Beletro

Poetoj de Al-Andalus

Abü Ishäq ibn SAHL al Isräil, elstara poeto naskiĝinta en Seviljo en 1208. Muzulmano devenanta el juda familio, li estis unu el al plej brilaj poetoj de sia epoko (duaj tajfoj).

Ibn Sahl sentis Ibn Sahl la poezion tiel profunde, ke malgraŭ liaj rango kaj prestiĝo kiel granda poeto ĝoje akceptita en la plej luksaj salonoj, li ankaŭ majstris la muvaŝahon, t. e. la popolan poezion, versformon en lingvo ne oficiala ne recitebla en pompaj salonoj kaj palacoj. Li verkis divanon(1), speciale elstaris kiel poeto erotika kaj dum multaj jaroj estis je la servo de la guberniestroj de Menorko (2) kaj Ceŭto (3).

En miaj prelegoj kaj artikoloj, mi ofte insistis pri la karaktero absolute nedifinebla rilate la naciecon de ĉi tiuj poetoj, de ĉi tiu poezio. Ibn Sahl estas unu el la ekzemploj plej substrekindaj pri tiu nedifinebleco: liaj gepatroj estis hispanoj judodevenaj, li naskiĝis en Hispanio, adoptis la muzulmanan religion, verkis en la araba, hebrea kaj romida lingvoj; kian adjektivon do asocii al lia poezio?, ĉu ĝi temas pri poezio araba, hebrea aŭ hispana? Ĉar evidente ĉiu el tiuj elementoj estas ene de ĝi. La versformo ordinare uzita de Ibn Sahl estis la araba kasido, sed ni tuj diru, ke tiuj kasidoj, eĉ verkitaj en la araba, nenion similas al tiuj verkitaj en Bagtdado aŭ Damasko tradicie inspirata en la dezerto kaj en la vivo de beduenoj. Li verkis pri temoj erotikaj, priamaj aŭ privirinaj, kiel en Oriento, sed ankaŭ pri arbaroj aŭ riveroj...

Ho, rivero Gvadalkiviro, scenejo de tiom da poeziaj festoj! Jen, kiel ekzemplo pri fantazio kaj imagopovo, poemo de Ibn Sahl priskribanta batalon de ulmoj kontraŭ rivero:


Sur la bordoj de Gvadalkiviro
Sternas sin sur verdaj bedoj
vico da fortikaj ulmoj
tute apud la rivero,
kel densa lanco-ŝpruco
kun flirtantaj silkflagetoj
en irado al la lukto.

Vere, ŝajnas ja ne rara
ke ĉi vigla arbo-trupo
preta al batalo arda
kontraŭ la rivero-fluo
konsiderus ĝin ne plaĉa
kiel paca proksimulo.

Militema la rivero
vestis sin per maŝa kuto
ŝtalforĝita de la ventoj
kiam l' akvoj laŭ faltumoj
iriziĝas per mil heloj.

La river' forpelis l' ulmojn
foj-refoje per la ondoj,
per la ondoj kaj la fluo
kontraŭ ĉia ajn perforto,
sed l' arbar' per prem' kaj ruzo
venkis la rivero-volon
kiu plende, kun murmuroj
cedas al ulmar-ordonoj.

Konstateblas, ke temas pri poemo absolute neimagebla en Oriento dum tiu epoko. Vero estas, ke hispanoj, araboj kaj judoj pace kunvivadis dum jarcentoj en tiu Al-Andalus. La rezulto de tiu kunvivado sub lirika vidpunkto estis vera simbiozo absolute nedifinebla...

Ibn SAHL mortis en 1251, kiam alfundiĝis la ŝipo per kiu li vojaĝis.

Antonio Marco Botella

(1) Divano: (Lit.) kolekto da poemoj de islama aŭtoro (araba, persa, turka, k.s.)
(2) Menorko: la plej nordorienta insulo el la Baleara Insularo.
(3) Ceŭto: nordafrika urbo sub regado hispana ekde la epoko de filipo la IIª.

Kajero 12ª ~ En PDF (paĝo 20ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo