Literaturo

In memoriam: Antonio Machado Ruiz

Antaŭ kelkaj semajnoj, la 22an  de Februaro, ĝuste la saman tagon antaŭ kvindek jaroj, forpasis en Collioure, apud mara vilaĝeto sudfranca, la hispana poeto Antonio Machado Ruiz. Li estis tie alveninta la 27an de Januaro kun multaj aliaj batalantoj kaj fideluloj al la hispana respublika kaŭzo venkita, do lia ekziliĝo apenaŭ daŭris ne unu monaton.

Antonio Machado naskiĝis en Seviljo, la ĉefurbo de Andaluzio, en 1875, sed translokiĝis baldaŭ al Madrido kun la tuta familio, kiam li estis nur okjara, tuj post ol lia avo estis akceptita kiel katedra profesoro en la Centra Universitato.

Li edukiĝis en la Institucio pri Libera Instruado, prestiĝa pedagogia lernejo fondita en Hispanio (1876-1939) de kraŭsismaj profesoroj, kontraŭaj al la instrumetodoj uzitaj tiam en la oficialaj medioj. La nova neŝtata lernejo celis modernigi la hispanan socion per la edukado.

Baldaŭ la juna Antonio montris sian inklinon pri beletro, specialan kapablon por literaturi kaj komencis kunlabori en fakaj revuoj. Lia poezio estas, esence, simpla, kaj lia metriko spegulas preferon pro la rimo asonanca. Li penetrigas siajn versojn per ĉarma melankolio kaj profunda emocio, kaj forigas el ili ĉiajn ornamajn elementojn kaj brilajn metaforojn. Oni povas diri, ke li atingas idealon pri poezio, konsistantan en ĝia prezento nuda je pitoreskaj rebriloj, montrantan per apenaŭ percepteblaj rimo kaj ritmo la belecon de la konceptoj, kiujn li volos esprimi.

Jen unu el al poemoj klare montranta la karakterizojn menciitajn:

Nokte, kiam mi dormadis,
mi sonĝis, reva fikci'!
ke fontaneto ŝprucadis
en la korintern' de mi.

Tra kiu kaŝa kanalo
vi venas, akv', tien ĉi,
font' de nova ekszistado
ne gustumita de mi?

Nokte, kiam mi dormadis,
mi sonĝis, reva fikci'!
ke abelaron mi havis
en la korintern' de mi,
kaj l' koloraj abeloj
tie fabrikis kiun (1)zel'
vakson kaj dolĉajn mielojn
el la malnova tristec'.

Nokte, kiam mi dormadis,
mi sonĝis, reva fikci'!,
ke ardanta sun' lumadis
en la korintern' de mi.
Ardana, ĉar ĝi brulumis
kun la varm' el propra dom',
estis sun' ĉar ĝi prilumis
kaj incitadis al plor'...

Nokte, kiam mi dormadis,
mi sonĝis, reva fikci'!,
ke prpra dio sin kaŝis
en la korintern' de mi.

La poemoj sen retoriko de Machado montras ankaŭ intimisman poezion; li konfesas: "mi ĉiam konversacias kun la homo en mi mem akompananta", cetere, li filozofias pri si mem kaj konstante dialogas kun sia epoko, kun ĉiuj elementoj, kiuj lin ĉirkaŭas: kun  la fontano, kun la aŭroro, kun la vento, kun la nokto, kun la ulmoj kaj precipe kun sia koro... kiel en tiu ĉi poemo: Machado.

Estis certa nokt' de Majo
obskurblue kaj serena.
Sur l' akuta cipresalto
brilis la luno plenplena
lumigante la fontanon
el kie l' akvo luddancis
intertempan ploron kanton
sur el ĝi oni aŭdadis...

Poste, aŭdiĝis l' akcento
el kaŝita najtingalo...
Skue rompis forta vento
l' akvokurbon de l' fontano.

Kaj mildega melodio
la ĝardenon erarvagis,
inter mirtoj, muzikisto
la violonon ludadis.

Estis akorde lamento
el juneco kaj el amo,
por la luno, por la vento,
por najtingal' kaj por l' akvo.

La ĝarden' havas fontanon,
kaj la fontano ĥimeron...
Voĉ' aŭdigis dolorkanton
animon el printemp-eĥo.

Mutiĝis la voĉ' lamenta
kaj el violon' la ritmo.
Vagis nur melankolio
tra la ĝardeno silenta.

Aŭdigis nur melodio
el la fontan' kapricema...

Cetere, li ne emis frekventi kunvenojn, nek la bruan societan vivon de la tiamaj poetoj, bohemianoj kaj artistoj: modesta, sincera kaj ĝisfunde honesta, li sentis la belecon de la longaj silentoj, la emocion de la intimaj solecoj, la profundan alrigardon de  interna mondo plena de lirikaj eĥoj, kiuj pli bone respondis al lia koncepto pri poezio, kiun li difinis kiel "profundan tremetblovon de la spirito"...

Kiam Machado estis 24-jara, li alvenis unuafoje el Parizo, kie li laboris dum kelkaj monatoj en la eldonejo Garnier, tempo, kiun li profitis por interkonatiĝi kun elstaraj intelektuloj tiuepokaj: Pio Baroja, Gómez Carrillo, Óscar Wilde, Joan Moreas, k.a., sed post kelkaj monatoj li revenis al Hispanio por daŭrigi siajn studojn kaj ne post longe publikigis siajn poemojn en la modernisma revuo "Electra" apenaŭ ĵusfondita.

En 1902 Antonio Machado vizitas duafoje Parizon, kie li konatiĝas kun la fama sudamerika poeto Rubén Darío. Ambaŭ poetoj tuj intersimpatias, kaj Antonio verkas belan poemon omaĝe al Rubén esprimante sian admiron "al tiu nobla poeto, kiu aŭskultis la vesperajn eĥojn kaj la aŭtunajn violonojn de Verlaine"...

Rubén respondis la omaĝon pentrante per neimiteblaj versoj fidelan portreton de Antonio. Mi ne povas eviti la tenton reprodukti por vi la poemon, ĉar per tiaj versoj vi perceptos pli trafan bildon pri Antonio, ol se mi skribus paĝojn kaj paĝojn. Rubén desegnis tiel la portreton:

Silentema kaj mistera
li iris kaj ree venis.
Lia rigardo serena,
tiel profunda spektis
ĝis ĝi iĝis nevidebla...

Li parolis kun akcento
de hom'timeme fiera,
kaj la hel' de lia penso
lumis tiel perceptebla,
ke oni sentis l'impreson
vidi en la kap' pensema
brulantaj siajn ideojn
de brila homo bonega.

Certe, li paŝtus leonojn
kun ŝafoj en harmoni'.
Li same kondukus ŝtormojn
aŭ mielon ĝis la fin'!

La plezurojn de la amo
kaj mirindaĵojn el viv'
li kantis per versoj belaj,
kies sekret' gardis li.

Rajde sur rara Pegaz'
li venis al infinit'.
Mi preĝas por Antonio
la dioj ja gardu lin!

Je la fino de la ĵus indikita jaro, nia poeto publikigas sian unuan verkon "Soledades" (Solecoj), pri kiu Juan Ramón Jiménez diris: "Libro de aprilo, amara kaj blua, plena de karesantaj brizoj, de fontomuzikoj kaj aromoj liliaj. Por ke nia spirito alproksimiĝu al Okcidento karesata de tiu ĉi liro, kiu havas la tutan antikvan melankolion kastilian de la koploj de Don Jorge Manrique kaj la belan ritmon riĉan kaj diamantan de la romancoj de Gongoro".

La vivo de Antonio vibras en la intima kolokvo de siaj versoj pri ĉiu momento kiun li vivis oni trovas signifoplenan versaĵon kantante ĝin...

Mia infanaĝo estas, hela korto sevilja
kaj klara horto, kie citrono maturiĝas.
Mia juneco, dudek jaroj sur ter' kastilja;
mia viv', kazoj, kiujn mi plaĉe ne eksplikas...

Kaj kiam forpasis lia profesoro, la fama pedagogo Giner de los Ríos, gvidanto de la Insitucio pri Libera Instruado, kie li studis, Machado dediĉas al li kortuŝajn versojn:

Forpasis en l' ektatiĝa lumo
nia kara, la Majstro amata,
kiu imagis por Hispanujo
kleriĝon kaj reflorigon grandan.

alportu lian korpon al suno!,
amikoj, al la montaro alta,
al la montoj kun verdoj kaj bluoj
de l' ampleksega Guadarrama,
kie en la abismoj sen fundoj
la verdaj pinaroj rave kantas... ktp

Pri la travivaĵoj de Antonio Machado en Soria, la plej intense vivitaj en la ekzistado de la poeto, li verkis multenombrajn poemojn, kiuj plenigas ĉiujn Antologiojn de la moderna hispana poezio, sed la forpaso de la amata edzino, la juna Leonor, estis terura bato por li, tiel drame sentita, ke li eĉ intencis mortigi sin, kiel letere li konfesis al sia amiko Juan Ramón Jiménez, sed en sama letero li aldonis: "se ian forton mi havas, mi deziras profiti ĝin, estas ja necese defendi tiun Hispanion ŝprucantan kontraŭ la mortinta maro de tiu alia Hispanio inerta kaj pasiva, kiu minacas dronigi ĉion", ... sed li ne povis eviti rememori dolorajn scenojn de l' pasinto kaj la amatan edzinon, kaj denove la versoj esprimis tiujn suferojn, kiam li skribis:

Iun someran nokton varman,
aperta estis la balkono,
samkiel en la nokto ĉarma
estis la pord' de mia domo.

En mia dom' venis la morto
sen atentigi per rigardo
ion rompis en sia korpo
pro la fingroj de la mano.

Piedŝove, sen min rigardi,
antaŭ mi repasis la morto,
mi koleris: kion vi faris?
La morto ne donis respondon.

Mia infanin' pace restis,
mi sentanta akran doloron,
ho, ve! kion  la mort' ja rompis
estis ligil' de niaj koroj...

Scivola pri ĉio, kio koncernas la scion, Machado studis filozofion kiel lernanto en Parizo de la famaj profesoroj Bergson kaj Bedier, kaj en Hispanio doktoriĝis pri beletro kaj filozofio. Dum multaj jaroj li instruis la francan lingvon kiel gimnazia instruisto.

Fidela al la idealo demokrata, kiun li ensuĉis infanaĝe en la Lernejo pri Libera Instruado, li neniam ĉesis strebi al popolaj aspiroj: li estis unu el la malmultaj respublikanoj, kiuj hisis la trikoloran flagon en la urbodomo de Segovia ĉe la alveno de la Dua Respubliko en 1931. Li kunlaboris efike en la fondo de Popola Universitato en Segovia, organismo neoficiale kreita por eduki nur laboristojn, kaj fine, dum la civila milito li batalis per sia plumo defendante demokration, en Madrido, en Valencio, en Barcelono, ĝis la fino.

Antonio Machado estis proklamita akademiano de la hispana lingvo, sed neniam li legis sian protokolan diskurson, kiu devus investi lin kiel membron de la Akademio. Kunlabore kun lia frato Manuel li verkis plurajn teatraĵojn, dramojn kiuj sukcesis, kiam ili estis publike prezentitaj.

Antaŭ kelkaj semajnoj, okaze de la kivindekjara datreveno de lia forpaso, francaj kaj hispanaj ministroj, verkistoj, politikuloj kaj elstaraj intelektuloj iris al la vilaĝo Collioure por omaĝi la aŭtoron de "Solecoj", "Kompleta Poemaro", "Elektitaj Paĝoj", "Novaj Kanzonoj", "La Milito", k.a. Se li estus vivanta, certe ke li ne estus aprobinta tiajn publikajn elmontrojn... La poeto de la "sonora soleco" kaj "la intimismaj kolokvoj" estis modesta sincera homo neŝatanto de pompoj aŭ solenaĵoj. Li forpasis en Collioure, sola antaŭ la maro, kune kun tiu hispana popolo ekzilita, kiu batalis kontraŭ la reakcio ĝis la fino.

Kaj kiel li profetis en sia poemo "Memportreto", li renkontiĝis kun la morto kiel li deziris:

... Kaj kiam venos la lasta vojaĝtago,
kiom la ŝip' senreturne estu preta,
vi trovos min kiel la filojn de l' maro,
sen pakaĵoj, preskaŭ nuda, tutleĝera...

Jes, forpasis la poeto, sed lia poezio restos por ĉiam kiel ekzemplo de simpleco, beleco kaj homamo.

Antonio Marco Botella       


Kajero 2ª ~ En PDF (paĝo 4ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo