Movado

LA MOVADO EN KAJ EKSTER IBERIO

Madrido.- Februare 1990 la kunredaktoro de "Kajeroj" k-do Miguel Fernández Martín, prelegis pri la temo "Federiko García Lorca kaj la traduko de liaj poemoj" en radioprogramo. Same k-do Fernández prononcos dutagan prelegon pri la poezio de Lorca en la kadro de la jubilea 50!ª HEF-kongreso okazonta Julie 1990 en Sat Cugat del Vallés, kie samtempe okazos ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de HALE.

Kiel niaj samideanoj bone scias, nia kolego Miguel, granadano, same kiel Lorca, estas unu el al niaj plej elstaraj fakuloj pri la poezio de la granda hispana poeto murdita en 1936.

***                                        ***                                 ***

En tiu ĉi urbo mem okazas pluraj Esperantaj kursoj: Ĉe "Casa Cantabria", Plaza de España 18; ĉe "Spiritisma Asocio", Puerta del Sol, 14-3º; ĉe "Madrida E-Liceo" str. Atocha, 98.-4º; kaj en la Centra Oficejo de HEF, str. Rodríguez de San Pedro, 13.-3º. P.7.

***                                        ***                                 ***

Malago.- Unua Internacia Renkontiĝo kaj 8a Andaluzia E-Kongreso en Torrox (Malago).- De la 7a ĝis la 14a de Oktobro 1990. Loĝado kaj tri manĝoj en tre bela Restadejo apud la plaĝo en 2, 3, 4, 5, 6, kaj 7-litaj ĉambroj, ĉiuj kun necesejo kaj duŝejo.

Venu kaj feriu en Torrox en agrabla etoso, vilaĝo de la Suna Marbordo, kun, laŭdire, la plej bona klimato en Eŭropo. Prezo por la tuta semajno: 14.000 pesetoj.
Informoj mendoj, pagoj: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo;POŝtkesto 864. E-29080-Malaga. (HISPANIO).

***                                        ***                                 ***

Berlino.- La GDR-Espernato asocio invitas la esperantistojn al interesa Internacia Seminario en Bad Saarow, de la27a ĝs la 2a de Majo 1990. La temo "Esperanto, objekto de akademia instruado kaj esploro".

Interesatoj sin turnu: Esperanto Asocio en Kulturligo O-Nuschkestr. 1. Berlin. DDR-1080. Rp.Dem.Alemana.

***                                        ***                                 ***

Montpellier.- La "Centre Culturel Esperanto" invitas la esperantistojn al la 13a kaj 14a Internaciaj Semajnoj de Esepranto. La unua en vilaĝeto de franca montaro Alpes;la dua en havenurbo SETE.


Kajero 6ª ~ En PDF (paĝo 7ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo