Nekrologo

NEKROLOGO

Seviljo.- La pasintan 16an de Januaro 1991 forpasis en tiu ĉi urbo nia k-do Tomás Caspe Cereijo (nº 32265 de SAT).

Li naskiĝis en Madrido antaŭ 79 jaroj, kie li lernis Esperanton antaŭ la intercivitana hispana milito, kiun li travivis intense kiel kapitano de la respublika armeo. Socialisto dum sia tuta vivo, li estis konstanta batalanto kontraŭ la faŝismo. Post tiu milito li estis enkarcerigita kaj mortkondamnita, tamen feliĉe li povis fuĝi kaj iri de Madrido al Seviljo, kie li pasigis la reston de sia vivo sub falsa nomo (Antolin, kie li estis konata) por eviti la policon.

En Seviljo li fondis la Akademion Seviljan de Esperanto kaj prezidis Seviljan Esperanto-Asocion. Krom al SAT, li ankaŭ apartenis al nia Asocio (HALE), kie li rolis ĝis antaŭ nelonge kiel kasisto.

Oni povas aserti, ke sen li, la esperantistoj en Seviljo restas orfoj de tiu, kiu tiel sindoneme plendediĉis sin al Esperanto kaj Socialismo. Tial ni memoras lin kun granda emocio kaj kun liaj seviljaj kolegoj. HALE tutkore omaĝas lin!

******                           ******                            ******

ADMINISTRA ANGULO.- Ni atentigas niajn eksterlandajn abonantojn, kiuj ankoraŭ ne pagis la abonkontizon, ke ni ne plu sendos al ili nia revuon "Kajeroj" se ili ne pagas ĝin dum la unuaj monatoj de 1991 aŭ antaŭavertas nin pri eventuala prokrasto. La jarkotizo ankoraŭ estas 800  Ptoj.


Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo