Movado

LA MOVADO EN KAJ EKSTER IBERIO

Bordeaux.- La 47º kongreso de SAT-Amikaro okazos de la 17a ĝis la 21a de Aprilo 1002, en "Maison de la Promotion Sociales", Av. de Virecourt.- 33370-ARTIGUES-PRES-BORDEAUX (Francio), sub la lemo "De Mozart ĝis Eurokka, Muziko kaj Esperanto: kompliceco de du internaciaj lingvoj".

Kongresaliĝoj bonvolu sendi al k-do: Francois SENDREY; 171 rue Salvador Allende.- F-33130-BEGLES. (Francio). Tre interesa riĉa kultura programo!

Merido.- La venonta Ĝenerala Asembleo de HALE okazos en la kadro de la HEF-kongreso de la menciita ekstremadura urbo, de la 30a de Aprilo ĝis la 4a de Majo 1992. Tre grava kunveno. Aldonaj informoj en la Redaktejo  de "Kajeroj" kaj en la sidejo de HALE en Seviljo.

Oni petas al membroj partopreni tiun Asembleon antaŭ eventualaj gravaj decidoj!

Ĉe la esperantistaj grupoj.- Multenombraj estis la hispanaj k-doj kiuj celebris la zamenhofa Tago en siaj respektivaj rondoj per diversaspektaj festoj: bankedoj, promocio de Esperanto-libroj, prelegoj, ktp. Ni kuraĝigas niajn gekamaradojn ĉiam celebri tiun tagon per aĉeto kaj ekzalto de libroj, kiel efektiva rimedo por plifortigi niajn kulturon kaj movadon!

Segovio.- Nia samideano Manolo Parra partoprenis pasitsomere kun aliaj eksterlandaj esperantistoj en junularkunveno okazinta en Karlskoga (Svedio).

En Bremen rendevuis ses esperantistoj: svedo, dano, nederlandano, du germanoj kaj hispano. De tiu punkto ili bicikladis ĝis Karlskoga propagandante survoje Esperanton, kelkfoje sub agrabla pluveto, en aliaj okazoj sub vera diluvo, tamen optimismo tute ne mankis al tiuj bonaj sportamantoj.

En la kunveno de Karlskoga, oni konsentis organizi karavanon en 1992, de Norvegio al Bulgario, kie ĉiuj partoprenos en Internacia Priekologia Renkontiĝo.

Printempa Internacia Semajno en Germanio.- De la 13a ĝis la 20a de Aprilo 1992 okazos en Bad Neuenahr Ahreweiler (Rejnlando) feria semajno sub la titolo "Printempa Semajno Internacia": ekskursoj, slojdado, kantoj, ludoj, lumbildprelegoj kaj kursoj en Esperanto laŭ pluraj niveloj. Tre favoraj kotizoj. Interesatoj adresu viajn leterojn al la komisiitoj de GEA: Wolfgang Bohr; Johannes-Kirschweng-str. 11.- D-5483-Bad Neuenahr-Ahrwiler. Germanio.

Nico.- La Nicaj esperantistoj projektas aĉeti loĝejon en Nico por gastigi esperantistajn turistojn en komfortaj ĉambroj je kosto multe malpli alta ol en hotelo.

Por tiu celo, lo tutmonda esperantistaro estas invitata aĉeti kuponojn po 100 F.F. por unu. Tiuj kuponoj estos akceptataj kiel pago de la restadkosto en Nico. Unu kupono pagos unu nokton en dulita ĉambro, kun duŝo kaj necesjo. Do, 100 F.F. ponokte por UNU aŭ DU personoj!!

Vi nur pruntedonos monon kiel pagon de via restado ĉe la Lazura Marbordo!

Petu infromilon al: Nico-Esperanto; les Hortensias 2. 121 bis Boulevard Napoleón III. F-6200 NICE (Francio).


Kajero 13ª ~ En PDF (paĝo 16ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo