Juro

NETOLEREBLA AGRESO

Antaŭ nelonge, ne pli ol kelkaj semajnoj, la Alta Tribunalo de Usono mirigis la homaron per monstra rezolucio tute arbitracia kaj kontraŭdemokrata: ĝi decidis, ke la nordamerika polico, sen speciala leĝa mandato, povas eniri en la domicilon de eksterlanda civitano kaj perforte invadi tion ĝis nun tradicie kaj Onklo Sam. leĝe respektata de ĉiuj: la hejmon de ĉiu homo.

Tiu sovaĝa rezolucio grave atakas unu el la fundamentaj principoj de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, akceptita kaj proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 10an de Decembro 1948, kies 12a artikolo tekstas jene: "Neniu suferu arbitraciajn intervenojn en siajn privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ siaj honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj". Sed tiu decido, abomena kaj netolerebla, des pli kondamninda, ke ĝi eksplicite aplikeblas ne nur en la usona teritorio sed ankaŭ en la ceteraj landoj.

Malfacile oni povas kompreni, ke lando pretendanta prezenti sin antaŭ la mondo kiel ĉampiono de la homaj liberoj kaj demokratio, decidis proklami tiun nedefendeblan leĝon. Tute ne kompreneblas, ke tiu decido ŝprucis el Alta Tribunalo, el leĝistoj. Kaj ankoraŭ pli nekompreneblas la malforta reago kontraŭ tiu leĝo far la progresemaj popoloj, juristoj, institucioj, partioj, sindikatoj, ĵurnaloj, ktp. Jes, la protesto estis unuanima en la tuta mondo, sed, niaopinie, tro malforta kaj montris iamaniere la timon pri eventualaj reprezalioj flanke de la ĉiopova sinjoro de la dolaroj. Apenaŭ kelkaj ĵurnaloj, kaj sen la sufiĉaj insisto kaj emfazo, komentis kaj kondamnis la leĝon, kaj, tamen, neniu civilizita homo devas silenti!

Nun, kiam jam ne plu ekzistas la preteksto de "la terura komunismo kaj la danĝeraj komunistoj", kiam ne plu estas menciindaj la alveno de imagaj  "lupoj" dezirantaj vori la nordamerikanojn, kion celas la "amerika ĝendarmo" per tiu leĝo perforta, kiu lokas Usonon ekstere de la civilizita mondo?

Pasive, oni rigardis dum jardekoj la arbitracian kaj raban politikon de Usono en Centra kaj Suda Ameriko. Laŭ la usonanoj temis pri "ilia korto", sed per tiu lego, ilia korto etendiĝas nun al la tuta mondo: atencante kontraŭ la jurisdikcia imuneco de la hejmo, ĝi, Usono, starigas ĝangalan leĝon, la leĝon de la plej forta, kaj, evidente, ne nur malobservas bazan punkton de la Internacia Juro, sed unu el la tradicioj plej respektataj de ĉiu popoloj.

Tiu ĉi artikolo neniel intencas fari malamerikanismon. La redaktoroj de ĉi modesta gazeto neniam apartenis aŭ apartenas al iu ajn el tiuj klanoj engaĝitaj al politikaj interesoj aŭ fanatikeco aŭ kampanjoj orkestritaj de certaj influhavaj enklavoj de nia planedo. Nia obsedo estas la demokratio kaj la homaj liberoj: la defendo de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj de la individuoj, speciale tiuj de la laboristoj. Kun bedaŭro ni sciis pri al proklamo de tiu nordamerika leĝo, fakte nepardonebla agreso kontraŭ la homo. Kaj ni protestas per ĉiuj niaj fortoj!

Ŝajnis, ke post la iom-post-ioma malapero de la diktaturaj reĝimoj en Sud-Ameriko kaj orient-eŭropaj landoj, ni eniris en trankviligan tempoperiodon, sed tiu leĝo kaj aliaj perfortaj sintenoj de la nordamerikanoj montras, ke ni ne devas malstreĉi nian singvardemon...

Ni, esperantistoj, homoj apartenantaj al kultura minoritato tutplaneda, tutfirme protestas kontraŭ tiu leĝo atakanta la fundamentojn de la kunvivado, kaj esperas, ke ĉiuj E-gazetoj de la mondo protestos kontraŭ ĝangala leĝo, kies signifo senerara estas atako kontraŭ la homo.

"Kajeroj el la Sudo", organo de HALE, kredas je la homa digno kaj tial firme protestas!!!

La Redakcio.


Kajero 6ª ~ En PDF (paĝo 4ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo