Socialo

Vualoj, diskriminacioj, koloniigo

    Kiam mi lernis Esperanton, ne pli malfrue ol 1937, tre bona amiko mia korespondadis kun k-do Henri Chabriére. Oni vivis en tiuj momentoj ĉe ni (en plena interfrata milito) horojn de vera ekzalto de la demokrataj valoroj, kaj estis granda ĝuo por ni, aŭskulti nian amikon legi la ricevitajn leterojn de la franca korespondanto, skribitajn en korekta Esperanto kaj esprimantajn pripolitikajn konceptojn, kiuj fidele difinis lian demokratan sentivecon.

Kvankam vualo mi neniam konis persone k-don Chabriére, mi, ĉiam admiris lin, kaj tenas en mia memoro lian nomon kun grandaj respekto kaj estimo.

Kio okazis, por ke, malgraŭ mia admiro al la citita homo, legante hodiaŭ lian artikoleton "La vualo leviĝas" en la bulteno de SAT-Amikaro mi, ne plu tiel alte taksas lian demokratan sentivecon? Tute simple, li pritraktas gravan temon socian tre subjektive, eĉ mi dirus, ke iom frivole, ĉar li kaŝas la veran problemon sub la masko de prilaika lernejo kaj fanatikismo, liliputigas granddimensian kulturan agreson al individuoj kaj lanĉas eraran opinion pri ĝi.

Antaŭ ne longe la afero estis sufiĉe polemika en Francio, kaj ĝi komenciĝis kiam tri lernantinoj arabaj kun islamaj vualoj estis pro tiu motivo forpelitaj el lernejo de la urbo Creil (Departemento Olise). Sed tiu ne estas la sola kazo okazinta kaj facile mi povus citi aliajn de simila karaktero.

Konkrete, pri la kazo de la lernantinoj vualitaj, ni diru, ke la afero eksplodis tuj post la menciita forpelo: ĝi brue saltis al la strato, al la ĵurnaloj, al la Parlamento, kaj eĉ la franca ministro pri Edukado mem devis publike deklari por defendi la direktoron de la eduka centro, ĉar, laŭ li, "Francio ne povas toleri la religian netoleremon", el kies deklaro oni deduktas, ke la ministro povas interpreti laŭplaĉe per ekstera aspekto de la individuo, se iu persono apartenas aŭ ne al certa religio, kaj ankaŭ... ke li, la ministro, sekve de tiu interpreto, povas ne respekti la rajton de la civitanoj sin vesti laŭ la propraj volo kaj konscienco, ĉar, ni metu kiel ekz., kial ne interpreti tiujn vestojn, tiujn vualojn, ne kiel religian signon, sed kiel esprimon pri identeco de la propra popolo?, aŭ, ĉu eble esprimi la propran elpopolan identecon ankaŭ atakas la laikismon de la lernejo? La afero ne estas tiel simpla!

Cetere, nia k-do H. Ch. sin demandas: "ĉu estas normale malpermesi, ke islamaj lernantinoj surhavu vualon en laika lernejo?" Kaj tuj, nia k-do disvolvas prileĝan kaj prireligian rezonadon por pravigi la decidon de la direktoro, la opinion de la ministro kaj la sian propran, kaj tiu ekspliko apenaŭ supraĵe tuŝas la problemon kaj absolute neniom ĝian kernon.

Laŭ mia modesta opinio, la arabaj lernantinoj havas saman leĝan rajton sin vesti vualitaj, kiel tiuj fraŭlinoj, kiuj sin prezentas nun publike, laŭ la lasta modo, montrantaj unu mamon. Temas ja pri ekstera aspekto de la individuoj, kaj ambaŭ rajtas tiun diferencon. Regi elvokante etikajn konsiderojn montras absolutan hipokritecon. Prave, multnombraj lernantinoj, filinoj de enmigrintoj, sin prezentis en siaj respektivaj lernejoj kelkajn tagojn post la polemika forpelo, vestitaj per naciaj kostumoj, kiel protesto, kaj kiel solidara elmontro al kunulinoj, kaj precipe ankaŭ kiel esprimo de la propra identeco. Estis fera leciono: ĉiam la popolo, eĉ en la plej malfacilaj cirkonstancoj kaj problemoj, per spontana reago montris sin pli saĝa, pli akute trafa ol politikistoj, ĵurnalistoj, sociologoj, aŭ ne gravas kiu ajn specialisto. Ankaŭ en tiu ĉi kazo!

Nia k-do H. Ch. substrekas, "ke religio ne havas lokon en publika lernejo", kaj efektive pri tio li pravas, sed, evidente, tiu ideo neniom rilatas al la uzo de unu aŭ alia vesto aŭ vualo, ĉar ĝi neniel implicas ŝanĝon pri la laikeco de la lernejo. La laikeco de la Centroj devas sin esprimi per la enhavo de la instruado, per la fideleco al la doktrinoj, kiuj garantias striktan prireligian neŭtralecon kaj, en tiklaj kazoj, per la uzo de raciaj kaj demokrataj decidoj, kiuj ne iru kontraŭ la homaj rajtoj de la individuoj.

La direktoro de la Centro forpelis la arabajn lernantinojn, ĉar, laŭ li, la knabinoj montris per la surmetitaj vualoj aparteni al iu religio, kio iras "kontraŭ la laikeco de la lernejo", sed eĉ se oni akceptus tiun tezon same li ne pravus, ĉar, kial li ne forpelis antaŭ longe, ni metu kiel ekz. tiujn francajn lernantinojn, kiuj malkaŝe montras krucokolĉenojn? Evidente, tio neniam okazis, sed, se temas pri arabaj knabinoj, la afero ŝanĝiĝas, ĉu ne?

La aŭtenta vero de tiu ĉi historio kuŝas, en la preskaŭ nula ebleco de la franca socio por prezenti adekvatan varian programon edukoinstruan al la gefiloj de enmigrintoj, ne gravas al kiu ajn kulturo ili apartenas. Ĝis nun, ĝi, la franca socio, standardoportanto de tiom da liberoj, nur sciis prezenti kiel edukosistemon unu solan solvon: la sian, kaj kiel simpligon, la integriĝon. En la penso, ke ĝi, la laika lernejo, estis la plej bona, ĝi postulis, eĉ se necese perforte, submetiĝon, sen distingi ion alian. Fakte, tio signifas koloniigon al kiuj nur estas simplaj gastoj. Kultura koloniigo pli abomena ol tiuj de teritorioj, ĉar ĝi koncernas al la spiritoj...

Kamaradoj, francaj amikoj, liberpensuloj el la tuta mondo, ni jam alproksimiĝas al la komenco de la tria jarcdento, kaj tiranoj kiel tiuj de la Orient-Eŭropaj kaj Sud-Amerikaj landoj, fanatikuloj kiel Jomeini, murdistoj kiel la "nordamerika  ĝendarmo" kaj certaj radikaluloj el minoritatoj iom post iom malaperas de la terglobo aŭ estas identigitaj kun la veraj malamikoj de la homaro, sed tio ne sufiĉas.

La malapero de landlimoj, la intergenta interkompreniĝo per Esperanto, la natura evoluo en konstanta progreso postulas tutplanedan kulturon, superan civilizacion, sen distingo de patrioj, rasoj, vualoj, krucoj kaj aliaj diskriminaciaj elementoj. Nia defio jenas: superi nin en la konstruo de demokrata socio tutmonda, unika kaj varia, pli, pli justa kaj paca, ĉar jam alvenas la momento, kiam "la homoj devas fari en konsento unu grandan rondon familian"...

...sen vualoj, koloniigoj kaj diskriminacioj.


Antonio Marco Botella.      


Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 14ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo