Administro

Abonprezoj de "Kajeroj el la Sudo"

Pro diversaj leteroj ricevitaj de ni en nia Redaktejo, esprimantaj intereson pri nia bulteno, oni demandis nin pri ĝia periodeco kaj la abonprezo unujara.

Pri la unua, t.e., la periodeco, ni diru, ke tio dependos ĉiam de niaj financoj, do konforme al tiaj ebloj ni aperigos la gazeton, minimume du kajerojn. Rilate la prezon de la jarabono, ni indikos unue, ke por senlaboruloj kaj pensiuloj, tiuj kolektivoj povas individue skribi rekte al nia redaktejo de Zaragozo, kaj ni komplezos al ili kontraŭ laŭvola donaco. La ceteraj k-doj pagos laŭ la jena kotiztabelo:

Jarabonopro por hispanoj (ne membroj de SAT)..................800 Pesetoj
        "            "   francoj .........................................................50 Fr. Fr.
        "            "   belgoj..........................................................290 Fr. belg.
        "            "   germanoj.......................................................20 Gmk.
        "            "   italoj.........................................................8.500 it. liroj
        "            "   svisoj.............................................................15 Sv. kronoj
        "            "   nederlandanoj................................................22 Guldenoj
        "            "   svedoj............................................................55 Sv. kronoj
        "            "   portugaloj.....................................................800 Eskudoj
        "            "   aŭstroj..........................................................110 Ŝilingoj
        "            "   britoj................................................................6 £
        "            "   hispanoj de la ĉiumonata organo de SAT "Sennaciulo" kun membreco...............................................................................1.800 Pesetoj
  1. La hispanaj SAT-membroj pagos saman kotizon kiel pasintjare.
  2. Por aliaj k-doj el diversaj landoj, kies valutoj ne aperos en tiu ĉi tabelo, ili mem faru la koncernan kalkulon rilate la indikitajn kaj sendu la ekvivalenton.
  3. Ni rekomendas al niaj eksterlandaj abonontoj sendi la monon al ni, nepre, per poŝtĝiro, ĉar pere de banko (aŭ dokumento ŝanĝebla en banko), la minimuma procentaĵo postulata de tiu formanĝus la tutan sendaĵon.
  4. Pagojn sendu al nia Asocia adreso en Sevilla aŭ al nia Redaktejo en Zaragozo, ĉiam adresita al la koncerna respondeculo.

Ni petas de niaj gekamaradoj solidare helpi nin per la indikitaj abonoj, fakte de ili dependas nia supervivado. Dankon.

La Redakcio.           


Kajero 2ª ~ En PDF (paĝo 21ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo