraŭ estas LEAo, kaj tio prezentas juran problemon por la Sennacieca Asocio Tutmonda, laŭ la agoj de ĝia nuna Plenumkomitato.

Sekve, la estraro de HALE parolis pri tiu problemo, kiu venas, el la konstato de la fakto, ke oni ne deziras, ke ni estu tie, en la sino de SAT, kiu estas nia natura loko esti. Ni venis al konkludo, ke baze estas tri vidpuntoj:

  1. Ni forlasu SATn.
  2. Ni restu en SAT.
  3. Ni renegocu nian restadon en SAT.

Tiucele, ni prezentas al vi tri prelegojn, subtenante la ĵus cititajn vidpunktojn:

  1. Ĉu HALE devas forlasi SATn?, de nia Prezidento, Johano Cabezos Martínez.
  2. Τial ni devas resti ĉe la sino de SAT, de Redaktoro Jesuo de las Heras.
  3. Postkrizo kaj starigo de aliancoj, de Sekretario Jozefo Pina Tuells

Ĉiuj tri decidoj estas tre gravaj, kaj pro tio ni estraranoj decidis, ke ni referendumu pri tio, kion ni faros. Sekve, ni elektis tiun gravan temon por nia dua kongreso virtuala de HALE, entute kvara, kaj prezenti al vi tra intereto de nun, kaj per nia bulteno la venontan unuan de januaro. Vi havas ĝis la fino de la monato de januaro por sciigi al ni vian voĉdonon, kaj ni pristudos la balotadon kaj informos al vi pri la fina decido de HALE per interreto kaj per la aprila numero de Kajeroj el la Sudo, kie ni ankaŭ analizos la tutan problemon.

Ni aldonu nur, ke por voĉdoni, vi nur bezonas premi sur la ligon sub la subskribo de la preleganto.

Altestime salutas,

Jesuo de las Heras
(nome de la estraro de HALE)


Jam vidite de homoj de la 22-a de decembro de 2004.

Muziko: Preludo kaj fugo unua de la libro Por María Magdalena (dua edzino sia), de Johano Sebastjano Baĥ.