Beletro

Instruaj rakontoj

LA KULERO EL LIGNO.

Estis foje juna paro da geedzoj, kiu havis filon. Kune kun ili loĝis la maljuna patro de la edzo.

Por la familio, la kompatinda avo estis pli ŝarĝo ol helpo; kaj oni mistraktis lin tiel, ke, dum ĉiuj uzis manĝilojn el metalo, la geedzoj liveris al la maljunulo nur la lignajn manĝilojn.

Tagon, la edzo vidis, ke lia kvarjara filo sidas ĉe la pordo de la hejmo, ludante per tranĉilo kaj peco da ligno. Tiam, la patro scivole demandis la etulon: -Kion vi faras?-
-Nu... lignan kuleron por kiam vi estos maljuna.

Liven Dek

************** ************** ************

LA MANĜHORO

Estis foje multpova reĝo, kiu havis en sia kortego kelkajn kuracistojn. Ili ĉiuj pretendis ricevi la titolon "Kuracisto de Lia Moŝto", kaj, por fari ĝustan elekton, la reĝo decidis provi ilin per demando, ke ili havu ŝancon pruvi sian saĝon. Jen la demando proponita de la reĝo: "Kiu horo plej konvenas por manĝi?"

La unua kuracisto estis ĉino tre alta, vestita per longa tuniko kun brodaĵo el oro. Aŭdinte la demandon, li fermis la okulojn, kovris sian vizaĝon per la manoj, longe meditis, eksuspiris kaj, fine, meze de ĉies streĉa atento, li diris:
-Tuj post ol la najtingalo kantas la trian fojon.-

La reĝo respondis, ke li ne povas pasigi sian vivon atendante la kanton de la najtingalo, kaj, ke tiu kuracisto povas reiri al Ĉinio.

La dua kuracisto estis germano kun okulvitroj kaj granda barbo blanka. Li havis doktan aspekton kaj troviĝis akompanata de kelkaj helpantoj, kiuj kunportis dikajn volumojn, enciklopediojn, revuojn kaj valizojn plenajn de sciencaj instrumentoj. Kiam la reĝo ripetis sian demandon, la germano febre ekkonsultis siajn tabelojn, diskutis kun siaj helpantoj, flurigardis la enciklopediojn kaj respondis:
-Laŭ la kalkuloj de la Sciencia Societo de Lepzig, kaj post konsidero de la klimato de la lando kie ni troviĝas, du horoj, dekunu minutoj, dek kvar sekundoj kaj kvin dekonoj de sekunto antaŭ la dek dua horo-

La rego deciridis, ke tio estas tre komplika kaj, dankinte la kuraciston, aldonis ke tiu povas reiri en sian landon.

La tria kuracisto, junulo tre simpatia kaj kun agrabla mieno, eniris ridetante al ĉiuj. Li estis bruna kaj malalta, kaj aspektis mediteranea. Kiam la reĝo faris al li la faman demandon, li restis trankvila kaj, sen pripensi eĉ momenton, diris:
-Kiam via moŝto volu-.

La reĝo opiniis la problemon nesolvita, kaj dubis, ke la viro, malgraŭ sia simpatio, estas tre bona kuracisto.

Aperis laste, ege humila olduleto, simple vestita, kiu respondis:
-Sinjoro, la ĝusta manĝhoro estas, por riĉulo, kiam li sentas malsaton; kaj por malriĉulo, iam li havas ion por regali la stomakon-.

Tiam la reĝo decidis:
-Jen vere saĝa kuracisto. Mi nomumas lin "Kuracisto de la Reĝo".

Liven Dek


Kajero 12ª ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo