Lirikaj paĝoj

SALUTON AL LA TRIA AĜO


Saluton al la tria aĝo,
kun kiu mi parenciĝas.
Freŝiĝas ĝin la arbarnimfo
novajn suprojn mi konkeras.

Alpaŝas post mi la vanteco,
l' atributo de l' senfrukto.
Min gardas mia modesteco;
hardita en la sojloj de l' tempo.

En la brusto la vivec' de l' kampo
kaj l' ekscito de la gestoj.
Dornoj kovras mian vojon,
skizita de l' vokoj indaj.

N.R. Nejkov

Dve mogili (Bulgario).

**************            ****************            *********

Ni tutkore dankas al niaj abonantoj, kiuj jam pagis la jarkotizon. Fruaj pagoj tre faciligas nian administran taskon!

Denove dankon!


Kajero 13ª ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo