Redaktore

SALUTO KAJ PREZENTO

Jen ni antaŭ vi, kompano, amiko, kamarado, unuafoje aperas... Ĉu unu plia bulteno en la panoramo de nia stereotipa gazetaro? Verŝajne jes. Nur unu plia. Nia koro ampleksas universojn, sed, komence, niaj monrimedoj liliputas, kaj nia organizo ne elrampis ankoraŭ el la vindoj. Ĉu grave? Tute ne! Ni posedas, tamen, sufiĉan dozon da amo, frenezo kaj aŭdaco por, estante samtempe laboristoj konsciaj pri tiu fakto kaj entuziasmaj esperantistoj, proponi al vi, ke ni kune, pere de ĉi paĝoj, prirevu justoplenan futuron, donkiĥotu kontraŭ la vampiroj kaj la ĉipovaj elverŝu, krom la tuta poezio de nia animo, nian galon kaj niajn disreviĝojn, spegulu, sume, la farton de la hispana laborista-esperantista movado. Nenio ankoraŭ pri definitiva strukturo. Nenio pri la ofteco ĉigazeta. Tion diktos al ni nur viaj emoj, viaj kunlaboraĵoj, la kvanto kaj la forto de la eventoj nin tuŝantaj, viaj bezonoj... Certu, ĉion spite, ke minimume unu fojon jare niaj kajeroj el la sudo flugos viahejmen, distrumpetos sian disdegnon al la tenebroj, tamburos sian fidon pri la utopio -la morgaŭa realo- kaj invitos vin kunpaŝi al la regno de la helo kun la sama humilo kaj modesto de niaj laborkostumoj...

Ek do al la plumo, kamaradoj! Nia dua numero jam avidas eloviĝi...

La Redakcio                     


Kajero 1ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo