Opinio

IOM PRI LA VUALO

En ĉi tiu revuo, k-do Antonio Marco Botella draste kritikis kontribuon, kiun mi donis en la "SAT-Amikaro"-organo sub la titulo "La vualo leviĝas".

Tuj mi aldonas, ke la nuna respondo estas konfirmo de tio, kion mi skribis antaŭe. Eble A. Marco Botella agnoskos, ke la iom supraĵa interpretado de mia teksto kaŭzis sian reagon.

La problemo de la laikeco en Francio estas daŭre ĉe -- la tagordo, ĉar la laikeco konstante estas pafcela. La "socialista" registaro ne estas la lasta por subfosi ties bazojn. La ministro L. Jospin ne tro sciis kion diri kaj kiel reagi, ĉar li estas nur oportunisto.

La vidpunkto de sincera liberpensulo, ĝismedole laika en Francio, verŝajne ne estas la sama kiel tiu de alilanda membro de SAT, eble pro ne  simila tradicio. Unue rimarku, ke por mi ĉiuj religioj estas forĵetindaj. Se mi kaptis la ŝancon pri la islama vualo, estas, ke la afero "iom" bruegis. Kiel elvolviĝis la sceno?: La junulinoj, kiuj surhavis la vualon estis petitaj formeti ĝin. Ili rifuzis. La direktoro kondukigis ilin en alian ĉambron. Artikoloj aperis en ĵurnaloj. Kiuj aprobis la junulinojn kiuj surhavis la vualon?: la kardinaloj Lustiger el Parizo kaj De Courtray el Liono, ĉar ili sentis sin ne tro trankvilaj (se oni kritikas faceton de alia religio, eble kritikoj al faroj de la katolika eklezio ne estus maleblaj).

Sciu ankaŭ, ke ĉefe la integristoj, t.e. la fanatikuloj el Irano kaj el aliaj muzulmanaj landoj trudis al la virinoj la devigon surhavi vualon. Multe da muzulmanoj estas kontraŭ tiu trudado; sufiĉe da aliaj restas indiferentaj, precipe tiuj, kiuj naskiĝis en Francio aŭ kiuj loĝas tie de longa tempo.

LaVualo problemo de la laikeco implicas tutan neŭtralecon, t.e. la malakcepton de ne nur la ritoj el islamo, sed ankaŭ tiuj de ĉiuj aliaj religioj -menciis mi la videblajn krucojn sur la brustoj de kelkaj. Informo aperos sur gazeto pri instruistino- mi ne plu memoras, ĉu estis ŝi aŭ li, kiu alkroĉis  krucifikson al muro de laika klasĉambro. Antaŭ nelonge la nica ĵurnalo informis, ke en loka liceo (Liceo Massena) du profesoroj donis sian kurson surhavante sur la kapo "kippa" (speco da kaloto simila al tiu de la papo) do, kien ni iras?

Kiam A. Marco Botella aludas al la sinteno ĝenerala en Francio, mi konstatas, ke li pravas. Tiun sintenon feliĉe ne ĉiuj akceptas, precipe la liberpensuloj. Ni aplaŭdis al la fino de koloniismo, kondamnante la farojn de la franca armeo tie, ankaŭ cetere la manieron de koloniistoj kiuj ekspluatis la enlandanojn. Sed la starpunkto de la amiko A.M.B., kiu kritikis min -li havas la rajton tion fari- kondukas al trompo profite al tiuj, kiuj, kiel reptilioj deziras ŝteleniri en la laikan sistemon por venenigi ĝin. Mi donis la ekzemplon de kapelano kiu  laŭ la "Monoy-leĝo" rajtas eniri en laikan liceon pro prozelitismo. Ne estas superflue rememori, ke la leĝo de 1905 restas ĉiam valida.

Kiam ĉiuj emas montri sian tendencon, tiam estiĝos konfliktoj. Estas pli saĝe, pli normale konservi sian emblemon en poŝo. Tiel, en laika medio, ĉiuj povas pace kaj harmonie vivi, eĉ lerni.

Por mi ĉiuj homoj estas samvaloraj. Pluraj partoprenintoj en la SAT-kongreso de Narbonne en 1964 povas memori, ke lernanto de alĝeria famiio akompanis mian edzinon kaj min. Kvankam mi estas ateisto, mi ne kritikas tiujn, kiuj kredas je iu aŭ al io, sed mi daŭre rifuzas, ke ili trudu sian filozofion aŭ iun ajn kredon, precipe al gelernantoj, al geinfanoj.

H. Chabrière.                      

         


Kajero 6ª ~ En PDF (paĝo 14ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo