Movado

EKSTER IBERIO

Illertissen.- La 62a eksterSAT-Kongreso okazis tiu ĉi jaro en Illertissen (Bavario) de la 5a ĝis la 12a de Aŭgusto 1989, kun 260 partoprenantoj el 31 landoj el la kvin mondopartoj, kiuj aprobis jenan DEKLARACION:

La kongreso

-konstatas, ke konfirmiĝas la pozitiva evoluo al pacaj rilatoj inter Usono kaj Sovet-Unio kun, inter aliaj sekvoj, la tendencoj al solviĝo de multaj lokaj konfliktoj en la mondo;

-observas, la strebadon de la sovetiaj ŝtatinstancoj al starigo de pli libera socio en federitaj respublikoj kaj esperas, ke la legitima penado de tieaj subpremataj minoritatoj al pli da libero tamen ne vanigos la jam konstateblan pozitivan evoluon;

-subtenas precipe la luktojn kiujn gvidas la popoloj mem favore al sia emancipiĝo;

-salutas la pozitivajn ŝanĝojn en direkto al demokratio en Pollando, Hungario kaj aliaj orientblokaj landoj, esperas ke ili favoros la pligrandiĝon de la SAT-membraro kaj bedaŭras, ke aliaj, ekz. Rumanio, restas ankoraŭ sub stalinisma reĝimo;

-konsideras la ĉi-jaran aparte tutmondecan partoprenantaron en la kongreso kiel kuraĝigan antaŭsignon de la sopirata plivastiĝo de la laborista Eperanto-movado en la mondo;

-firme kondamnas la subpremadon (masakrojn, arestojn, ekzekutojn) de la studenta movado kaj ĝin subtenanta popolo fare de la ĉina registaro kaj la ĉesigon de la tiea demokratiiĝo;

-subtenas la lulktojn, en la kapitalismaj landoj, kontraŭ senlaboreco, la nestabila dungiteco, precipe por la gejunuloj.

La kongreso ankaŭ konsentis pri jena

G I V D R E Z O L U C I O :

-esprimas la esperon, ke la aliĝo de signifa nombro da homoj al SAT ekestos ebleco fondi fortajn LEA-ojn en Sovetio, samkiel en aliaj orientaj landoj;

-notas la emon al restarigo de komunista kaj de sindikata frakcioj al revigligo de la sennaciista, al fondo de ekologiista kun la celo pliriĉigi nian movadan vivon;

-deziras, ke SAT reprenu unu el siaj plej gravaj klerigaj taskoj, nome la eldonadon de tiaj gravaj verkoj kiaj estas PV, PIV aŭ aliaj kaj la publikigadon de urĝe aktualaj dosieroj;

-rekomendas pli efektivan kunlaboron kun la perantoj por instigi ilin, en la ĝusta politika momento, elprofiti favoran situacion por plivastigi la SAT-anaron.

-sugestas vigligon de la konsilantara reto, ĝisdatigon de ties listo kaj sekve plialtigon de la laŭstatuta rango de la konsilantaro;

-apogas la agadon de la Amikeca Reto kiel specife porlaboristan socian turismno servantan al la SAT-bezonoj;

-esperas, ke la organizantoj de la venontaj kongresoj povos efektivigi la proponon igi ilin daŭre variaj (ekz. per kurso por komencantoj kaj prezento de nia movado al la ekstera publiko) kaj ankaŭ malpli kostaj, kio precipe gravas por la junularo.

......            ......            ......            ......           

Irano.- Survoje al Indonezio, D-ro Ulrich Lins haltis en Irano, invitita de iranaj respondeculoj universitataj. Li prelegis antaŭ pli ol 80 geesperantistoj, kiuj entuziasme aplaŭdis la doktan paroladon de nia samideano.

......            ......            ......            ......           

Izraelio.- En tiu Mezorienta lando oni instruas Esperanton en certaj lernejoj al infanoj preterpasantaj la mezan intelektan nivelon. Per letero-cirkulero sendita al Izraelia Asocio de Instruantoj, la ministro pri Edukado emfazis la utilon kaj graveco de la Esperanto-instruado.

......            ......            ......            ......           

Germanio.- En la kadro de la 62a SAT-kongreso okazinta en Illertissen, nia kataluna k-do Joan Manau, filo de la hispana tutlanda peranto, partoprenis en kultura programo kiel plenludisto kun du aliaj kolegoj. Multaj el ni sufiĉe bone konos la lertecon de la juna Joan kiel muzikisto kaj ne dubas, ke li sukcesis, kiel en antaŭaj okazoj.

......            ......            ......            ......           

Sovet-Unio.- De nun estas oficiale permesata en Sovet-Unio S.E.U. (Unuiĝo de Esperantistoj el la Sovetaj Respublikoj). Kiel niaj kdoj sendube scias, tiu samtitola Asocio estis malpermesata de Stalin en 1939. La nuna prezidento estas k-do Vladimiro Samedoi, ĵurnalisto.

......            ......            ......            ......           


           
Kajero 2ª ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo