HALE

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Harlekeno

Inteligenta infano.-
Dum vizito inter amikoj, la patrino de Petro invitas lin ĝentile kisi belan sinjorinon, sed la infano protestas: -ne, mi ne volas kisi ŝin!-
Kaĵole, la patrino petas de li klarigon pri sia sinteno, kaj la infano prave eksplikas: -mi ne volas kisi ŝin, ĉar mi ne volas ricevi teruran vangofrapon, same kiel ŝi faris al paĉjo en nia antaŭa vizito, kiam li kisis ŝin-.
Oni ne bone scias,. kial la patrino de Petro tiel aĉe akceptis la logikan eksplikon de la infano.

***                                ***                                ***

Logiko inter frenezuloj.-
Promentante sur strando du frenezuloj konversacias kaj unu el ili ĵetas sian horloĝon al la maro. La alia tuj lin demandas: -kial vi ĵetas la horloĝon al la maro?-
-Ĉar mi deziras konstati, ĉu ĝi scipovas naĝi- respondas la unua.
-Sed ĉu vi pretigis ĝian funkciigilon?- indikas la alia.
-Ho, tute ne!-
-Nu, kiel vi volas, ke ĝi naĝu, se vi ne tion faris?-

***                                ***                                ***

Deduktema infano.-
David rigardas sian patron palpadi bovinon, do scivoleme demandas lin: Kion vi faras, paĉjo?-
-Mi esplors la staton de la karno de la bovino, ĉar mi volas aĉeti ĝin por komerca celo-.
-Nu, jam mi komprenas, diras la infano, verŝajne la poŝtisto ankaŭ volis hieraŭ aĉeti nian najbarinon Maria!-.

***                                ***                                ***

Prudenta maljunulino.-
Unuafoje maljunulino veturas aŭtomobile kaj atente observas, kiel la stiristo, de tempo al tempo, elŝovas sian brakon tra la fenestro eksteren. Ŝi konsideras tiun agon malutila kaj danĝera, kaj tial ŝi diras al li: -bonvolu, sinjoro, ne lasi la direktilon kaj prefere prizorgu nur la kondukadon, restu trankvila, ĉar mi mem indikos al vi, kiam pluvos-.

***                                ***                                ***

Pri masonistoj.-
Masonisto mortis pro laborakcidento. En la tombejo, dum la enterigo viro ploras senkonsole. Alia akompananto demandas ilin: -Ĉu vi estas proksima parenco aŭ amiko de la forpasinto?-
-Ho, sinjoro, mi nur estis lia kunlaboranto, sed mi ricevis liajn lastajn vortojn-.
-Kiuj estis tiuj lastaj vortoj?-
-Ho, sinjoro, li diris al mi: "atentu, kolego, ne tiel forte movu la skafaldon"-.

***                                ***                                ***

Babilema homo.-
-Mi gratulas vin, mia kara, ĉi-foje vi parolis telefone nur dek minuton! Kun kiu vi parolis?- diras la paciencema edz(in)o.
-Ho, ne gravas, iu maltrafis la numeron- respondas la babilemul(in)o.

***                                ***                                ***

Alia pri masonistoj.-
Du masonistoj rigardas ĉiutage ekde sufiĉe alta skafaldo virinon promenantan kun stulta vanteco kaj ofenda lukso kaj kunportantan kaprican hundeton. Unu el ili, tro kolera pro la ofteco de tiom da vantaj elmontroj perdas sian prudenton kaj sovaĝe ĵetas brikon sur la hundeton, kiu mortas terure platigita. Kolera, la virino denuncas la masoniston, kiu devas tuj sin prezenti en la Policejon.
La policestro demandas la masoniston, kial li mortigis la hundeton. Sen plu pensi la masonisto respondis:
-Kion vi volus, ke mi faru? Ĉu eble lasi ĝin mordi min?-

***                                ***                                ***

Komprenebla ĝojo.-
Iu venas el dentisto kaj ŝajnas feliĉega. Konato lin renkontis: -Pri kio vi tiom ĝojas?
-Mi venas el la dentisto!-
-Ĉu tio estas kaŭzo por tiom ĝoji?-
-Ho, jes, li ne troviĝis hejme!-

Kolektis: María Fernanda.


Kajero 7ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo