Humuro

Bonvou ridi... sed ne tro!

Tute nature

    Ebria homo eniris la familiregistran oficejon de la komunumo kaj ekdiras: -Sinjoroj, bonvolu noti, mia edzino naskis ĝemelojn-
La oficisto: Kial vi diras sinjoroj? Mi sidas sola ĉe la tablo-
La ebriulo: -ho, sinjoro, senkulpigu min, mi kuras hejmen por rigardi, ĉu eble ankaŭ tie ne naskiĝis ĝemeloj -.

    Mia amiko Jozefo posedas malgrandan bienon en la bedaro de rivero Segura, kie kreskas la plej bongustaj figoj el la tuta regiono. En certa okazo, mi malsanis kaj sekve perdis la apetiton. Mia amiko vizitis min kaj povis aŭdi la plendojn de mia edzino pri mia apetito kaj tial promesis sendi al mi la plej bongustajn apetitvekajn figojn el liaj figarboj.
    La sekvantan tagon venis ĉe mi lia fileto kunportante unu bonaspektan bonegan figon, kune kun noteto de mia amiko. La noteto diris, ke li sendas al mi tri ekzemplerojn el la plej bonaj figoj. Mirigite, ĉar mi vidis nur unu, demandis de la knabo: -nu, kion vi faris el la aliaj?- La kabo, unu el tiuj nuntempaj viglaj infanoj kapablaj eĉ vidi kreski la herbon, atente aŭskultis mian surprizan demandon, kaj per rapida movo prenis la restantan figon kaj en kelkaj sekundoj formanĝis ĝin.
Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo