El hispana beletro

LUPERCIO LEONARDO DE ARGENSOLA.-

Hispana poeto (1559-1613) , unu el la plej elstaraj el sia epoko. Fervora amanto de la klasikismo, lia poezio karakteriziĝas per la perfekta uzado de la lingvo kaj tutskrupula pura stilo. Li studis en la Universitatoj de Zaragozo kaj Huesca, kaj kun lia frato Bartolomé, ankaŭ elstara poeto, ambaŭ reagis kontraŭ la kultismo reganta dum ilies epoko. Jen unu el la poemoj de Lupercio majstre tradukita al Esperanto de nia pioniro, la alikantano Vicente Inglada:

SONETO
Terura figuraĵo de la morto,
Ne plu ŝancelu min, ho sonĝ' kruela!
Per fortranĉ' de premigo la ĉiela,
Konsolo nur por mia vea sorto.

Elserĉu pri tirana ŝirma korto,
Pri jaspa mur' aŭ pri plafon' juvela,
Avarulon dum dorm' en lito ĉela
Ekveku ŝvitotreme via forto.

Vidu tiran' tumulton de popolo,
Dum ĝi disbatas liajn pordojn ferajn,
Murdiston kun ponard' al lia kolo.

Kaj avarul' siajn riĉaĵojn terajn
Forrabi kun insult' aŭ sen parolo
Sed ne prenu de l' Am' la ĝuojn verajn.

LupercioLeonardo de Argensola tradukis plurajn odojn de Horacio kaj publikigis tri dramajn verkojn: "Filis", "Isabela" kaj "Aleksandra".

La tradukinto de la poemo, V. Onglada Ors, estis unu el la figuroj plej eminentaj el nia Movado: li tradukis al Esperanto preskaŭ ĉiujn teatroverkojn de la Nobelpremiito Jacinto Benavente, kaj publikigis originale en la internacia lingvo du verkojn. Inglada apartenis al la Akademio pri Sciencoj de Madrido, Kordovo kaj Barcelono kaj estis membroj de la Akademio de Esperanto.

A.M.B.


Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 23ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo