Gustavo Adolfo Beker

Tiu-ĉitempe, dum pres­kaŭ ĉiuj ĉie kaj ĉiel oni deziras feliĉojn diversajn okaze de Kristnasko, mi ne parolas pri la naskiĝo Kris­to, la homo sur kiu la okcidenta civilizacio kons­tru­iĝis, aŭ pri vintra solstico aŭ similaj solenaĵoj, sed pri elstara hispano, kiu ankoraŭ feliĉigas niajn okulojn kaj animojn, se ni pasigas iom da tempo kun la produktoj de ties elcerbumaĵoj kaj elkoraĵoj: poeto Gustavo Adolfo Bécquer, seviljano denas­ke kaj universala elkore per hispaneco sia.

Naskiĝis li la 17an de februaro de 1836ª de patrino Johakimino Vargas kaj patro Jozefo Dominges Insausti, pentristo, kiu subskribis siajn kreitaĵoj per sia pranomo Bécquer, kiun siaj du filoj, pentristo Valerijano kaj poeto Gustavo Adolfo universaligos poste.

Tridek jarojn poste, la 22an de decembro 1870, koincidante kun totala suna eklipso, mortis nia elstara poeto, Gustavo Adolfo Beker, kiu poste rangos inter la plej gravaj influentoj de Romantikismo en Hispanio, pro tuberkulozo.

Li estas diskonita tra la tuta mondo per sia verko Rimoj kaj Legendoj, kiu markas deirpunkton ĉe moderna hispana poezio. Eĉ se, laŭ mia eltrovo, ne ĉiuj poemoj en tiu verko rimas. Poema longeco ankaŭ ne estas simila de poemo al poemo laŭ ties 76 kreitaĵoj, eble pro defio al ĝistiamaj reguloj, asertante tiumaniere la liberecon de kreanto.

Se li atingis iom da famo dum sia vivo, nur post sia morto kaj la publikigo de siaj kolektitaj skribaĵoj li akiris la prestiĝon, kiun li ĝuas ĝis hodiaŭ. Tiu menciata verko, Rimoj kaj Legendoj, estas kolekto de poemoj kaj rakontoj, kaj nun estas unu el la plej popularaj libroj en la hispana literaturo.

Beker ofte ripetis la frazon de poeto franca Lamartino: la plej bona verkita poezio estas tiu, kiun neniu surpaperas. Tio klarigas, kial liaj sepdek ses mallongaj Rimoj sonas kiel arpeĝoj —tio estas, sonoj belkunsonantaj, kiuj sonas unu post la alia ĝis ili ĉiuj sonas samtempe—, ĉar li koncentras en ili la poezion, kiun li klopodus esprimi en multaj pli longaj poemoj, kiujn li neniam verkis. La influo de Beker sur ĉian postan poezion verkitan en la hispana estas signifa, skizante estetikojn kiel Simbolismo kaj Mo­der­nismo diversaspektaj. Kontraste al la bom­basta, Byrona Roman­tikismo de Jozefo de Espronceda, ekzemple, la seviljano reprezentas la intiman, flustratan tonon de profunda liriko. Li rompas kun la tradicioj de civitana kaj heroa poezio de Manŭel Jozefo Kintana kaj la vivecaj koloroj kaj nacia historio de Anĝelo de Saavedra (Duko de Rivas), aŭ Jozefo Zorrilla (aŭtoro de fama teatraĵo Don' Johan' Tenorjo), por profunde mediti pri poezia kreado, amo kaj morto, liaj tri centraj temoj. Laŭ Manuel Altolaguirre —fama poeto de la Generacio de l' 27ª—, la poezio de Beker estas la plej homa el la hispana Romantikismo.

Li estis entombigita en niĉo nombro 470ª de la Patio del Cristo (korto de l' Kristo), en la tombejo de la Sakramento de San Lorenzo kaj San José en Madrido. Tamen la 9an de aprilo 1913, la restaĵoj de Gustavo kaj ties frato Valerjano (aŭtoro de la fama portreto de Gustavo, kiu ilustras nian kovrilon) estis transportitaj per trajno al Seviljo kaj enterigitaj en la universitata kripto, kiu estas konata kiel Panteono de Eminentaj Seviljanoj. La deziro de Bécquer, esprimita dum sia vivo, estis entombiĝi en Seviljo proksime al la rivero Guadalkivir', kaj en 2013ª tomba monumento dediĉita al Gustavo Adolfo Bécquer estis metita apud la rivero en Parko Alamiljo.

Por ke legantoj de Kajeroj el la Sudo dise tra la mondo povos gustumi la poezion de nia prikomentato, mi kolektis la rimojn kaj metis ilin ĉe la sekvaj paĝojn, notigante, ke la traduko estas mia, do se oni rimarkas eraron, bonvolu sciigu al mi, por ke mi korektu almenaŭ en la interreta versio: