Redaktore

Nur marŝante oni faras vojon...

Jam ni denove antaŭ vi, kamarado (ino) bona kompano nia. Jes, ni iom malfruis, sed kredu min, ni tute ne kulpas: ni jam anoncis al vi, sufiĉe antaŭtempe, ke financi nian gazeton restos ĉiam nia konstanta defio, ĉar la nombro de nia anaro ne estas alta, kaj sekve niaj monrimedoj liliputaj por niaj bezonoj...

Ni ja ne scias almozpeti, sed devo nia estas, prezenti al niaj legantoj la kaŭzon de niaj problemoj: ni sendas pli ol la duoblon de nia eldono al ne-membroj, ni do bezonas novajn abonantojn, ĉar ni tute ne volas rezigni pri nia malavaraVojon sinteno.

Cetere, en nia dua paŝo ni volas speciale omaĝi la elstaran figuron de la granda hispana poeto Antonio Machado okaze de la kvindeka datreveno de lia forpaso en Colliure, Suda Francio, ekzilita post la malvenko de la hispanaj respublikanoj en la civila milito 1936-39, do ĉi numero de nia modesta revuo precipe emfazos lian poezion, kiu rangas inter la plej elstaraj de nia epoko, kaj substrekos la ne sufiĉe konatan dimension (almenaŭ internaciskale) de la homo de "la intimaj emociaj lirikaj solecoj"...

Filozofieme, Antonio iam verkis poemeton, kiu tre rapide famiĝis kiel prava aserto pri farenda tasko, ĝi esence diras, ke "vere ne ekzistas vojo, nur marŝante oni faras ĝin". La poemeto tekstas:

Vojmarŝanto, viaj spuroj
estas nur la sola pado.
Ne ekzistas voj', marŝanto,
nur kiu faras la paŝon.

Marŝanto vi faras padon,
kaj rigardante post vi,
oni perceptas kun klaro
vojon sen ebla reir'.

Ne ekzistas voj', marŝanto,
nur holsulkoj sur la maro!

Redaktante la duan-trian numeron de "Kajeroj el la Sudo", ni intencas "nur fari vojon" en nia tasko, kiel talente iam proklamis nia honesta granda poeto.


Kajero 2ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo