Asocio

Kaj fine HALE ekpaŝas

La afero ne estis facila, tute ne, sed ni atingis la celon. Kelkaj hispanaj SAT-anoj, ne multaj, projektis jam antaŭ longe, apenaŭ alvenis al ni la demokratio, fondi laboristan E-asocion en Hispanio, pli-malpli similan al tiuj jam ekzistantatj en aliaj landoj. Sur la fono staris kelkaj LEA-oj kiel modelo. Sed ni trovis survoje seriozajn barojn: unue, okazis provoj en la kataluna regiono, kiuj ne sukcesis... Kaj la projektoj ne sukcesis,ekpaŝas ĉar la eventualaj membroj, grandparte, bedaŭrinde konfuzis la principojn kaj celojn laboristajn kun certaj aspiroj specife naciismaj. La fiasko estis ja neevitebla.

Kelkaj konsciaj katalunaj k-doj, fidelaj al niaj ideoj kaj sufiĉe inteligentaj por distingi laborismon de naciismo, donis al ni la solvon: "fondu vi mem, ekster Katalunio la asocion, kaj ni, katalunaj SAT-anoj elkore kaj solidare kunlaboros kun vi en la komuna tasko". Ni plenumis la konsilon, faris la oficialajn demarŝojn kaj post longa atendado la asocio estis finfine oficialigita. Jen do HALE ĉe la sojlo de nia unua etapo.

Historie, ni diru, ke ne estas tiu ĉi la unua asocio de karaktero laborista naskiĝinta en Hispanio. Citindas la socialistaj E-grupoj "Libera Homo", de Madrido (1910), tiu de la Laborista Ateneo de Gijón (1911), la grupoj de Valencio kaj Kordovo, kaj elstare el ili, tiu de Bilbao, certe unu el la plej potencaj kaj aktivaj de Hispanio en la unuaj jardekoj de ĉi jarcento. Ankaŭ de karaktero laborista estis "Tero kaj Libereco", fondita en 1908 de Mauricio F. Eixala en Barcelono, kaj aliaj ne tiel potencaj, kies mencio trolongigus la liston.

Jen, tiurilate, gravaj laboristaj-esperantistaj atingoj de niaj kolegoj per la menciitaj grupoj:

La akcepto fare de la sindikatoj kunvenintaj en Terrassa en 1904 de propono prezentita de k-do J. Camps, por uzi nur Esperanton en la internaciaj rilatoj inter laboristaj organizoj.

Atentinda evento estis ankaŭ la Dua Sindikatista Kongreso okzinta en Madrido la 14an de Decembro 1919, kie la kunvenintaj sindikatoj aprobis inkludi en siaj respektivaj programoj la disvastigon de Esperanto, decidon adoptitan tiuokaze ankaŭ de la Racionalismaj Lernejoj, dependantaj de la sindikatoj (en tiu momento instruantaj en la vesperaj lernejoj pli ol 800.000 lernantojn en la tuta Hispanio). Ni citu ankaŭ la decidon de la Nacia Kongreso de la Socialista Partio en 1928, rekomendintan al la Internacia Socialista Unuiĝo la alprenon de la lingvo Esperanto por la interpartiaj rilatoj en la tuta mondo. Samkongrese oni akceptis la proponon sendi reprezentanton de la Partio al la Internaciaj SAT-Kongresoj, kio efektiviĝis pere de la tiama socialista deputito Francisco Azorín Izquierdo.

Fine, ni menciu la 14an SAT-Kongreson, organizitan en Valencio en 1934 dank' al la streboj de la Laborista E-grupo de tiu urbo, kaj la anarkiismajn grupojn de Barcelono, tre potencaj en la jaroj antaŭaj al la Civila Milito, kun propraj vaste legitaj gazetoj.

Post tiu rapida rigardo al la historio de la laborista movado, ni devas aldoni kiel informon de niaj lastaj decidoj, ke en la pasinta monato Julio kunvenis en Valencio la hispanaj SAT-anoj, kunvokitaj de la Provizora Komitato de HALE por ekfunkciigi la asocion, kaj decidis:

  1. Elekti Prezidanton k-don Manuel López Hernández, kiu kune kun la SAT-anoj de Seviljo konsistigos la novan estraron de H.A.L.E., kies sidejo estos de nun: str. Sol, 75.- E-41003-SEVILLA.- Hispanio.
  2. Redakti cirkuleron kaj sendi ĝin al ĉiuj hispanaj sindikatoj, proponante starigi E-kurson en siaj respektivaj sidejoj jam en la komenco de tiu ĉi lernojaro.
  3. Elekti niajn k-dojn A. Marco Botella kaj M. Fernández Martín kiel redaktorojn de kreota bulteno, organo de la asocio.
  4. Ĉiuj membroj de SAT en hsipanaj teritorioj estas de nun konsiderataj kiel anoj de H.A.L.E., escepte de tiuj, kiuj skribe ne akceptos ĉi decidon. Ĉiu aŭtonoma hispana teritorio rajtas elekti sian reprezentanton en la estraro.

Pri la karaktero de H.A.L.E sub diversaj vidpunktoj, post la polemiko pri lingvioj, teritorioj, naciismoj, k.t.p., ni preferas prokrasti la komentariojn ĝis venontaj numeroj de nia organo.

Nun ni tute simple anoncas, ke H.A.L.E. vivas kaj jam ekpaŝas.

Antonio Marco Botella.


Kajero 1ª ~ En PDF (paĝo 4ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo