Movado

PRIHISTORIA KLARIGO

Rilate al artikolo aperinta en "Kajeroj" nº 8 sub la titolo "La unuaj hispanaj esperantistoj", mi devas klarigi al niaj legantoj, ke helpite de Sro Azcuénaga (Santander), ni venis al konkludo pri la definitiva naskiĝloko de S-ro Joaquín Clemente de ARce Bodega. La vilaĝo estas Barcena de Cicero (Santander). Efektive, ĝis mi vidis tajpita de S-ro Azcuénaga la veran nomon de tiu vilaĝo, mi dubis pri la signifo de ĉiuj el ĝiaj literoj.

La ekspliko estas facile komprenebla: la dokumento kiun mi havas, la naskiĝateston de S-ro Arce, estis manskribita la 3an de Decembro 1849, laŭ la tiama kutimo, tio estas mane, kaj ne estis facile deĉifrebla por mi la vilaĝo, tial mi skribis Barrena kie devas diri Barcena, ĉar la litero c aperas skribita pli simila al r ol la alia aŭtenta r. Tute same okazis pri Cicero. Do, definitive, la vilaĝo kie naskiĝis S-ro Joaquín C. de Arce Bodega estas Barcena de Cicero.

Mi, sincere petas senkulpigon al niaj legantoj kaj tutkore plaĉe redankas la santanderan samideanon Juan Acuénaga, kies helpo tiel pozitive kontribuis al klarigo de la temo. Denove, dankon al nia amiko Juan!

A. M. B.            


Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo