Noto pri La libro de la Jaro
Lastan jaron pigris mi, mi konfesas: mi verkis nur unu libron laŭ la tuta jaro, ĉar mi festumis legadon la tutan tempon, kiam mi povis.
Se laŭ la jaro 2024ª mi sukcesis legi 33 librojn, ĉi lastan mi legis 60 diverstemajn. Kaj mi konstatis, ke legado estas la plej grava kaj kontentiga agado, kiun oni povas fari. Sed ankaŭ mi verkis artikolojn ĵurnalajn, fakte opiniajn. La ĵurnalon, kie mi publikigis iilin, VegaMediaPress, malaperigis la subita morto de ties direktoro, Jesús Pons Guillamón. Pro tio mi serĉis novan opiniejon, kiun mi trovis ĉe ĵurnalo SurestePress, kiun Juan Sánchez publikigas el Kartaĥeno. Omaĝe al unua periodaĵo kaj ties direktoro mi publikigis libron je 2020ª, Mi VegaMediaPress (Mia VMP), kiun mi eble iam esperantigos, kvankam antaŭ tio mi publikigos la unuajn cent artikolojn, kiujn mi jam aperigis en tiu dua ĵurnalo, per nova volumo de artikoloj. Sed multaj el ili jam aperis ĉe ĉi tiu magazino en diversaj numeroj, kiel montriĝas en la reteja html-a versio de Kajeroj el la Sudo.
Revenante al la temo de ĉi tiu noto, mi anoncas, ke ekde la venontajn semajnojn oni jam povos legi iom post iom tiun verkon mian, La Granda Trompisto, sekvante mian kutimon de 2016ª, prezenti al vi ĵusan libron mian. Mi enretigas ilin per miaj tri lingvoj, hispana, angla kaj Esperanto. Post la fino de la jaro, mi forigos de la retejo la du unuajn versiojn, kiujn oni povos ekde tiam aĉeti ĉe Amazon aŭ ciferecajn aŭ surpaperajn, kvankam la esperantajn versiojn restos je la dispono de homoj dise tra la mondo por senpaga legado ĉe:
Ĝis nun oni povas legi tie 17 verkojn (kaj iom post iom la 18an) miajn en Esperanto, kiujn mi publikigis laŭ sinsekvaj jaroj, kvankam la unuan jaron (2016) mi publikigis sep, pro tio, ke mi dekomence intencis publikigi La libron de la monato, ĝis kiam realo pruvis, ke tiun taskon mi ne havos tempon fari, kaj mi kontentigas de tiam per La Libro de la jaro.
Notu, ke interkrampe estas la jaro de aperigo:
- Vivu la Respubliko! (2016).
- Infana rakonto, aŭ la soldato kaj la sorĉistino. (2016).
- La peko de l' taliban'. (2016).
- Estu tiel. (2016).
- Avo kaj nepo. (2016).
- La psikoligistino. (2016).
- La jaron, kiam mi estis virino. (2016).
- La kronikistino. (2017).
- La libro de kronikoj anĝelaj kaj ankekdotoj demonaj. (2018).
- La Federacio. (2019).
- Umuo, la ebona hetajro. (2019).
- Kiam marsanoj konkeris La Teron. (2020).
- La insulo. (2021).
- Nekonvenciaj rakontoj. (2022).
- La 7 vivoj de Jesuo (2023).
- Sireno de Serenin'. (2024).
- Ĉiam juna. (2025-...)
- La Granda Trompisto. (2026).