La poezio en Hispanio je la 19ª jarcento

La poezio en Hispanio dum la 19-a jarcento respegulas profundajn ŝanĝojn rilate al literatura stilo, socia konscio kaj nacia identeco. Tiutempe literaturistoj transiris de Ro­mantikismo, al Realismo kaj aperis la unuaj signoj de Mo­der­nismo, kiuj kunportis novajn temojn kaj esprim­manierojn. Je la komenco de la jarcento, romantikismo okupis elstaran lokon. Poetoj José de Espronceda kaj Gustavo Adolfo Bécquer esprimis senton de melankolio, ribelo kontraŭ sociaj kaj politikaj limoj, kaj profundan interesiĝon pri la naturo kaj la individua sento. Espronceda, per siaj verkoj La studento de Salamanko kaj sia plej konata La kanto de l' pirato, montris pasion kaj defion kontraŭ la establitaj normoj, dum Bécquer, en siaj Rimoj, esprimis pli intiman, subtilan kaj muzikan poezion, kiu antaŭsignis la estontan modernisman senteman stilon. Je la dua duono de jarcento XIXª montris pliiĝon de realismo kaj sociala konscio. Kvankam poezio ne estis tiel klare realisma kiel romano, ĝi tamen reflektis sociajn problemojn, la efikojn de la ekonomia kaj politika malstabilecoj, kaj la nostalgieman rigardon al la pasinteco. Poetoj kiel Ramón de Campoamor kaj Gaspar Núñez de Arce alportis raciecon kaj moralajn konsiderojn al siaj verkoj, montrante la influon de pozitivisma penso. Aldone, la XIXª jarcento en Hispanio estis periodo de serĉado de nacia identeco. Multaj poetoj inspiris sin pri historiaj temoj, lokaj pejzaĝoj kaj popolaj tradicioj, kio servis kiel antaŭpaŝo al la tiel nomita Generacio de l' 1898ª, kiu vere aperos en la XXª jarcento.

Sekve, per kelkaj vortoj ni povas diri, ke la poezio en Hispanio dum la jarcento estis riĉa mikso de persona introspekto, romantika pasio, moralaj reflektadoj kaj kreskanta intereso pri socio kaj nacio. Ĝi starigis la fundamenton de la literatura renovigo de la 20ª jarcento.