Poezio

Amikeco kaj poezio.

La 12an kaj 13an de Aprilo okazis en Cáceres Iberia Renkontiĝo organizita de la strebema meridano Francisco Cabezas. La klopodoj de tiu konata  aktivulo sukcesis ne nur kunvenigi kelkajn dekojn da esperantistoj el Lisbono, Badajoz, Madrido k.a., sed ankaŭ varbi la apogon kaj subtenon de la "Caja de Ahorros de Cáceres", kiu i.a. disponebligis sian kulturdomon por la evento.

Ĝuste la Prezidanto de tiu institucio inaŭguris la aranĝon per hispanlingva salutparoladeto, dum kiu li reliefigis la gravecon kaj lastjarajn atingojn de la E-Movado, kaj krome li promesis apogon al estontaj tiuspecaj iniciatoj. Poste, alparolis la publikon la organizinto kaj ankaŭ la Prezidantoj de PEA, kvazaŭ preparante la aperontan ĉefpladon.

La ĉefprogrameron konsistigis altnivela kaj altira prelego pri la fama poeto García Lorca, fare de alia poeto, Miguel Fernández Martín, specialiĝinta pri tiu aŭtoro kaj jam tradukinte plurajn liajn verkojn, i.a.  "La domo de Bernarda Alba" kaj "Sanga Nupto". Plej dramajn viverojn de la bedaŭrata Federiko, kies lirkordojn murdiŝiris bestioj; la ravata publiko sorbis el la mildaj moduloj de Miguel Fernández, kiu interplektis la biografion de Lorca kun majstre tradukitaj poemoj kaj tradiciaj andaluziaj kantoj:

Se mi mortos,
restu la balkon' aperta...

Restas aperta lia verkaro, kvazaŭ balkono invitan enpaŝon kaj ekĝuon. Restas la balkon- aperta, laŭ lia deziro! Nevortumeblajn emocion kaj patoson elvokis  la plenumo de Miguel Fernández, primajstra majstro.

Post paŭzeto la portugalo Gonçalo Neves deklamis la jenan poemon speciale verkitan por tiu okazo:

  Najbaroj.-
Najbaroj!
najbaroj konkere sur maroj!
najbaroj sed tiom da baroj!
pravundoj kaj glavaj misfaroj!
najbaroj!
disgentoj apudaj plejforaj
kuntuŝaj kontraste dismoraj

najbaroj!

praĝermo nebula plurrasa
krisolo fenica kaj greka komerce
ibera kaj kelta ĉeferce
ni estas ŝipuloj transŝaŭmaj
Ameriken-Afriken-Azien

Magelane Kolumbe kaj Game landserĉaj!

najbaroj!

Sango kaj glavo: jen signoj kunvivaj
hispanoj! ni ŝaltis ĉi mondon!
portugaloj! ni gardu la lumon!

Ne plu la povo de kasaj bilancoj!
estonte nur homo kun homo,
najbaroj sen limoj sen baroj!

Prinajbareco kaj la estonteco de similaj iberiaj renkontiĝoj trafe paroladetis Joao Santos, kies plenumon sekvis prezento de folkloraj kantoj kaj dancoj fare de loka gejunula grupo en buntaj kostumoj.

La sekvan tagon la partoprenantaro trapromenis la malnovajn kvartalojn de C'aceres kaj iom muzeumis, antaŭ la ĝisa komuna tagmanĝo, kiu saŭdadigis la luzitanojn aŭtonajn al sia ĉefurbo.

Salveno.

**********     *****     ********

Kamaradoj: Tiuj, kiuj ankoraŭ ne pagis sian ĉi/jaran abonon, bonvolu, tion fari kiel eble pelj baldaŭ. Dankon!


Kajero 11ª ~ En PDF (paĝo 13ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo