Diversaĵoj

Nekrologoj


En Granada forpasis la patro de nia k-do Miguel Fernández Martín, aktiva membro de H.A.L.E. kaj kunredaktoro de tiu ĉi bulteno. Ni kondolencas nian bonan amikon kaj lian familion kaj tutkore esprimas al li nian simpation okaze de tia malfeliĉo.

......            ......            ......            ......           

Kun Bedaŭro nia ankaŭ sciis pri la forpaso en Madrido de Francisco Azorin Poch, katedra profesoro, elstara esperantisto, filo de nia k-do F. Azorin Izquierdo, eksdeputito de la Socialista Partio en la Hispana Parlamento.

La forpasinto lernis Esperanton, kiam li estis apenaŭ naŭjara kiel lernanto de J. F. Berger, kaj tradukis al Esperanto interesan fakan verkon: "Plurlingva Terminaro pri Statistiko".

Kondolencon al lia familio.


Kajero 2ª ~ En PDF (paĝo 13ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo