Beletro

Originala poezio.


Estas korpo:
parazito;
l' animo:
nur hezito;
kaj mi...
tutkonfuzito.

Sur la neeblaj
centraj paĝoj
de la infinita
libro de la vivo,
iu neprobabla
dio futura
retrovos ink-makulon;  
li ĉagreniĝos,
li ne toleros,
li ĝin forviŝos!!
Kaj el la libro de la vivo
malaperos for por ĉiam...
tuta la homa historio.
Liven Dek

Kajero 12ª ~ En PDF (paĝo 23ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo