Lingvistiko 

DEK HISPANDEVENAJ VORTOJ

Tiu ĉi artikolo, pritraktanta dek neologismojn en Esperanto de hispanlingva deveno, estas mia tria suplemento la Nepivaj Vortoj, libro, kiun la kompilinto André Cherpillod, priskribas jene: "Listo de 6800  vortoj ne troviĝantaj en PIV el kiuj kelkaj povas esti utilaj". Efektive, la plejmulto el la vortoj kaj propraj nomoj registritaj en Nepivaj Vortoj ne estas tre utilaj, ĉar Cherpillod ne dignis aldoni difinojn kaj precizajn  fontindikojn. Sekve, kontrolo ne estas ebla. Eĉ kiam klarigo akompanas, kapvortojn, oni ne ĉiam povas fidi la ĝustecon de la signifo. Ekzemple, la difino de la substantivo "arobo" (H. arroba) estas: "iama hispana monunito". Nun komparu la gloson de la sama vorto en la traduko de Don Quijote farita de Fernando de Diego: "malnova pezunuo. 1 arobo egalas 11,50 kilogramojn" (pĝ. 297). Evidenta misinformado en konsultlibro kiel tiu de Cherpillod ne estas tolerenda. Ĉi-sube mi ne nur listigas dek hispandevenajn vortojn, kiuj ne troviĝas en Nepivaj Vortoj, sed ankaŭ ilustras la uzon de ĉiu vorto per citaĵo el publikigita teksto, aldonas la fontindikojn kaj difinas la neologismojn per glosoj de la aŭtoroj.


1. BOT/O. H. bota.
   "Sancho Panza rajdis kiel patriarko sur la azeno, kun sia dusako kaj sia boto" (pĝ 63). La inĝena hidalgo Don Quijote de la Mancha (1977). tradukita de Fernando de Diego.

Gloso: tipe hispana  manportebla fel-saketo por vino, el kie oni senpere trinkas. Ĝia formo iom similas la formon de porpieda boto" (pĝ. 64).


2. CIMARON/O. H. cimarrón.
   "La cimaronaroj, fortimigitaj el siaj makisaj kaŝejoj, diskuris ĉien kaj endanĝerigis la vivon de la savananoj...: (pĝ. 151). "Doña Bárbara" (1975), tradukita de Fernando de Diego.
Gloso: "resovaĝiĝinta bruto (ĉefe ĉevalo)" (pĝ 259).

3. DOBL/O. H. dobla.
   "Enestas pli ol cent dobloj" (pĝ. 75). "Don Juan' Tenorio" (1981), tradukita de Luiso Mimó Espinalt. Gloso: "malnova hispana monero, kies valoro estis proksimume dek pesetoj" (pĝ. 75).

4. GRING/O. H. gringo.
   "Estis tie ankaŭ gringo/kun orgen' kaj in-simio." (pĝ. 40). "Martín Fierro" (1965), tradukita de Ernesto Sonnenfeld. Gloso: "iom moka esprimo por eksterlando" (pĝ. 40). Komparu la gloson de Fernando de Diego en "Viveroj" (1963): "alnomo al fremduloj loĝantaj en HIspan-Ameriko, ĉefe aplikata al usonanoj" (pĝ. 40).


5. OLA-PODRID/O/ H. olla podrida.
   "Estus bone se la butlero alportus la mi la tiel nomatan olapodridon (ju pli putras, des pli bongustas)" (pĝ. 666). "La inĝena hidalgo Don Quijote de la Mancha" (1977), tradukita de Fernando de Diego.
Glñoso: "Laŭlitere "putranta poto". Tiel nomiĝas la poto en kiu oni kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj" (pĝ. 671).


6. OMBU/O. H. ombú.
   "Sub la giganta ombuo, /pampogardisto majesta/ inter kies branĉo nestas /turkaro kj kakatuoj, " (pĝ. 38).
"Santos Vega" (1977), tradukita de Horacio Re.
Gloso: "sudamerika arbo kun spongeca aŭ pufa lingno, dikega trunko, kaj tre densa folibranĉaro (pĝ. 7). Komparu la gloson de Ernesto Sonnenfeld en "Martin Fierro" (1965): "karakteriza arbo de la pampo. Ĝi aspektas kiel giganta brasiko (pĝ. 165), kaj tiun de Enio Hugo Garrote en "Argentina Novelaro" (1980): "giganta herbo kun spongeca trunko, misnomita "arbo" pro sia ranĉaro, sed kiu malhavas la ĉefan kondiĉon pro tio: lignecan trunkon" (ĵĝ. 35).


7 PESK/I. H. pescar.
   "Tiu ĉi brilo/de l' akvo, kiun trafendas/la barko de la peskisto," (pĝ. 110).
"Don Juan' Tenorio (1981), tradukita de Luiso Mimó Espinalt.
Gloso: "Peski", neologismo por "ĉasi fiŝojn aŭ aliajn akvajn estaĵojn" (pĝ. 110).


8. TAIF/O aŭ TAJF/O. H. taifa.
   "Ĝi estas la plej grava urbo de la regiono ĝis la kaliflanda disigo, kaj ekde tiam la precipa urbo de la "tajfoj" de Murcio... (pĝ. 10). (*).
"Boletín de la Federación Española de Esperanto", 1981 (243).
Gloso: "malgrandaj regnoj, kiuj formiĝis post la disigo de la kaliflando al-Andalus (pĝ. 11).
Rimarko: En "Boletin", 1982 *254(, pĝ. 3, kaj "Kajeroj el la Sujdo", 1990; 7, pĝ. 22 kaj 23 aperas la formo "tajfo', glosita en "Kajeroj" kiel "riberteritorio".


9. VIZKAĈ/O aŭ VISKAĈ/O. H. vizcacha.

  1. "Nur miaŭon aŭdis mi de/kato, kiu sin elsavis/kaj rifuĝon tie havis:/de vizkaĉoj tiun rabis" (pĝ. 66).
    "Martin Fierro" (1965), tradukita de Ernesto Sonnenfeld.
    Gloso: granda rodulo, kiu abundas en Sudameriko" (pĝ. 66).
  2. "La najbara praarbaro provizis iilon per variaj birdoj kaj ovoj, la viandon de la kapbaroj, viskaĉoj, ruĝaj cervoj kaj aliaj kvarpieduloj" (pĝ. 11-12).
    "Argentina Novelaro" (1980), tradukita de Enio Hugo Garrote.
    Gloso: "kreola nomo de lagostomo: mambesto, rodulo, loĝas en truoj, damaĝas la grenkampojn" (pĝ. 15).


10.VAKERI/O. H. vaquería.
   "... la ranĉestroj faras ĉion elan or sendi al la vakerio la plej kompetentajn peonojn, kiuj klopodas ĉiel paradi per sia centaŭra lerto kaj per la plej savan-spertaj ĉevaloj bele garnitaj" (pĝ. 155).
"Doña Bárbara" (1975), tradukita de Fernando de Diego.
Gloso: "sinsekva rodea batuo, klasifiko kaj brul-stampado de gregoj" (pĝ. 261).

Por ke Nepivaj Vortoj estontece fariĝu vere fidinda kaj utila konsultlibro por esperantistoj, estas necese, ke la kapvortoj en la reviziota eldono konformu al la ĉi-supra registrad-maniero. Ne manku jenaj donitaĵoj, kiuj estas tre gravaj: 1. citaĵo, 2. fontindiko, 3. gloso.

Bernard GOLDEN.

******                        ******                        ******

N. de la R.-Efektive, tiu ĉi redaktoro difinis la vorton "tajfo" kiel devenantan el la araba "taīfa": ribelanto, ribelteritorio (Kajeroj nº 7/90).
La gloso: "malgrandaj regnoj kiuj formiĝis post la disigo de la kaliflando Al-Andalus", estas historie certa aserto kiu konfirmas la signifon araban de la vorto, kiun mi indikis, ĉar tiuj tajfo-regnoj naskiĝis okaze de intercivitana milito post la regado umaja (j. 1031). Absolute nakceptebla la difino: "la plej grava urbo de la regiono", krom se oni intencas diri, ke la nura teritorio de la tajfo-regno konsistas el urbo. Tamen, tiu ne estas la kazo de Murcio aludita en la artikolo ("Boletin" 243/81) ĉar tiu ĉi tajforegno ĉiam estis teritorie granddimensia kaj neniam konsistis el unu sola urbo. La fakto, ke tiu menciita regno estis kelkfoje sub dependo de unu aŭ alia tajfo-regno tute ne ŝanĝas la signifon de la vorto.
A. Marco Botella                      

Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 9ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo