Tiuj niaj

Niaj pioniroj: F. Azorin

Arkitekto, urbonkonsilanto de Kordovo kaj deputito en la hispana Parlamento kiel reprezentanto de la Socialista partio dum la dua-respublika periodo.

Li proponis en Kongreso de las Socialista partio rezolucion favoran al Esperanto, kies akcepto devigis lin partopreni la SAT-Kongresojn de Goteborg kaj Stutgart kiel delegito de tiu partio.

En la SAT-KongresoAzorin okazinta en Valencio en 1934, li prezidis la laborkunsidojn, kion li ankaŭ faris en pluraj hispanaj kongresoj.

Li publikigis multenombrajn artikolojn en "El Socialista" de Madrido, favorajn al Esperanto kaj ankaŭ en aliaj hispanaj ĵurnaloj.

Membro de la Hispana Instituto de Esperanto, li multe strebis kiel publika homo al la oficialigo kaj disvastigo de la lingvo, kaj speciale influis antaŭ la Ministerio pri Edukado por atingi oficialan ĉiujaran subvencion.

Aŭtoro de "Oklingva Vortaro" (1932), "Esperanta Gramatiko por hispanlingvanoj" (Kordovo - 1924), "Terminologio de la Arkitekturo" (1932), triakta dramo "Adamo kaj Eva" (1954), "Universala Terminologio", kaj fine li ankaŭ verkis PIV de Esperanto (unua volumo), sed kun tiaj vortreformoj, ke la Akademio ne akceptis ĝin.

Facilparola preleganto pri Esperanto en laboristaj medioj, li profitis kongresojn kaj renkontiĝojn de esperantistoj por prelegi en la popoldomoj propagandcele.

Francisco Azorín estis ankaŭ Vicprezidanto de  Hispana E-Asocio en 1936, dum la hispana milito diplomate reperezentis la Respublikan Registaron en la sudo de Francio, kaj post ol ĝi ekziliĝis en Meksikio, kie li forpasis en 1975.

Markus           


Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo