Humuro

BONVOLU RIDI..., SED NE TRO!

Inter vinvendistoj.- Du vinvendistoj promenas sur strando. Rigardante la maron, unu el ili diras:
-Kio okazus, se tiu akvo fariĝus vino?-
-Mi ne scias, diras la alia, sed estas terure nur pensi, kiom da akvo oni bezonus por "kompletigi" tiun vinon!-

***                    ***                     ***

Brita sciencisto asertis, ke la televido fortimigas la ratojn. Laŭŝajne, la vibrado de la ondoj tiel efikas sur tiujn ronĝfoficenulojn, ke ili ja foriĝas de la televidaj aparatoj.

Kiam ĵurnalo aperigis la informon, leganto rapidis jene respondi: Tio, kio fortimigas la ratojn, ne estas la vibrado, sed... la programoj!

*****

Inter fervojistoj.- Du fervojistoj amike konversacias kaj unu diras la alian: -Ĉu vere la lokomotivo-stiristo Gómez estis maldungita de nia entrepreno, nur ĉar li eniris sen permeso en la oficejon?, mi opinias, ja tre severa la punon!
-Ho, jes, eble la direktoro agis iom severe, tamen konsideru atente la aferon, ĉar li eniris en la oficejon... kun la lokomotivo!

***                    ***                     ***                   

En la oficejo.-
-Triafoje en tiu ĉi semajno mi kaptas vin dormanta!- Diras oficestro al simpla oficisto.
-Senkulpigu min, diris la oficisto, sed mia plej malaĝa fileto ne lasas min dormi-
-Tiakaze, diris ironie la oficestro, kial vi ne portas ĝin en la oficejon?-

***                    ***                     ***

Paca hejmo.- -Ĉu estas dece veni hejmen tiel malfrue?-
-Sed... nur la deka vespere-.
-Ĉu vere? Horloĝo ĵus batis la trian!-
-Mirinde! Ĉu vi fidas pli je horloĝo ol je via edzo?-

***                    ***                     ***                   

En ŝuvendejo.-
-Mi deziras aĉeti molajn ŝuojn-
?!!...
-Jes, ĉar mia edzino kutimas ĵeti ilin sur mian kapon-.

***                    ***                     ***                   

Inter troemuloj.- La seviljanoj famas kiel tre ŝercemaj kaj sekve troemaj. Iam ni, pluraj amikoj konversaciis en Sevilja kafejo, kaj anglo, sufiĉe fantaziema. rakontis pri la ekzisto de fantomoj en anglaj nobelaj kasteloj. Eble ĉar li, la anglo, konstatis, ke nia atento pendis je lia parolo, li troigis la rakonton kaj transiris de la priekzisto de fantomoj al la eĥoj de misteraj voĉoj kaj tuj eĉ al konversacioj kun forpasintoj...?? La Seviljano, fine decidis interrompi la rakontanton, kaj tute serioze diris al ni:
-Efektive, nia amiko pravas, kaj tio okazas ne nur en la anglaj kasteloj, sed ankaŭ ĝuste ĉi tie: -Hieraŭ nokte mi pasis apud Ĝiralda (sevilja turo) kaj mi aldiris ĝin: -Bonan nokton! kaj la eĥo respondis tuj al mi: -Bonan nokton, amiko Manuelo, iru feliĉe kaj ripozu bone!-
Se ni ne estus eksplodintaj per tondra rido, oni ne povas antaŭvidi kiun punkton estus atinginta la fantazio de ambaŭ troemuloj!

                  


         


Kajero 6ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo