Movado

La movado en kaj ekster Iberio

Renkontiĝo en Guardamar.

Geesperantistoj el la sud-oriento de Hispanio renkontiĝis multnombre dum la unua dimanĉo de septembro en la urbo Guardamar del Segura (Alicante), kun la difina celo ĝuadi la belan strandon kaj, sub la plaĉa ombro de densa pinaro, la agrablan etoson de esperantista kunrestado dum tuta tago.

Fariĝis jam kutimo de la esperantistoj de tiu ĉi regiono renkontiĝi ĉiujare en tiu ĉi ĉarma loko, ĝuste kiam finiĝas la libertempo kaj oni devas prepari la Esperanto-kursojn en la Grupoj. Aldone al la utila interŝanĝo de opinioj pri instruaj kaj propagandaj taskoj, oni devis komenti ĉijare ankaŭ kelkajn aspektojn sufiĉe gravajn pri la planita okazigo de kongreseto de la valencia-murcia esperantistaro en Callosa de Segura dum la venonta printempo.

Kiel kutime, la Renkontiĝo estis, krom utila, tre, tre agrabla kaj ripetinda

Bernabéu

1ª Esperantista Rendevuo en Moiá

Kunorganizite de la loka grupo La tosca kun KAE, HEFA kaj BEC okazis la 29-an de septembro de Moiá (Barcelono) la "1ª Esperantista Rendevuo", kiun partoprenis ĉirkaŭ 300 personoj, kelkaj el ili venintaj el malproksimaj hispanaj urboj.

Inaŭguris la rendevuon s-anino Anna Mª Molera, filino de nia karmemoa s-ano Ramón Molera i Pedrals, kune kun la urbestro s-ro Monrás.

José Mª Galofré, Prezidanto de KAE, salutis la ĉeestantaron kaj prezentis al la kunvenantoj fraŭlinon Montserrat Figueras, "Majoratino Sabadell", kiel prezentantino de la programo. Prelegis samideano Luis Serano pri la temo "Esperanto tenata kvazaŭ profesio", kaj Salvador Aragay pri "Kiom da literoj ekzistas en Esperanto". Ambaŭ estis aplaŭidataj.

Poste intervenis s-ano Augusto Casquero por informadi pri la jam akceptita U.K. okazonta en Valencio en 1993-a, kaj pri kelkaj interesaj aspektoj de la projekto jam programitaj.

Ankaŭ s-ro Camprubí, aŭtoro de la teatra verketo "Zamenhof, doctor Esperanto" diris paroladeton. Fine, la urbestro de Moiá, s-ro Monrás, per koncizaj vortoj reliefigis la personecon de laomaĝato Molera i Pedrals kaj lian dediĉon al Esperanto, kiun li laŭdis kaj alte taksis. Oni donacis literaturan libron kaj KAE-broŝuron al 104 gekursanoj de EGB 11- ĝis 14-jaraj, kiuj sukcese respondis enketon pri Esperanto.

Tuj sekve, en apuda placo, okazis la solena inaŭguro de strato ku la nomo "Carrer Ramón Molera i Pedrals, impulsor de l' Esperanto i la cultura moianesa, 1922-1983", fare de vidvino Molera kaj la menciita urbestro, kiujn akompanis, krom la kunvenantoj nia UEA-estrarano Luis Hernández kaj lia edzino Mª Rafaela Urueña, kiu faris korsentan paroladeton memore al la omaĝato.

Post la ceremonio, oni vizitis la lokan tombejon por meti sur la tombon de nia bedaŭrata amiko R. Molera belan florkronon. Je la fino, la kunvenantoj translokiĝis al "Hospitgal Montvide Baix", kie okazis komuna tagmanĝo en tute simpatia kaj frateca etoso.

Oni jam demarŝas ĉe aŭtoritatuloj por okazigi venontjare la "2-an Esperantistan Rendevuon" en urbeto, kiun oportune oni anoncos.

Vizito al la "Biblioteko Molera" metis finan punkton al tiu ĉi "1-a Esperantista Rendevuo", interesa sub pluraj aspektoj.

Laŭ raporto de
V. Hernández Llusera.

Esperanto en Sant Feliú de Llobregat

La 27-an de septembro, en "Ateneu Santfeliluenc" s-ano Salvador Aragay sukcese paroladis pri la temo "Esperanto, hodiaŭ". La oratoron prezentis la vicprezidanto de la menciita Ateneo, Josep Miranda i Calvo, entuziasma aktivulo esperantista en tiu urbo.

arboj


Kajero 12ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo