Diversaĵoj

La Movado en Hispanio.

Granada.- La pasintan monaton de aprilo Andaluzia Esperanto-Unuiĝo estis invitita de la Muzeo Federico Garcia Lorca por prezenti du el la verkoj de la poeto tradukitaj al Esperanto de la kunredaktoro de "Kajeroj el la Sudo", k-do Miguel Fernández Martín: "La domo de Bernarda Alba" kaj "Sanga nupto".

En tiu aranĝo partoprenis la Komitato de HALE.

......            ......            ......            ......

Sevilla.- La prezidanto de Hispana Asocio de laboristoj Esperantistaj, k-do López Hernández sendis cirkuleron al ĉiuj membroj, indikante la problemojn plej gravajn de la Asocio kaj invitante ĉiujn partopreni en la ĉi-jara kunveno okazonta en Bilbao samtempe ol la HEF-Kongreso.

.....            ......            ......            ......

Monumento honore al D-ro L.L. Zamenhof.-

En Sabadell, kataluna urbo de Hispanio, oni komencis la preparajn laborojn por starigi monumenton honore al D-ro Zamenhof.

La monumento estos 12 metrojn alta, kaj konsistos el kvar metalaj kolonoj, kies simbolo estas: "Esperanto en la kvar ĉefpunktoj de la mondo". Sur la plej alta kolono staros la kvinpinta stelo, kies dimensio estos unu-metra.

La kosto de la monumento superos sep milionojn da pesetoj kaj la laboroj por starigi ĝin daŭros proksimume tri monatojn.

Ĉe la piedo de la monumento oni surmetos reliefan vizaĝon de D-ro Zamenhof, kun memortabulo indikanta la gravan esperantistan eventon. La monumenton oni lokos en unu el la precipaj arterioj de la menciita urbo Sabadell, ĝuste en la bulvardo D-ro Zamenhof inaŭgurita en la jaro 1912.

Oni esperas inaŭguri ĝin en monato Septembro.

.....            ......            ......            ......

Bilbao.- En la ĉefurbo de Vaskoklando okazis la 49a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 19a ĝis la 23a de Julio, en kies Ĝenerala kunveno oni elektis la novan estraron de Hispana Esperanto-Federacio (HEF), kiun prezidos S-ro Alonso Núñez, de Santiago de Compostela. La sekretariejon oni starigos en Seviljo kaj la Redakcion de "Boletin" en Zaragozo.

La kongresanaro konsentis pri jena poto al la aŭtoritatuloj:

"REZOLUCIO DE LA 49A HISPANA ESPERANTO-KONGRESO, OKAZINTA EN BILBAO DUM LA TAGOJ 19a ĜIS 23a DE JULIO 1989.-

  1. La esperantista kolektivo, ekzistanta jam de unu jarcento, konsistigas socian grupon interesiĝantan kaj dediĉatan al kultura tasko flegadi kaj uzadi la internacian lingvon Esperanto:
  2. La Kongreso konstatas, ke aldone al la homoj rekte aktivaj en la flegado kaj uzado de Esperanto, ekzistas kreskanta nombro de gejunuloj dezirantaj ĝin lerni sub la samaj kondiĉoj kaj akademia valideco kiel la ceteraj lingvoj.

Tial, la kongreso petas de niaj edukaj aŭtoritatoj, ke ili faru la oportunajn aranĝojn cele al tio, ke en la kadro de la nunaj instruplanoj antaŭvidantaj la studadon de du fremdaj lingvoj, Esperanto iĝu plia elekto-alternativo por la gelernantoj".

.....            ......            ......            ......

KUNVENO DE HISPANA ASOCIO DE LABORISTOJ ESPERANTISTAJ.-

Ankaŭ en la sama vaska urbo, kunvenis nia Laborista Asocio la 20an de Julio, je la naŭa matene por debati jenan tagordon:

  1. Legado kaj eventuala aprobo de la antaŭa akto. (Julio 1988).
  2. Resumo aktivaĵoj de la periodo Julio 88-Julio 89.
  3. Resumo pri nia agado por "Kajeroj el la Sudo" kaj decidoj pri ĝia tuja estonto.
  4. Kotizoj kaj ekzamenado de niaj financoj.
  5. Programo por al venonta periodo 1989-90.
  6. Elekto de Komitato kaj sidejo de la Asocio.
  7. Petoj, sugestoj kaj demandoj.

La rezultojn de la kunveno oni povas resumi per tiuj ĉi koncizaj paragrafoj:

  1. La kunvenintoj aprobis la antaŭan akton.
  2. Oni decidis konfirmi la estraron kaj la redaktorojn en samaj postenoj.
  3. Oni esprimis dankojn al la redaktoroj de nia bulteno kaj instigis ilin daŭrigi la taskon en la redaktado de la gazeto kun sama entiziasmo.
  4. Oni aprobis la bilancon de niaj financoj, kiuj prezentas jenajn bazajn ciferojn:

Tiuj ciferoj tue ne devas trompi niajn gek-ojn rilate al la pozitiva rezulto de niaj financoj en la ĵus finita periodo, ĉar granda parto de la unuaj elspezoj de la Asocio estis malavare pagitaj el la propra poŝo de kelkaj el niaj k-doj. De nun, la Asocio devos funkcii per siaj propraj rimedoj kaj, kompreneble, la afero ne solviĝos estonte tiel optimisme kiel ĝis nun. Cetere, ĝis la fino de la jaro oni devos priatenti la pagojn de la bultenpreservado, urĝas la solidara helpo de niaj simpatiantoj, kiuj espereble sin montros sub la formo de abonoj al la bulteno aŭ kiel novaj membroj de la Asocio.

Fine, ni diru kiel resumo de la kunveno, ke k-do Manau, landa peranto, reprezentis nin en la 62a SAT-Kongreso en Illertissen kaj ankaŭ antaŭ la diversaj LEA-oj. Ni do insistas, ke por alfronti la periodon 1989-90 ni ne nur bezonas monon, sed precipe la kunlaboradon, entuziasmon kaj kuraĝon de nia membraro.


Kajero 2ª ~ En PDF (paĝo 14ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo