Poezio

POEZIO HISPANA-ARABA

Tuj post la falo de la regado umaja (1) en Al-Andalus (Iberio), ĝuste koincidanta kun la maturiĝo de la poezio hsipana-araba (XIª Jarcento), la ĝistiame potenca Al-Andalus fragmentiĝas en multenombrajn regnojn: temas pri la tiel nomataj rajfo-regnoj. Tajfo, arabe, signifas riberteritorion, kaj tiuj tajfoj de Al-Andalus estis, kiel fantaziaj Bagdadoj regitaj de etreĝoj, kiuj apenaŭ pensis kiel administri siajn popolojn. Ĉiuj ĉi regnoj rivalis inter si por prezenti kulture rafinitan kortegon pli altnivelan ol la ceteraj...

Ekzistis tiam vera deliro pri la poezio, kiun praktikis ne nur pirncoj kaj sinjoroj, sed ankaŭ la homoj plej modestaj el ĉiuj sociaj tavoloj. Oni povas iom lirike diri pri tiuj jaroj, "ke ekzistis en Al-Andalus tiom da poetoj kiom da steloj en la firmamento". Unu el tiuj tajfoj plej elstaraj pri poezio estis tiu de la Seviljo de Mutamid. En unu el la multaj antologioj verkitaj en tiu epoko, tiu de Qazwini, oni skribas: "la nacia profesio dum tiuj jaroj estis verki poezion: iu ajn plugisto kapablis verki poemon pri ne gravas kia temo". Citi poeton de tiu epoko ne postulas ja grandan erudicion kaj sekve elekti poemon anakŭ ne. Por niaj legantoj mi reproduktas ĉi sube poemon verkitan de la sekretario mem de la reĝo Mutamid, Abu Hassan Ali ben Hisn:

LA KOLOMBIDO.-
Tio, kio min perturbis
estis ĉarma kolombido,
surbranĉe super rivero
montranta en la pupiloj
la rubenon de mil fulmoj
kaj perlopalpebrajn brilojn;
dum ĝia kvero rivalis
kun la kaŝa akvorido
de l' river', de l' arbobrizo
kaj de la tril' de la birdoj...
II                                      
La stara kolo ŝanĝbrila,
ĝia brusto lazurŝtona
kaj la pistak-koliero
kun dorso kaŝtankolora
faris el tiu estaĵo
ion altiran kaj logan...
L' akra beko estis nigra,
kiel tiu nigro nokta
de malseka inko hela
sur arĝenta kulm' malnova.
Palmo.
III                                   
Sur la branĉaro ĝi pozis
kvazaŭ reĝ' sur luksa trono
kaj kaŝis sub la flugiloj
la gorĝon kun fajna zorgo,
sed, kiam ĝi min ekvidis
verŝi larmojn de malĝojo,
ĝi, de la verda branĉaro
saltis al etero-ondoj
lasante min tute sola...
sola kun mia doloro!
Kien kolombido flugis?
Mi ja ne scias la lokon!

En venontaj tagoj, mi, probable, publikigos aliajn poemojn de tiu granda legio de hispanaj-arabaj poetoj "pli multenombraj ol la steloj".

Komentoj, trad. kaj versigo:
Antonio Marco Botella.




Kajero 6ª ~ En PDF (paĝo 20ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo