Lirikaj paĝoj

RITMOJ DE NEGROJ EN KUBO.- de F. García Lorca.

Kiam venos la plena luno,
mi iros al Santjago de Kubo.
Mi iros Santjagon
per nigrakva veturilo.
Mi iros Santjagon.
La tegmentoj palmaĵaj certe kantos.
Mi iros Santjagon.
Kiam la palmo volas cikonii.
Mi iros Santjagon.
Kaj kiam volas la banan' meduzi.
Mi iros Santjagon.
Kun la blondhara kapo de Fonseca.
Mi iros Santjagon.
Kaj kun la roz' de Romeo kaj Julieta.
Mi iros Santjagon.
Papera mar', arĝento de moneroj.
Mi iros Santjagon.
Ho Kubo, ho ritmo de la sekaj semoj!
Mi iros Santjagon.
Ho, talio kun varmo kaj guto de la ligno!
Mi iros Santjagon.
Harpo el vivaj trunkoj, kajman', floro tabaka!
Mi iros Santjagon.
Mi ĉiam diris, ke iros mi Santjagon
per nigrakva veturilo.
Mi iros Santjagon.
Brizo kaj alkoholo sur la radoj.
Mi iros Santjagon.
Mia koral' en la tenebro.
Mi iros Santjagon.
La maro dronis en la sablo.
Mi iros Santjagon.
La maro dronis en la sablo.
Mi iros Santjagon.
Varmo blanka, frukto morta.
Mi iros Santjagon.
Ho bovina friskeco de kanaro!
Ho Kubo! Ho kurbo de suspir' kaj koto!
Mi iros Santjagon.
(El "Poeto en Nov-Jorko")
Trad. Miguel Fernández Martín.



Kajero 6ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo