La rimoj de Bécquer
Por ke legantoj de Kajeroj el la Sudo dise tra la mondo povos gustumi la poezion de nia prikomentato, mi kolektis la rimojn kaj metis ĝin ĉe la sekvaj paĝojn, (notigante, ke la traduko estas mia):
I
Mi scias himnon gigantan kaj strangan,kiu anoncas animnokte aŭroron,
kaj tiuj paĝoj estas de tiu himno
kadencoj, kiujn aero pligrandigas en ombrojn.
Mi dezirus skribi ĝin, pri la homo
dresante ribeleman, mizeran lingvon,
per vortoj, kiu estas samtempe
suspiroj kaj ridoj, koloroj kaj notoj.
Sed vane estas lukti; ĉar ne estas nombro
kiu povas ĝin enfermi, kaj apenaŭ ho, belulino!
se tenante en miaj manoj tiujn viajn
mi povus, surviaorele, kanti ĝin solece.
II
Sago, kiu flugantatrairas, ĵetita hazarde,
nedivenite kien
tremante najliĝos.
Folio, kiun el arbo seka
forprenas ventego,
sen trafi en la sulkon,
kien falinte revenos.
Giganta ondo, kiun vento
buklas kaj puŝas en la maron,
kaj ruliĝas kaj pasas, nesciante
kiun plaĝon serĉante ĝi iras.
Lumo, kiu en cirkloj tremantaj
brilas, proksime morti,
kaj nesciate tio,
kiu lasta brilos.
Tiu estas mi, kiu ĉu
trairas la mondon senpensante
de kie mi venas, aŭ kien
miaj paŝoj min portos.
III
Skuado strangakiu ideojn svingas,
kiel uragano puŝanta
ondojn svarmajn;
Murmuro kiu en animo
supreniras kaj kreskas,
kiel vulkano, kiu surda
anoncas sinbrulonte.
Misformitaj siluetoj
de neeblaj estaĵoj;
pejzaĝoj, kiuj aperas
kvazaŭ tra tul';
Koloroj, kiuj miksiĝante
imitas en aero
atomojn de l' iriso,
kiu naĝas en lumo;
ideoj senvortaj,
vortoj sensencaj;
kadencoj, kiuj enhavas
nek ritmon nek takton;
Memoroj kaj deziroj
pri aferoj, kiuj ne ekzistas;
ekoj de ĝojo,
impulsoj al ploro;
Agado nervoza
kiu ne trovas pri kio okupiĝi;
se en aero vibras;
sen brido, kiu gvidu
ĉevalon flugantan;
Frenezo kiun spirito
ekzaltas kaj ekscitas;
ebrieco dia
de kreanta genio...
Jen inspiro!
Giganta voĉo kiu ĥaoso
ordonas en cerbo,
kaj inter ombroj igas
lumon aperi;
Brilanta brido de oro
kiu pova alfrontas
de ekscitata menso
flugantan ĉevalon;
Fadeno de lum', kiu faske
pensojn ligas;
suno, kiu nubojn rompas
kaj tuŝas en zenit'
Inteligenta mano
kiu en perlkoliero
sukcesas malobeemajn
vortojn kunvenigi;
Harmonia ritmo,
kiu per kadenco kaj nombro
fuĝantajn notojn
fermigas en trakton;
Ĉizilo kiu bloken mordas
statuon modlatan
kaj plastan belecon
aldonas al ideal';
Atmosfero en kiu giras
enorde ideoj,
kvazau atomoj, kiujn arigas
fora altiro;
Torento en kius ondoj
sian soifon febro etingas;
oazo kiu al spirito
redonas sian forton...
Jen motivo nia!
Per ambaŭ ĉiam batalas
kaj pri ambaŭ venkinto,
nur genio povas
al jugo ligi ilin du.
IV
Ne diru, ke sia trezoro elĉerpitepri temoj silentiĝis liro!
Eble ne estos poetoj; sed ĉiam
estos poezio.
Dum ondoj de lumo
al kiso pulsos fajraj,
dum Suno ĉifonajn nubojn
per fajro kaj oro vistos;
Dum aero en sia sino portos
parfumojn kaj harmoniojn,
dum estos sur la mond' printempo,
estos poezio!
Dum scienco malkovri ne sukcesos
la fontojn de l' viv',
kaj en maro aŭ en ĉielo estos abismo
kiu kalkulon rezistos;
Dum homaro, ĉiam antaŭenirante,
ne scios tien, kien ĝi marŝas;
dum estos mistero por homo,
estos poezio!
Dum ni sentos, ke l' anim' ĝojas,
sen lipoj ridos;
dum oni ploros sin ploro venos
obskurigi pupilon;
Dum koro kaj kapo
batalante daŭros;
dum estos esperoj kaj memoroj,
estos poezio!
Dum estos okuloj, kiuj reflektos
tiujn okulojn, kiuj rigardos ilin,
dum lipo respondos suspire
la lipon suspirantan;
Dum povos senti sin en kison
du animoj unuiĝintaj
dum estos bela virino,
estos poezio!
V
Sennoma spirito,nedifinebla esenco,
Mi vivas kun vivo
senforma de l' ideo.
Mi naĝas en malpleno,
de l' Suno tremas mi en la fajro,
pulsas inter ombroj mi
kaj flosas kun nebuloj.
Mi estas la ora franĝo
de malproksima stelo;
Mi estas de alta luno
lumo varmeta kaj serena.
Mi estas brulanta nubo,
kiu sunsubire ondiĝas
mi estas vaganta astro
luma stelo.
Mi estas neĝo en pintoj,
mi estas fajro sur sabloj,
blua ondo en maroj,
kaj ŝaŭmo en riverbordoj.
En liuto mi estas noto,
parfumo en violo,
rapidega flamo en tomboj,
kaj en ruinoj, hedero.
Mi tondras en torrento,
kaj fajfas en fulmo,
kaj blindas en fulmo,
kaj roras en ŝtormo.
Mi ridas en holmoj,
murmuras en alta herbo,
suspiras en ondo pura,
kaj ploras en seka foli'.
Mi ondiĝas kun atomoj
de l' fumo, kiu altiĝas,
kaj al ĉielo lante ascendas
en spiralego ega.
Mi, en oraj fadenoj
kiuj insektoj pendas,
min lulas inter arbaroj
en arda siesto.
Mi kuras post nimfoj
kiuj en fredeta kurent'
de l' kristala riveret'
nudaj ludetas.
Mi, en koralaroj
kiujn tapiŝas blankaj perloj,
persekutas en oceano
najadoj malpezaj.
Mi, en konkavaj kavernoj,
kie l' Sun' neniam penetras,
miksante min kun gnomoj,
kontemplas ties riĉaĵojn.
Mi serĉas de l' jarcentoj
tiujn jam viĉitajn ŝpurojn,
kaj scias mi pri tiuj imperioj
kies eĉ la nomoj ne restas.
Mi sekvas en rapida kirlo
la mondojn, kiuj svingas,
kaj pupil' mia ĉirkaŭbrakas
la kreadon tutan.
Mi scias pri tiuj regionoj
kien rumor' ne atingas
kaj kien senformaj astroj
de vivo blovon atendas
Mi estas sur abismo
ponto, kiu trairas;
mi estas nekonata skalo
kiu ĉielon ligas al ter'.
Mi estas nevidebla ringo, kiu fiksas
la mondon de l' formo
al mondo de la ideo.
Mi, finfine, estas tiu spirito,
malkonata esenco,
parfumo mistera,
pri kiu estas glaso la poeto.
VI
Same kiel brizo, ke sangon aerumassur obskura kampo de batal'
ŝarĝita de parfumoj kaj harmonioj
en la silento de la nokto vagadas;
Simbolo de l' dolor' kaj tenerrec',
de l' bardo angla en horora dramo,
dolĉa Ofeli', racion perdita,
prenante florojn kaj kantante pasas.
VII
De l' ĉambro en angulo ombra,de sia sinjor' eble forgesata,
silenta kaj pulvkovrita,
harpo videblas.
Kiomaj notoj dormis en ties kordoj,
kiel birdo dormas sur branĉoj,
atendante manon neĝan
kiu scias forŝiri ilin!
Ve! —pensis mi—, kiom ofte genio
tiel dormas animprofunde,
kaj voĉo, kiel Lazaro, atendas
ke oni diros al ĝi: “Leviĝu kaj marŝu!”
VIII
Kiam mi rigardas bluan horizontonperdiĝi en distancon,
tra vualo de polvo,
oran kaj maltrankvila,
ŝajnas eble deŝiri min
de mizera grundo
kaj flosi kun ora nebulo,
en atomojn malpezajn,
kiel ŝi forĵetita.
Kiam nokte mi rigardas en profundan
obskuron de l' ĉielo
la stelojn tremi, kiel brulantajn
pupilojn de fajro,
ŝajnas al mi eble en kien ili brilas
superiri per flugo
kaj eniiĝi en ties lumon, kaj per tiuj
brilege fajrigita,
fandiĝi en kison.
IX
Kisas aŭro, kiu milde ĝemas,malpezajn ondojn, kiujn ludeme ondigas;
la Suno kisas nubon en okcidento,
kaj per purpuro kaj oro ĝin nuancas.
La flamo ĉirkaŭ brulanta ŝtipo
por kisi alian flamon glitas,
kaj eĉ saliko, klinante sin pro sia pezo
al rivero, kiu kisas ĝin reciprocas kison.
X
La nevideblaj atomoj de la aeroĉirkaŭe pulsas kaj ekbrulas;
la ĉielo dissolviĝas en orajn radiojn;
grundo tremas ĝojoplene;
mi aŭdas flosante en ondoj de harmoni'
rumoron de kisoj kaj batadon de flugiloj;
Miaj palpebroj fermiĝas... Kio okazas?
—Estas amo, kiu pasas!
XI
—Mi estas brulantino, mi estas brunulino,Mi estas simbolo de l' pasi';
de soifo por plezur' mia aanimo plenplenas
Ĉu min serĉas vi?
—Ne, ne vin; ne.
—Mia frunto palas; miaj tresoj oras
mi per tenero konservas trezoron.
Ĉu min vi serĉas?
—Ne, ne vin.
—MI estas sonĝo, neeblo,
Vana fantomo nebula kaj luma;
mi nekorpas, netuŝeblas;
Mi ne povas ami vin.
—Ho, jes, venu vi!
XII
Ĉar estas, infanino, viaj okulojverdaj kiel mar', vi plendas;
verdajn havas najadoj,
verdajn havis Minervo,
kaj verdaj estas la pupiloj
de l' hurioj de l' profeto.
Verda estas festego kaj ornamo
de l' arbaro en printempo.
Inter siaj sep koloroj
brillanta Iriso montras ĝin.
Smeraldoj estas verdaj,
verda estas la koloro de tiu, kiu esperas,
Kaj la ondoj de l' oceano
kaj de laŭro estasde l' poetoj.
Sur via vango frua
roz' de prujn' kovrita,
sur kiu karminon de petal'
oni vidas tra la perloj.
Kaj tamen
mi scias, ke vi plendas,
ĉar viaj okuloj
vi kreas, ke ĝin malbeligas:
Nu, ne kredu tion;
ĉar ŝajnas viaj pupiloj
malsekaj, verdaj kaj malkvietaj,
fruaj folioj de migdalarbo.
kiu sub blovo de aero tremas.
Estas via buŝo rubena
purpura granato malfermita,
kiu en sometemp' invitas
estingi soifon en ĝi.
Kaj tamen
mi scias, ke vi plendas,
ĉar okuloj viaj
kredas vi, ke ili ĝin malbeligas:
nu, ne kredu tion;
ĉar ŝajnas, se vi iritata,
viaj pupiloj sparkas,
la ondoj de l' mar', kiu rompiĝas
en kantabraj rokoj.
Estas via frunto tio, kion kronas
krispa oro en larĝa plekto,
neĝata pinto en kiu l' tag'
sian lastan lumon reflektas.
Kaj tamen
mi scias, ke vi plendas,
ĉar okuloj viaj
kredas vi, ke ili ĝin malbeligas:
nu, ne kredu tion;
ĉar inter blondaj okulharoj,
apud tempioj, ajna
ili broĉoj de smeraldoj kaj oro,
kiun blanka ermeno fiksas.
XIII
Via pupilo bluas, kaj kiam vi ridas,ĝia klareco mola memorigas al mi
la treman fulgoron de l' maten'
kiun en la maro reflektiĝas.
Via pupilo bluas, kaj kiam vi ploras
travideblaj larmoj en ĝi
ŝajnas al mi gutoj de roso
sur violo.
Via pupilo bluas, kaj se en ties fundo
kiel punkto de lumo radias ideo,
ŝajnas al mi ĉielo de l' vesper'
perdita stel'!
XIV
Mi vidas vian punkton, kaj flosanteantaŭ miaj okuloj,
la imago de viaj okuloj restis,
kiel malluma makulo fajrorlita,
kiu flosas kaj blindigas, se rigardate sursune.
Ĉien ajn mi fiksas rigardon
mi denove vidas viajn pupilojn flami,
sed mi ne trovas vin;kiu estas via rigardo:
okulojn, tiujn viajn, nenion pli
El mia dormoĉambro surangule mi rigardas ilin
delasitaj brili:
kiam mi dormas mi sentas, ke ili floras
tutaperte sur min.
Mi scias, ke estas fajroj vagaj kiuj dumnokte
irigas vojaĝantojn perei:
mi sentas min altirita de okuloj viaj,
sed kien ili tiras mi ne scias.
XV
Ŝvebanta vualo de malpeza nebulo,disfalinta rubando de blanka ŝaŭmo,
sona murmuro
de ora harpo,
kiso de aŭro, ondo de lumo,
jen vi.
vi, aera ombro, kiu, ĉiufoje kiam
mi tuŝos vin, eksolviĝas
Kiel flamo, kiel sono,
kiel nebulo, kiel ĝemo
de blua lago.
En maro senplaĝa ondo sonanta,
en malpleno vaganta kometo,
longa lamento
de la raŭka vento,
ĉiama angoro al pli bona,
jen mi.
mi, kiu al okuloj viaj en agonio mia
miajn okulojn nokte kaj tage turnas al viaj;
mi, kiu kuras senlace kaj freneze
Post ombro, post brulanta filino
De vizio!
XVI
Se lulante bluaj sonoriletojde balkono via,
vi kredas, ke suspirante pasas vento
murmuranta
Sciu, ke, kaŝite inter la verdaj folioj,
Mi suspiras.
Se, dum malklara murmuro
je dorso via sonas
nedifina rumor,'
vi kredas, ke per via nomo vokis vin
malproksima voĉ',
Sciu, ke, inter la ombroj, kiuj vinĉirkaŭas,
mi vokas vin.
Se maltrankviliĝas timeme en fora nokto
via kor'
sentante viajn lipojn spiro
brulanta,
sciu, ke e.c nevideble, apud vi
spiras mi.
XVII
Hodiaŭ tero kaj ĉieloj ridetas al mi,hodiaŭ venas je la fundo de animo mia suno,
hodiaŭ mi vidis ŝin..., mi vidis kaj ŝi
min vidis
Hodiaŭ mi kredas je Dio!
XVIII
Laca pro dancado,ruĝkolora, mallonga spiro,
sinapogata surmiabrake,
de la balsalono ŝi haltis je ekstremo.
Inter la malpeza gazo
kiu levis pulsantan mamon,
floro luliĝas
en ritma kaj dolĉa movo.
Kiel en perlamota lulilo
Tirata de la maro kaj karesita de la zefiro,
Eble tie ŝi dormis
Ĉe la spiro de ŝiaj duonapertaj lipoj.
"Ho! Kiu tiel —pensis mi—
povus lasi tempon forgliti?
Ho, se floroj dormas,
Kia plej dolĉa dormo!
XIX
Kiam sur vian bruston vi klinasvian melankolian frunton,
rompita lilio
ŝajnas vi al mi.
Ĉar donante purecon
kies simbolo ĉiela estas,
same kiel tiu faris vin Dio
ora kaj neĝa.
XX
Sciu, se iam viajn ruĝajn lipojnbrulas nevidebla atmosfero brulvundata,
ke animo, kiu paroli povas per siaj okuloj,
ankaŭ povas kisi per rigardo.
XXI
Kio estas poezi'?, demandas min vi najlantesur mian ,vian pupilon bluan.
Kio estas poezi'? Kaj vi demandas min?
Poezi'..., estas vi!
XXII
Kiel vivas tiu rozo, kiun vi fiksisapud koro via?
neniam ĝis nun rigardadis mi je la mond'
apud vulkano, floron.
XXIII
Por rigardo, mondon;por rideto, ĉielon
por kiso..., ho, mi ne scias, tion
kion mi donus al vi po kiso!
XXIV
Du langoj ruĝaj de fajrokiuj al sama trunko ligitaj
alproksimiĝas kaj kisante
formas ununura flamon;
du notoj, kiujn el ljuto
samtempe mano elŝiras,
kaj en spaco unu la alian trovas
kaj harmonie brakumas;
du ondoj, kiuj venas kune
morti surplaĝen,
kaj rompi.gante sin kronas
per arĝenta tufo;
du ŝirpecoj vaporaj
kiuj el lago staras,
kaj unuigante tie en ĉielo
formas nubon blankan;
du ideoj, kiuj duope ekaperas;
du kisoj, kiuj samtempe eksplodas;
du eĥoj kiuj miksiĝas...
jen la du animoj niaj.
XXV
Kiam nokte vin ĉirkaŭastulaj flugiloj de dormo,
kaj viaj etenditaj okulharoj
similas ebonajn arkojn;
por aŭdi batadon
de via maltrankvila koro,
kaj ripozigi vian dormantan
kapon sur mian bruston,
donus mi, animo mia,
Ĉion, kion mi posedas:
lumon, aeron
kaj penson!
Kiam viaj okuloj najliĝas
en nevideblan objekton,
kaj viajn liponj lumigas
de rideto l' reflekto;
donus mi, animo mia,
Ĉion, kion mi posedas:
lumon, aeron
kaj penson!
Kiam silentiĝas lango via,
kaj rapidas via spiro,
kaj vangoj viaj enŝaltas,
kaj duonfermas vi okulojn nigrajn viajn;
por vidi inter viaj okulharoj
brili kun malseka fajro
brulantan sparkon, kiu elŝprucas
el vulkano de l'deziroj,
donus mi, animo mia,
Ĉion, kion mi posedas:
lumon, aeron
kaj penson!
XXVI
Kontraŭas mian intereson konfesi;sed mi, amatino mia,
pensas, same kiel vi, ke odo bonas nur
sur bankbileto dorse skribita.
Ne mankos nesciulo, kiiu aŭdante
skandaliĝos kaj diros:
"Virino, finfine, de jarcento dek kaj naŭa,
materia kaj prozika..." Sensencaĵo!
Voĉoj, kiuj sendas kvar poetoj kuri
kiuj dum vintro envolvas sin en siaj lirojn!
bojoj hundaj al Luno!
Vi scias, kaj mi scias, ke en ĉi tiu vivo
kun genio estas pokaj tiuj, kiuj verkas
kaj kun oro, ĉiu ajn faras poezion.
XXVII
Vekinta, mi tremas vin rigardante;dormanta, mi kuraĝas vin spekti;
tial, animo de mia animo,
mi vigilas dum vi dormas.
Vekinta, vi ridas, kaj ridanta lipoj viaj
malkvietaj ŝajnas al mi
fulmoj skarlataj kiu serpentumas
super neĝa ĉielo
dormanta, la anguloj de via buŝo
submetas mildan rideton,
milda kiel luma spuro
kiun lasas mortanta Suno...
—Dormu!
Vekinta, vi rigardas, kaj tiam, viaj okuloj
malsekaj flamas
kiel blua ondo, sur kies kresto
La suno vundas sparke.
Tra viaj palpebroj, dormanta
trankvilan radiancon elverŝas vi
kvazaŭ elverŝaĵo de modera lumradio,
travidebla lampo...
—Dormu!
Vekinta, vi parolas, kaj dum vi parolas, vibraj
viaj vortoj ŝajnas
duŝo de perloj kiu en ora pokal'
verŝiĝas torente.
Dormanta, en murmuro de spiro via,
regula kaj mola,
mi aŭdas poemon, kiun mia animo
enamiĝinta komprenas...
—Dormu!
Sur mian koron mian manon
mi metis, por ke ne sonos,
ties batado, kaj de la nokto
ĝenu la solena kalmo.
Persjenojn de via balkono
mi jam fermis, por ke ne eniru
la ĝenanta brilo
de tagiĝo kaj veku vin...
—Dormu!
XXVIII
Kiam inter ombro malluma,perdita voĉo murmuras
perturbante sian tristan kalmon,
Se je la fundo de animo mia
mi aŭdas ĝin resoni,
Diru al mi: Ĉu estas , ke l' vento en siaj turnoj
plendas, aŭ ke viaj suspiroj
parolas al mi pri amo pasante?
Kiam la suno en mia fenestro
ruĝe brilas matene,
Kaj mia amo vian ombron elvokas,
se en buŝo mia de alia buŝo
sentas mi, kredas mi, la impreson;
Diru al mi: Ĉu estas, ke blinda mi deliras,
aŭ ke kison en suspiro
sendas al mi koro via?
Se en la hela tago
kaj en la profunda, ombra nokto;
se en ĉio, kio ĉirkaŭas
la animon, kiu vin deziras
mi kredas vin senti kaj vidi;
Diru al mi: Ĉu estas, ke mi tuŝas kaj spiras
revante, aŭ ke en sopiro
vi min donas vian spiron por trinki?
XXIX
Sur jupo ŝi tenislibron malfermitan;
ĉe vango mia tuŝis
ŝiaj bukloj nigraj;
ni ne vidis literojn
aŭ tempo kurante.
Tra niaj spiritoj
flosis sonĝo.
Ĉio en vesper' silentis;
nur murmur'
de l' varmeta vento, kiun arbaro
lulis mole;
kaj haltante sian blankan manon
sur maljunaj arboj,
ŝajnis, ke en aero
filtriĝas kiso.
···················
Kreaĵo de Dant' libro estis.
Ĝi estis lia Infero.
Kiam ni mallevis niajn okulojn al ĝi,
mi diris, tremante:
—Ĉu vi nun komprenas, ke al poemo
sufiĉas ununura verso?
Kaj ŝi respondis, flamante:
—Mi nun komprenas!
XXX
Montriĝis en siaj okuloj larmo,
kaj en lipo mia frazo perdopetanta;
parolis orgojlo kaj sekiĝis ploro,
kaj frazo ĉe mia lipo forpasis.
Mi iras vojon, ŝi alian;
kaj pensante pri nia komuna amo
mi ankoraŭ diras: "Kial silentis mi tiam?"
Kaj ŝi diros: "Kial ne ploris mi?
XXXI
Nia pasio estis tragika farso,
en kies absurda fablo
komika kaj serioza, konfuzitaj,
rido kaj ploro ekmarŝas.
Sed lplej malbone de tiu historieto estis,
ke tagfine ŝi ricevis larmojn kaj ridon,
kaj mi nur larmojn!
XXXII
Ŝi preterpasis, impresiva en sia beleco,kaj mi lasis ŝin pasi;
mi eĉ ne turnis min rigardi ŝin, kaj tamen
io flustris en mian orelon: "Jen ŝi."
Kiu kunigis vesperon kun mateno?
Mi ne scias: mi nur scias
ke mallongan somernokton
krepuskoj kuniĝis, kaj... "okazis".
XXXIV
Pri vortoj, kaj tamen,nek vi nek mi iam,
post tio, kio okazis, interkonsentos
pri kiu kulpo kuŝas.
Kia domaĝo, ke amo
vortaron ne havos kie trovi
kiam fiero estas simple fiero,
eĉ kiam ĝi estas vere digno!
XXXIV
Ŝi transiras silente, kaj ŝiaj movoj estassilenta harmonio;
sonas ŝiaj paŝoj sonas, kiuj sonante memorigas
de l' fluga himno ritman kadencon .
duonmalfermas siajn okulojn, tiujn okulojn
tiel klarajn kiel la tago;
kaj la tero kaj la ĉielo, kiom ili ampleksas,
brulas per nova lumo en ŝiaj pupiloj.
Ŝi ridas, kaj ŝia ridson' havas notojn
de fuĝanta akvo;
ploras ŝi, kaj estas poemo ĉiu larmo
de tenereco senfina.
Ŝi havas lumon, ŝi havas parfumon,
koloron kaj linion,
formon, dezirgenerantulin',
esprimon, eternan fonton de poezi'.
Ĉu stulta estas ŝi?... Ba! Dum, silente,
Ŝi tenu la enigmon malhela,
ĉiam valoros Kion ŝi silentas, laŭ mia opinio,
pli ol tion, kion iu ajn alia diros al mi.
XXXV
Ne miris min forgeso via!kvankam de tag' miris min via inklino multe pli;
ĉar tio, kio estas ĉe mi iom valoras,
kiom ne povis suspekti vi!
XXXVI
Se de niaj plendoj en libro,oni verkos la historion,
kaj oni forviŝu en animoj niaj tion
kio estos forviŝata sur ties paĝoj;
mi ankoraŭ amas vin tiom multe, lasis en mia brusto
via amo spurojn tiom profundaj,
ke se vi nur forviŝos unun,
tiajn profundajn premsignojn sur mia koro,
mi forviŝus ilin ĉiujn!
XXXVII
Antaŭ vi mi mortos: kaŝataen miaj internaĵoj jam
mi portas la feron per kiu via mano malfermis
larĝan mortvundon.
Antaŭ vi mi mortos: kaj mia spirito,
en sia obstina klopodo,
sidante ĉe la pordegoj de l' morto,
tie atendos vin.
Kun horoj l' tagoj, kun la tagoj
jaroj flugos,
kaj ĉe tiu pordego vi fine frapos...
kiu ĉesas frapi?
Tiam, vian kulpon kaj viajn restaĵojn
la tero gardos,
lavante vin en l' ondoj de l' mort'
kiel en alia Jordan';
tie, kie la murmuro de l' viv'
tremante morti iras,
kiel ondo kiu al bordo venas
Silente elspiri;
tie, kie tombo fermiĝas
malfermas eterneco...
Ĉion, kion ni su silentis
devos paroli ni!
XXXVIII
Suspiroj estas aero kaj iras al aero,larmoj estas akvo, kaj iras al maro.
Diru, virino: kiam amon oni forgesos,
ĉu vi scias, kie ĝi iras?
XXXIX
Kial vi diras tion al mi? Mi scias: ŝi muteblas,ŝi estas aroganta kaj vanta kaj kaprica;
antaŭ la sento en ŝia animo,
akvo ŝprucos el la dezerta roko.
Mi scias, ke en ŝia koro, nesto de serpentoj,
ne estas fibro, kiu al amo respondos;
ke ŝi estas senviva statuo... sed...
ŝi estas tiel bela!
XL
Ŝia mano inter manoj miaj,ŝiaj okuloj en okuloj miaj,
ŝia amplena kapo
ripozs sur mia ŝultro,
Dio scias kiom da fojoj
kun malvigla paŝo,
ni kune vagis
Sub altaj ulmoj
kiuj el ŝia hejmo pruntedonas
misteron kaj ombron al ties portiko!
Kaj hieraŭ..., apenaŭ jaro
pasita kiel blovo,
kun kia delikata gracio,
kun kia admirinda memfido,
diris al mi prezentante
amiko komplezema:
—Mi kredas, ke mi jam vidis vin ie antaŭe.
—Ha! malsaĝuloj,
Vi, kiuj estas de la salonoj,
Klaĉantoj de alta socio,
kaj vi iras tien ĉasante
galantajn implikiĝojn:
Kian rakonton vi maltrafis!
Kian bongustan delikataĵom
esti vorata
mallaŭte en cirklo,
malantaŭ ventumilo
de plumoj kaj oro!"
······················
Diskreta kaj ĉasta luno,
fandkronaj kaj altaj ulmoj,
muroj de ŝia domo,
sojloj de ŝia portiko,
silentu, kaj lasu la sekreton
ne eskapi de vi!
Silentu; ke miaflanke
Mi forgesis ĉion:
Kaj ŝi..., ŝi..., ne estas masko
Simila al ŝia vizaĝo!
XLI
Vi estis uragano, kaj mi altaturo kiu spitas sian potencon:
vi devis ĉu frakasi kontraŭ mi ĉu faligi min..!
Ne povis esti!
Vi estis oceano, kaj mi vertikala
roko kiu firme atendas sian fluon kaj refluon:
Vi devis aŭ rompi min aŭ elradikigi min..!
Ne povis esti!
Bela vi, fiera mi; alkutimiĝintaj
unu superforti, la alia neniam cedi;
La vojo mallarĝa, la kolizio neevitebla...
Ne povis esti!
XLII
Ĵus dirite, mi sentis malvarmonde ŝtala klingo en mia ventro;
mi apogis min kontraŭ muro, kaj momente
perdis mi ĉian senton pri kie mi estis.
Falis sur mian spiriton nokto;
en kolero kaj kompato inundiĝis mia animo...
Kaj tiam mi komprenis kial oni ploras,
kaj tiam mi komprenis kial oni mortigas!
Pasis nubo de dolor'..., kun sufero
Mi sukcesis balbuti kelkajn vortojn...
Kiu donis al mi la novaĵon..?Fidela amiko...
Li faris al mi grandan favoron!... Mi dankis lin.
XLIII
Mi flankigis lampon, kaj sur la randoDe malorda lito mi eksidis,
Muta, serioza, mia pupilo senmova
Fiksita sur la muro.
Kiom longe mi estis tiel? Mi ne scias: kiam lasis min
la terura ebrieco de malĝojo,
La lampo estingiĝis, kaj sur miaj balkonoj
La suno ridis.
Ankaŭ ne scias mi en tiuj teruraj horoj
kion mi pensis aŭ kio trairis mian menson;
Mi nur memoras, ke mi ploris kaj malbenis,
Kaj ke tiun nokton maljuniĝis mi.
XLIV
Kiel en malfermita libromi legas de viaj pupiloj la profundon;
Kial ŝajnigi lipo
ridojn malkredigatajn de viaj okuloj?
Ploru! Ne hontu
konfesi, ke vi amis min iomete.
Ploru! Neniu rigardas nin.
Vidu; mi estas viro... kaj ankaŭ mi ploras!
XLV
En la ŝlosilŝtono de malfirma arko,kies ŝtonojn tempo ruĝigis,
laboro de malglata ĉizilo, montris
gotikan blazonon.
Plumon de ĝia granita kasko.
hedero, pendante ĉirkaŭ ĝi
ombris la ŝildon, sur kies mano
tenis koron.
Kontempli ĝin en la dezerta placo
ni ambaŭ haltis:
Kaj "tiu," ŝi diris al mi, "estas la perfekta emblemo
De mia konstanta amo."
Ve! vere estas tio, kion ŝi diris al mi tiam:
vere, ke sian koron
portos ŝi en sia mano... ien ajn...
sed ne en sia brusto.
XLVI
Ŝi vundis min, kaŝante sin en la ombroj,Sigelante sian perfidon per kiso.
Ŝiaj brakoj rondiris mian kolon kaj de malantaŭ
Ŝi malvarme rompis mian koron.
Kaj ŝi daŭrigas feliĉe sian vojon,
Feliĉa, ridetanta, sentima; kaj kial?
Ĉar neniu sango fluas el la vundo...
Ĉar la mortinto staras!
XLVII
Mi rigardis en la profundajn abismojnde la tero kaj la ĉielo,
kaj mi vidis ilian finon ĉu per miaj okuloj
ĉu per penso mia.
Sed ve!, de koro mi atingis abismon,
Kaj mi kliniĝis por ĝin vidi,
Kaj miaj animo kaj okuloj maltrankviliĝis:
Tiom profunda ĝi estis, kaj tiom nigra!
XLVIII
Kiel oni ŝiras feron el vundo,ŝian amon mi ŝiris el mia interno
kvankam sentis mi tiel farante, ke vivo
ŝiris mi kun ĝi.
De la altar', kiun mi levis ŝin en mia animo,
Mia volo ŝian bildon forĵetis,
kaj la lumon de fido, kiu brulis en ĝi
Antaŭ ol la dezerta altar' estingiĝis.
Eĉ nun, kontraŭbatali mian firman decidon,
havas al mia menso obstina vizio ŝia
Kiam povos mi dormi kun tiu dormo
En kiu sonĝado finiĝas!
XLIX
Foje mi trovas ŝin en la mondo,Kaj ŝi pasas apud mi;
Kaj ŝi paŝas ridetante, kaj mi diras:
—Kiel ŝi povas ridi?
Poste aperas plua rideto sur miaj lipoj,
masko de dolor',
Kaj tiam mi pensas:—Eble ŝi ridas
same kiel ridas mi!
L
Kion sovaĝulo per turpa manofaras el trunko kaprice dion,
kaj poste antaŭ sia kreaĵo li surgenuas,
jen tio, kion vi kaj mi faris.
Ni donis veran formon al fantomo,
de l' menso ridinda invento,
Kaj la idolon faritan, ni oferis
sur ĝia altar' nian amon.
LI
El malgranda vivo, kiu restas al mi,mi volonte donus miajn plej bonajn jarojn,
Por scii, kion vi parolis
Pri mi al aliaj.
Kaj el ĉi tiu morta vivo... kaj el eterna,
kion mi rajtos, se mi rajtas ion
por scii tion vi senkune
pri mi pensis.
LII
Ondoj ondoj, kiuj rompas muĝantesur dezertaj kaj malproksimaj strandoj,
envolvitaj en tuko de ŝaŭmo,
prenu min kun vi!
Ekventoj de uragano, kiuj forprenas
de la alta arbar' velkintajn foliojn,
forbalaita de blinda kirlovento,
prenu min kun vi!
Ŝtormnuboj, kiujn romas ulmo
kaj poste ornamas detiritajn orlojn,
forbalaita en blinda kirlovento,
prenu min kun vi!
Prenu min, pro kompato, tien, kie vertiĝo
prave forŝiros mian memoron...
pro kompato!... Mi timas esti lasita
skun mia malĝojo sole!
LIII
Revenos obskuraj hirundojĉe via balkon' siajn nestojn pendigi,
kaj denvoe kun flufil' al siaj kristaloj
ludante vokos.
Sed tiuj, kiuj sian flugon bremsis
vian belecon kaj mia plezuron kontempli,
tiuj, kiuj lernis niajn nomojn...
tiuj.., revenos ne!
Revenos densaj kaprifolioj
el via ĝarden' murojn grimpi
kaj denove vespere, eĉ pli belaj
siaj floroj malfermiĝos;
Sed tiuj ŝarĝitaj per roso,
Kies gutojn ni vidis tremi
Kaj fali, kiel larmoj de la tago...
Tiuj..., revenos ne!
Revenos de l' am' en oreloj viaj
vortoj ardaj soni;
via koro el sia profunda sonĝo
eble vekiĝos;
sed muta kaj absorbata kaj surgenua,
tiel, kiel oni adoras Dion antaŭ Lia altar'
tiel, kiel mi amis vin.., elreviĝu,
tiel ili amos vin ne!
LIV
Kiam ni denove rapidajn horojnde l' pasinto elvokos
tremanta brilas en ŝiaj nigrajn okulharojn
larmo prompta gliti.
kaj fine glitas ĝi, kaj falas kvazaŭ guto
de roso, pensante
ke, same hodiaŭ kiel hieraŭ, por hodiaŭ morgaŭ
denove ni du suspiros.
LV
Meze de malharmonia bruego de orgio,karesis mian orelon
kvazaŭ malproksima muzika noto,
eĥo de suspiro.
Eĥo de suspiro, kiun mi konas,
formita el spiro, kiun mi trinkis,
parfumo de floro, kiu kaŝita kreskas
en ombra klostro.
Mia adoratino de unu tago, elkora,
—Pri kio vi pensas?— ŝi demandis min.
—Pri nenio...
—Ĉu pri nenio, kaj vi ploras?
—Nu, mi havas
Ĝojan triston kaj tristan vinon.
LVI
Hodiaŭ kiel hieraŭ, morgaŭ kiel hodiaŭ,kaj ĉiam same!
griza ĉielo, eterna horizonto,
kaj marŝi... marŝi!
Moviĝante takte, kiel stulta
maŝino, la kor';
turpaa inteligenteco de l' cerbo
Dormanta en angulo.
Animo, kiu sopiras paradizon,
serĉante ĝin sen fid';
Laca sen cele, ruliĝanta ondo
Ignorante kial.
Voĉo kiu senĉese, kun la sama tono,
kantas la saman kanton;
monotona guto da akvo kiu falas,
kaj falas senĉese.
Tiel tagoj glitas
unu post la alia,
hodiaŭ same kiel hieraŭ... kaj ĉiuj el ili
Sen ĝojo aŭ dolor'.
Ve! fojfoje mi memoras kun suspiro
la malnovan suferadon...
Amara estas la doloro; sed almenaŭ
Suferi estas vivi!
LVII
Ĉi tiu strukturo el ostoj kaj haŭtaĉo,el marŝigi frenezan kapon
laca finfine estas, kiun mi ne trovas stranga;
ĉar, kvankam vere mi ne maljunas,
de la parto de vivo kiu tuŝas min
en la vivo de la mondo, al mia vundo,
mi faris tian uzon, ke mi ĵurus
ke mi densigis jarcenton en ĉiun tagon.
Sekve, eĉ se mi nun mortus,
mi ne povus diri, ke mi ne vivis;
ke vesto, ŝajne nova ekstere,
mi scias, ke ĝi maljuniĝis interne.
Ĝi maljuniĝis, jes; malgraŭ mia stelo!
Sufiĉe jam diras tion mia strebo dolora;
ke estas dolor', kiun pasante ties horora spuro
gravruras en koron, se ne en frunton.
LVIII
Ĉu vi volas, ke de tiu bongusta nektarone amarigu vin la fekaĵoj?
Do enspiru ĝin, tiru ĝin al viaj lipoj,
Kaj lasu ĝin poste.
Ĉu vi volas, ke ni konservu dolĉan
Memoron pri ĉi tiu amo?
Do ni multe amu nin hodiaŭ, kaj morgaŭ
ni diru adiaŭ!
LIX
Mi scias, kio la celode viaj suspiroj estas;
mi scias la kaŭzon de via dolĉa
sekreta febleco.
Ĉu vi ridas?... Iam
vi scios, infanin', kial:
eble vi suspektas,
kaj mi scias.
Mi scias tion, kion vi sonĝas,
Kaj kion en viaj sonĝoj vidas vi;
Kiel en libro, mi povas tion, kion vi silentas,
Sur via frunto legi.
Ĉu vi ridas?... Iam
vi scios, infanin', kial:
eble vi suspektas,
kaj mi scias.
Mi scias, kial vi ridetas
Kaj ploras samtempe;
mi penetras la misterajn profundojn
de via animo de virino.
Ĉu vi ridas?... Iam
vi scios, infanin', kial:
dum vi sentas multon kaj scias nenion,
mi, kiu ne sentas, ĉion scias.
LX
Mia vivo estas dezerto:Floro, kiun mi tuŝas, velkas;
Ĉar sur mia vojo fatal',
Iu semas malbonon
por ke mi rikoltu.
LXI
Vidante miajn horojn de febroKaj sendormo malrapide pasi,
Ĉe la rando de mia lito,
kiu sidos?
Kiam tremantan manon
Etendos mi, proksime al forpaso,
Serĉante amikan manon,
Kiu ĝin premos?
Kiam la morto vitrigos
de miaj okuloj la kristalojn,
miajn palpebrojn ankoraŭ malfermitajn,
kiu fermos?
Kiam sonorilo kurfos
(Se kurfos ĉe funebro mia),
preĝon je ties aŭdo,
kiu murmuros?
Kiam mian palajn restaĵojn
premos la tero jam,
antaŭ la forgesita tombo,
Kiu venos plori?
Kiu, fine, la sekvan tagon,
kiam la suno denove brilos,
ke mi trapasis ĉi tiun mondon,
kiu memoros, ?
LXII
Unue estas tremanta kaj malklara tagiĝo,linio de maltrankvila lumo, kiu tranĉas la maron;
poste briletas kaj kreskas kaj disetendiĝas
En arda eksplodo de klareco.
La brilanta lumo estas ĝojo;
la timema ombro estas malĝojo:
ve! En la malluma nokto de mia animo,
Kiam tagiĝos?
LXIII
Kiel svarmo da ĉagrenataj abeloj,el malluma angulo de memoro
eliras persekuti min memoroj
de pasintaj horoj.
Mi volas forpeli ilin. Vana peno!
Ili ĉirkaŭas, ĉikanas min,
kaj unu post alia por enpuŝi en min venas
akran pikon, kiu amarigas animon.
LXIV
Kiel avarulo gardas sian trezoron,Mi gardis mian doloron;
mi volis pruvi, ke estas io eterna
Al ŝi, kiu eternan amon ĵuris al mi.
Sed hodiaŭ mi vane vokas ŝin, kaj mi aŭdas la tempon
Kiu elĉerpis ŝin, diri:
—Ho, argil' mizera, eterne
Vi eĉ ne povos suferi!
LXV
Nokto falis kaj mi trovis neniun ŝirmejon;Kaj mi soifis!... Miajn larmojn trinkis;
Kaj mi malsatis! Miajn ŝvelintajn okulojn
Mi fermis por morti!
Mi estis en dezerto! Kvankam al mia orelo
de la homamasoj venis la raŭka muĝo,
Mi estis orfo kaj malriĉa... la mondo estis
Dezerto... por mi!
LXVI
De kie mi venas?... plej teruran kaj krudaninter vojoj serĉu:
spurojn de sangantaj piedoj
Sur malmola roko;
Restaĵojn de animo disŝirita
En akraj rubusoj,
diros al vi la vojon
kiu kondukas al mia lulilo.
Kien iras mi? la plej sombran kaj malĝojan
el stepoj trairu;
valon de eternaj neĝoj kaj
melankoliaj brumoj.
kie ajn estas soleca ŝtono
sen surskribo,
Kie loĝas forgeso,
tie estos mia tombo.
LXVII
Kiel bele estas vidi tagonkronitan per fajro leviĝi,
kaj ĉe ties kison de fajro
brili ondoj kaj ekbruli aero!
Kiel bele estas post pluvo
malĝoja aŭtuno en la blua posttagmezo,
parfumon de malsekaj floroj
enspiri ĝis satiĝo!
Kiel bele estas kiam eestas dormemo
dormi bone..., kaj ronki kiel hantoro
kaj manĝi... kaj dikiĝi..!, kaj kia malfeliĉo
ke tio nur ne sufiĉos!
LXVIII
Mi ne scias tion, pri kion mi sonĝislastan nokton;
trista, tre trista ŝajne estis la sonĝo,
ĉar la angoro daŭris mi veka.
Rimarkis mi , eksidiĝante,
malseka la kusenon,
kaj unuafoje sentis mi, rimarkante
per amara plezur' ŝveli animo mia.
Trista afero estas sonĝo
kiu ploro el ni elŝiras;
sed mi trovas en mia tristo ĝojon...
mi scias, ke ankoraŭ havas mi larmojn!
LXIX
Je ekbrilo fulma ni naskiĝas,kaj ankoraŭ lastas ties fulgor' kiam ni mortas:
tiom mallonge estas vivi!
Ni naskiĝas ĉe la ekbrilo de fulmo,
Kaj ĝia brilo ankoraŭ restadas kiam ni mortas:
Tiel mallonga estas la vivo!
Gloro kaj amo al kiam ni kuras
ombroj de sonĝo estas tio, kion ni persekutas:
vekiĝi estas morti!
Vekiĝi estas morti!
LXX
Kiom da fojoj ĉe la piedo de muskajmuroj, kiuj gardas ĝin,
mi aŭdis la sonorilon, kiu je noktomezo
al matino vokas!
Kiom da fojoj spuris mian tristan ombron
la arĝenta luno
Apud tiu de la cipreso, kiu el ties horto
aperigas super la muroj!
Kiam en ombroj la preĝejo vualiĝis,
el sia arko kalkata,
kiom ofte tremi sur vitroj
vidis mi fulgoron de lampoj!
Kvankam la vento en anguloj malhelaj
de la turo fajfadis,
el la ĥoro inter la voĉoj mi konstatis
ŝian voĉon vibrantan kaj klaran!
En vintraj noktoj, se timema animo
laŭ la dezerta placo
kuraĝis transiri, vidante min,
sian paŝon rapidigis li.
Kaj ne mankis oldulino, kiu ĉe la turnkruco,
diris venontmatene
ke de sakristan' mortinta en peko
ĉu estis mi la animo.
En obskuro konis mi angulojn
de atrio kaj portal';
de miaj piedoj la urtikoj, kiuj tie kreskas
la spurojn eble ankoraŭ konservas.
La strigoj, kiuj fortimigitaj sekvis min per
okuloj flamantaj
sukcesis rigardi al mi kun tempo
kiel al bona kamarado.
Apud mi, sentime reptilioj
rampis;
eĉ la mutaj sanktuloj el granito
mi vidis saluti min!
LXXI
Mi ne dormis; mi vagis en tiu limbokie objektoj ŝanĝas formon,
misteraj spacoj, kiuj apartigas
vekon de dormo.
La ideoj, kiuj en rondoj silentaj
rondiris ĉirkaŭ mia cerbo,
iom post iom en sia danco moviĝis
kun takto malpli rapida.
Pri lum', kiu eniras animon tra la okuloj,
La palpebroj vualis la reflekton;s
sed alia lumo la mondon vizian
briligis de interne.
Ĉe tiu punkto, resonis en mia orelo
murmuro simila al tiu, kiu en templo
vagadas konfuze, kiam fideluloj finas
per amen' siajn preĝojn.
Kaj mi aŭdis kiel maldika, trista voĉo
per mia nomo vokis min elfore,
kaj sentis mi flaron de kandeloj estingitaj,
de humideco kaj incenso.
· · · · · · · · · · ·
· · · · · · · · ·· ·
Falis nokto, kaj de l' forgeso sur la brakojn
falis mi, kiel ŝtono, en ties profundan sinon:
dormis mi, kaj vekiĝante ekkriis:
"Iu, kiun mi amis, mortis!"
LXXII
UNUA VOĈO—La ondoj havas harmonion malfortan,
violoj mildan odoron,
brumoj arĝentaj nokton malvarman,
lumo kaj oro tagon,
mi ion pli bonan:
mi havas Amon!
DUA VOĈO
—Aŭro de aplaŭdo, radianta nubo,
ondo de envio kiu kisas la piedon,
insulo de revoj kie ripozas
animo avida,
dolĉa ebrieco,
Gloro estas!
TRIA VOĈO
—Brulanta ardaĵo trezoro estas,
ombro fuĝanta, vanteco.
Ĉio estas mensogo: gloro, oro.
Tio, kion mi adoras
estas nur vera:
Liberecon!
· · · · · · · ·
Tiel boatistoj preterpasis kantante
La eternan kanton,
Kaj ĉe rembato saltis ŝaŭmo
Kaj vundis ĝin la suno.
—"Ĉu vi enŝipiĝas?" ili kriis;—kaj mi, ridetante,
diris al ili preterpasante:
—Antaŭ longe mi jam faris, kaj interkrampe,
mi ankoraŭ havas
Miajn vestojn sur la strando pendantaj por sekiĝi.
LXXIII
Oni fermis ŝiajn okulojnkiuj ankoraŭ malfermis;
oni kovris ŝian vizaĝon
Per blanka tuko;
Kaj kelkaj plorĝemante,
aliaj silente,
el la malĝoja ĉambro
ĉiuj foriris.
La lumo, kiu en vitro
brulis sur la planko,
en la muron ĵetis la ombron de la lito;
kaj inter tiu ombro
vidiĝis intervale,
rigida formo de l' korpo.
Povis esti vidata.
La tago vekiĝis,
kaj ĉe sia unua lumo,
kun siaj mil bruoj
ka urbo vekiĝis.
Antaŭ tiu kontrasto
ke vivo kaj misteroj,
ke lumo kaj obskuro,
meditis mi momenton:
Dio mia, kiel solaj
restas la mortintoj!
El la domo surŝultre
oni portis ŝin al la preĝejo,
kaj en kapelo
oni lasis la ĉerkon.
Tie ili ĉirkaŭis
ŝiajn palajn restaĵojn
per flavaj kandeloj
kaj tukoj nigraj.
Donante de la poranimaj sonoj
la baton lastan
finis maljunulino
siajn lastajn preĝojn;
transiris ŝi larĝan navon,
la pordoj ĝemis,
kaj la sankta ejo
restis dezerta.
De horloĝo aŭdiĝis,
mezurite la pendolo,
kaj de kelkaj kandelegoj,
la ŝprucado.
Ĉio troviĝis ...
tiom timige kaj malĝoje,
Ke mi pensis momenton:
Dio mia, kiel solaj
restas la mortintoj!
De alta sonorilo,
la lango de fero,
donis al ŝi svingante
sian plendan adion.
Funebro en la vestoj,
amikoj kaj familianoj
trairis vice,
funebriĝante.
El lasta rifuĝejo,
obskura kaj streta,
malfermis pioĉo
niĉon en ekstremo.
Tie oni ŝin kuŝis,
ĉirkaŭmuris ŝin poste,
kaj per saluto
adiaŭis la funebro.
Pioĉo surŝultrite
tombigisto
kantante interdente
perdiĝis forfore.
Nokto ekvenis
regis silento;
perdita en ombroj.
Meditis mi momenton:
Dio mia, kiel solaj
restas la mortintoj!
En la longaj noktoj
de glacia vintro,
kiam lignaĵojn
krakigas la vento
kaj vipas fenestrojn
forta pluvego,
la kompatindan infaninon
solece mi memoras.
Tie falas pluvo
kun eterna sono;
tie ĝin batalas
blovo de l' nordvento.
Laŭ malseka muro
kuŝante en truo,
Ĉu pro malvarmo
glaciiĝas ŝiaj ostoj!
Ĉu polvo revenas al polvo?
ĉu flugas animo al ĉielo?
ĉu ĉio estas fia materio,
putro kaj ŝlimo?
Mi ne scias; sed estas io,
kion klarigi mi ne sukcesas
kiu plenigas nin
per kaj abomeno kaj malĝojo,
Lasante tiom tristaj,
tiom solaj la mortintojn!
LXXIV
Vestoj sen zono,Glavoj tiritaj,
Sur ora pordlinio,
du anĝeloj viglas.
Mi venis al l' feraĵoj
kiuj defendas la enirejon,
kaj de la duoblaj kradoj malantaŭe
vidis mi ŝin malklara kaj blanka.
Mi vidis ŝin kiel bildon
Kiu pasas en malpeza sonĝo,
Kiel malforta kaj difuza lumradio,
Kiu naĝas meze de la mallumo.
Mi sentis brulantan
Deziron plenigi mian animon:
Kiel abismo altiras, tiu mistero
Tiris min al si!
Sed ve! La rigardoj de la anĝeloj
ŝajnis diri al mi:
"Nur Dio transiras la sojlon de ĉi tiu pordo!"
LXXV
Ĉu veras, ke kiamdormo tuŝas
per siaj fingroj de rozo
niajn okulojn,
el tiu prizono, kie ĝi loĝas fuĝas spirito
per rapida flugo?
Ĉu veras, ke gasto de nubloj
de brizo nokta al subtila blovo,
flugila supreniras en malplenan regionon
trovi aliajn ulojn?
Kaj tie, nudigita je homa formo,
tie, terligoj rompite
mallongajn horojn loĝas de l' ideo
mondo silenta?
Kaj ĉu ĝi ridas kaj ploras, , kaj abomenas kaj amas
kaj konservas spuron de dolor' kaj ĝoj'
similaj al tiuj, kiujn ĝi lasas transirante
ĉielon meteoro?
Mi ne scias, ĉu tiu mondo de vizoj
vivas ekstere aŭ interne de ni kuŝas;
sed scias mi, ke mi konas multajn homojn,
kiujn ne konas mi!
LXXVI
En la impona navode la templo bizanca,
mi vidis la gotikan tombon, sub la ŝanceliĝanta
Lumo, kiu tremis sur la pentritajn vitrojn.
Manojn sur ŝia brusto,
kaj en ŝiaj manoj, libro,
bela virino ripozas
Sur urno, de l' ĉizilo mirindaĵo.
De la forlasita korpo,
je la dolĉa pezo sinkita,
Kvazaŭ el mola plumo kaj sateno,
faldiĝas sia lito de granito.
De la fina rideto,
radianco dia
gardis vizaĝon, kiel ĉielo gardas
de la mortanta suno radion fuĝantan.
De litkapo ŝtona,
sidante sur la rando,
du anĝeloj, fingron sur lipo,
trudas silenton en la ejon.
Ŝi ne ŝajnis morta;
de arkoj masivaj,
ŝajnis ŝi dormi en duonombro,
kaj en sonĝoj vidi paradizon.
Alproksimiĝis mi de la navo
al tiu angulo ombreska,
kvazaŭ alevni kun silenta mieno
apud lulilo, kie infano dormas.
Mi kontemplis ŝin momente,
kaj tiu bril' varmeta,
tiu lito el ŝtono, kiu ofertis
proksime al la muro, alian malplenan lokon,
vekis en mia animo
soifon por senfino,
avidon por tiu vivo de morto,
Por kiu tujo estas jarcentoj...
· · · · · · · · · ·
· · · · · · · · · ·
Lacata de batalo
en kiu lukante mi vivas,
fojfoje mi memoras kun envio
tiun angulon obskuran kaj kaŝata.
Tiun mutan kaj palan
virinon mi memoras, kaj diras:
Ho, kia amo tiom silenta, tia de la morto!
Gustavo Adolfo Bécquer