Humuro

Bonvolu ridi... sed ne tro!

Tiu  Pajaco.ĉi rubriko ne pretendas esti speciale inĝenia aŭ inciti niajn legantojn al tondra rido. Ni kolektas kaj publikigas ĉi tiujn spritaĵojn celante nur, per distro kaj bonhumuro, malstreĉigi la menson de niaj k-doj (inoj) post atentado de "seriozaj" artikoloj kaj stimulo ilin al legado de la ceteraj.

Atentinda eraro.- Dum la geedziĝa vojaĝo, juna paro veturis tra longa malhela tunelo. Kiam reheliĝis, la edzino, kun ruĝiĝintaj vangoj ŝi diris al sia edzo:
-Mi deziras, ke baldaŭ alia longa tunelo venu!- -Kial do?- respondis la edzo, -mi tre enuis la la lasta tunelo-.
-Sed mia kara, ĉu ne estis vi, kiu tiel arde kisis min?-

......            ......            ......            ......

Alia eraro.- En strando sinjoro rimarkas, ke en la maro dronas virino, kiun li opinias sia edzino.
    Alarmite li vokas membron de la savbrigado: -Mi donos al vi cent mil pesetojn, se vi savas mian edzinon-
    La naĝisto ĵetas sin en la maron kaj post momento li revenas kun senkonscia virino ĉe la brakoj.
-Jen via edzino, mi atendas do la promesitan rekompencon-.
-Jes, mi promesis cent mil pesetojn por la savo de mia edzino, sed tiu virino estas... mia bopatrino!-
-Nu, komprenite- diris la naĝisto, kiom mi ŝuldas nun al vi?-

......            ......            ......            ......

Kuracisto konsilas al kliento:
-Ne zorgu tiom multe pri mono! Ĝuste antaŭ unu monato, alia kliento ne povis dormi, tial ke daŭre li memoris pri mono, kiun li ŝuldis al sia tajloro. Mi konsilis al li absolute forgesi tion, kaj nun li vivas tre feliĉa-
-Efektive, doktoro, mi konas ja tiun kazon, kiu portis min al la nuna stato, ĉar bedaŭrinde mi estas la tajloro de via anekdoto-.

......            ......            ......            ......

En la lernejo.-
Profesoro: -Nun vi jam scias, kio estas ŝafo, kaj por kio ĝia lano utilas-. -Diru a mi, Joĉjo, el kiu ŝtofo estas farita via pantalono?-
La lernanto Joĉjo: -El malnova pantalono de mia patro-.

......            ......            ......            ......

Inter literaturistoj.-
-Ĉu vi scias, ke mia amiko poeto A,B.C. decidis, ke lia verskolekto ne estu publikigata ĝis post lia morto?-
-Jen lerta decido- diris verkisto B.X.X., -Tiel ĉiuj ja deziros, ke li longe vivadu!-

......            ......            ......            ......

En la ŝuvendejo.-
Vilaĝano iras en ŝuvendejon kaj petas paron da ŝuoj. La ŝuvendisto, vidante tiel grandajn piedojn, ekkriis:
-Ho, kia piedo! neniam mi vidis alian saman!-
-Ĉu ne?- diris la vilaĝano, -rigardu alian!- kaj naive montris la alian kun fiero.

......            ......            ......            ......

En juĝejo.-
La juĝisto: -Kie, antaŭe, mi vidis vin?-
La akuzato: -Mi havis la honoron doni kantlecionojn al via filino-
La juĝisto: -Kvindek jarojn da punlaboroj!-

......            ......            ......            ......



Kajero 2ª ~ En PDF (paĝo 9ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo