Pri Fernando Sor

Omaĝo al Sors

Daniel Fortea, gitaristo kaj majstro.Je 1939 Daniel Fortea, disciplo de Francisco Tárrega kaj fondinto de la Skolo de Gitaro kaj Biblioteko Fortea, komponis tiun ĉi belan peceton omaĝe al sia mirata majstro. La muziko de Sor kaj tiu de Fortea ne estas samaj, almenaŭ unuavide, sed kiam oni aŭdas la pecon, oni eksentas la akordojn, la manieron konstrui harmonion, kiu estis karakteriza de la majstro de Barselona.

Mi esperas, ke iam mi pligrandigos informon pri Daniel Fortea. :-) Se vi volas aŭskulti la pecon orĥestre, deprenu tion ĉi.


Reiri al Sor
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon 8-an de septembro de 1998 je la 13:25:33 horo.