Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Same kiel post tempesto ĉiam kalmas, imitante la Naturon, ni prezentas nun al niaj legantoj spritajn bildojn post serioza temo pritraktita en antaŭa artikolo. Ni nur pretendas, per bonhumoro kaj distro, kompensi niajn k-dojn kaj stimuli ilin al legado de la ankoraŭ restantaj paĝoj.

Pri frenezuloj.-
    Sinjorino vizitis psikiatron. -Mia edzo, doktoro, ne estas sana. Li lavas la aŭtomobilon ĉiutage.
-Tio ne gravas. Mi mem ankaŭ faras tion-
-Jes, doktoro, sed la afero estas ke ni ne havas aŭtomobilon!-

...-...              ...-...              ...-...             

Frenezulo promenas trenante brikon post si ligitan per ŝnuro. Alia promenanto kiu observas tiel strangan konduton diras al li ŝerceme: -Kien vi iras kun tiu hundo?-
La frenezulo, tre serioze, respondas: -ĉu vi ne rimarkas, ke tio estas briko?-
-Nu, pardonu!- Sin ekskuzas la scivolema alparolanto.
Kiam la promenanto foriras, la frenezulo diras al la briko:
-Rapidu, hundeto! Ni jam trompis alian.

...-...              ...-...              ...-...             

Pri kuracistoj.-
Malsanulo: -Do, kion mi devas fari, doktoro?-
Doktoro: -Testamenti-

...-...              ...-...              ...-...             

Bestkuracisto: -Sinjorino, vi maltrafis, mi nur estas bestkuracisto. Kiu adresis vin al mi?-
Pacientino: -Mia bofilo, sinjoro-

...-...              ...-...              ...-...             

Kuracisto esploris artritismon ĉe maljunulino, kiu ekploris. Rigardante ŝiajn abundajn larmojn, la doktoro diris flegme: -Sinjorino, ne ploru! Mi jam diris tre ofte, ke la malsekeco malutilas al vi!


Kajero 1ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo