Enkonduko al la paĝo


RIMARKOJ.-
  1. Se vi vidas strangajn literojn, vi bezonas litertipojn Arial 3. Deprenu por altiri ilin
  2. Por aŭskulti min, deprenu tion por silentigi la muzikon kaj la foton por aŭdi min. Vi bezonas QualcommPure Voice, kiun vi trovos en http://www.eudora.com/purevoice/pluginDL.html.

Kara amiko, mi diras, ke Esperanto estas utila kaj bela...

Esperanto estas la sola planita lingvo kiu estas parolata tra la tuta mondo hodiaŭ, kvankam oni kreis pli ol kvin cent pli laŭ la homa historio.

Se vi legas kaj komprenas tion, mi ne povas malkovri Esperanton al vi. Tio estas malrekta traduko de Esperanto España. Sed ni opinias, ke esperanta versio utilus, por ke multaj legantoj prenu ideojn kaj faru siajn proprajn esperantajn TTT paĝojn nacilingve, kaj tiel nian belan lingvon vi disvastigos pli efike tra la tuta mondo... elektronika!

Por tio, Esperanto Hispanio estas elpensita kiel informa paĝo, verkita de aro de gejunuloj sen emo al monprofito, sed iluziplene disdirante al publiko funkciantan ideon kiu indas funkcii eĉ pli bone!

Pere de tiu ĉi paĝo vi konscios pri la horora problemo pri komunikado kiu homo suferas je la fino de la Dudeka Jarcento, kaj pri kelkaj proponoj kiujn oni faris por solvi tiun maltrankviligantan problemon.

En la origina hispane verkita paĝo ni ofertas esperantan kurson. Ĉi tie ni prezentas ankaŭ kurson, sed estas kurso pri la hispana por geesperantistoj. Ni esperas, ke vi baldaŭ povos legi la hispane verkitan paĝon!

Aliflanke, se vi regas la hispanan la anglan, vi povas trovi la koncernan kurson pri Esperanto.

Ni kunofertas magazinon en la hispana, El Correo del Esperanto, kiun ni esperas, ke vi ŝatos.

Ĝis vi regos la hispanan, vi povas ankaŭ legi la magazinon esperante verkita kiun ni ankaŭ ofertas: Kajeroj el la Sudo. Se vi volas legi ĝin rekte, vi povas se vi deprenas tiun ĉi linion.

Se vin ĝenis neesperantistoj pere de malfacilaj demandoj pri nia lingvo, vi povas profiti la KFD (Kutime Faritaj Demando) kiun ni inkluzivas. La demandoj trovis al ni ekde ni esperantistiĝis, kaj ili estas tre komune faritaj. Se vi havas aliajn demandojn..., kial vi ne sendas ilin al ni? Eble ni kune povos trovi novajn respondojn!

Ni kunigis diversajn dokumentojn publikigitaj de ĵurnaloj temante pri interkomunika problemaro, la angla kaj la hispana. Evidente en viaj landoj, legantoj, vi publikigis jam aliajn dokumentoj, leterojn al la Direktoro, kaj tiel plu... Bonvolu sendi ilin al ni, por ke ni povos traduki en la hispanan kaj aldoni al nia paĝo.

Kontraŭ kion ni ĵus diris, nia motivo ne estas apostoli por Esperanto. La kialo por tiu ĉi paĝo estas sole informi. Se ni konvinkis vin pri io, gratulon al vi, samideano. Male, dankon pro ke vi kunhavis tiun ĉi momenton kun ni.

La lasta aldono al la paĝo temas pri unu el la plej bonaj artistoj de Hispanio, Fernando Sor. Se vi amas muzikon, ni rekomendas, ke vi legu ĝin, ĉar deprenante la ligojn de tiu paĝo vi povos aŭskulti sian muzikon! Ankaŭ, vi legos pri li, kaj pri Hispanio lastcenjara.

Kvankam ni faris tiun paĝon tiel plej bone kiel eble, ni agnoskas, ke eraroj estas farataj. Ni korektis tiujn, kiujn ni konstatis. Eble vi konstatas aliajn. Bonvolu diru al ni, por ke ni povos korekti ilin. Dankon.

Koran saluton,

Jesuo de las Heras


Muziko: Danko, de Vlaho Paljetak.
Datumigita la sbaton 24-an de februaro de 2001.
Deprenu por reiri al Esperanto Hispanio